![]() |
| Surklaku por pligrandigo Fonto de la novaĵo: Vilaweb |
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris sondado. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris sondado. Mostrar tots els missatges
dijous, 21 de novembre del 2019
Ĵusa opinisondado pri eventuala referendumo
57,3 % el la civitanoj ekster Katalunio sin deklaras kontraŭaj al referendumo kaj nur 29,8 % ĝin defendas. Male, en Katalunio, tiuj favoraj al referendumo estas 70 % dum la kontraŭantoj sumas 21, 6 %. Tamen, se fine okazus interkonsentita referendumo, 48,2 % el la civitanoj ekster Katalunio akceptus la sendependecon okaze de ĝia venko. La procento atingas 81,3 % kiam oni demandas al katalunoj. Tiu estas informo ellaborita de la Centro pri Opiniesploroj (CEO) [percepto pri la teritoria debato en Hispanio. 2019] por kontrastigi la sintenojn sur la kataluna politika konflikto inter la civitanoj de Katalunio kaj tiuj de la cetera Hispanio.
diumenge, 20 d’octubre del 2019
Sondado pri hodiaŭa balotemo (elportita el Twitter)
| En flava koloro Katalunio; en malhelblua Nafaro (Eŭsklando laŭ historio); en verda Eŭskio Kvankam neindikite en la grafikaĵo, la verŝajne plej voĉdonata partio en Katalunio estus ERC (Respublikana Maldekstro de Katalunio), la aliaj menciitaj estas JxCAT (centro-dekstra) kaj CUP (katalunismaj maldekstruloj, socialistoj+liberecanoj). Ĉiuj tri favoraj al sendependeco. Por viziti la sondadretejon klaku: ĉi tie |
dimecres, 2 de gener del 2019
Sondado: Hispanio navigas dekstren, Katalunio maldekstren
Laŭ informo aperinta en la hodiaŭaj ĵurnaloj, la ekstremdesktra partio VOX pafkreskas laŭ la inklino al balotado kaj pligrandigas la avantaĝon de la dekstraj konservativaj partioj, laŭ lasta sondado en Hispanio.
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.
Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)
VOX enirus la hispanan parlamenton kun inter 43-45 sidlokoj.
Tiu fenomeno jam okazis en Andaluzio (aŭtonoma komunumo en la sudo de Hispanio), kie, danke al sukceso de VOX, la dekstraj partioj finigis la 36-jaran regadon de PSOE.
Pli detale:
PSOE estus en Hispanio la partio plej voĉdonata (92-96 deputitoj) sed senpova okaze de alianco de la konservativuloj (70-74 + 66-70 + 43-45)*.
En Katalunio a maldekstra ERC kreskus je kosto de la naciisma konservativa PDeCAT, kiu perdus preskaŭ la duonon de la ĝisnunaj voĉdonoj, Tiel ke ERC havus nun 12-14 deputitojn (antaŭe 9)
*(Absoluta majoritato: 176 deputitoj)
dimarts, 26 de setembre del 2017
Pribalota sondado
Konvenas memori ke, antaŭ ol la nuna referendumo, oni proponis konsulton sen deviga rezulto, fiskan interkonsenton kaj dialogan rondon. Al ĉiuj PP (hispana registaro) diris ne.
dimecres, 22 de juliol del 2015
Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público
Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.
Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.
Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.
Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.
Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
Antaŭ unu semajno mi decidis kabei . Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝi...



