Savador Puig Antich, konata kiel "El metge" (La kuracisto) naskiĝis la 30an de majo de 1948 kaj mortis la 2an de marto de 1974. Li estis kataluna anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto, li aktivis en la jaroj 1960aj kaj komence de la 1970aj. Li estis ekzekutita fare de la frankisma reĝimo post juĝo de militista tribunalo, kiu kondamnis lin je morto kiel kulpulon pro la morto de polica subinspektoro 23-jara, nome Francisco Anguas Barragán, en Barcelono.
Dum la diktaturo, la mortkomdamnitoj estis ekzekutitaj per garoto
Titolo: Ni estis tie!!! Ne plu manipulado, ne plu mensogoj
Sub la krio Som gent de pau! (Ni estas pacaj homoj!), civitanoj defendis balotejon en la Liceo Pau Clarís de Barcelono, la pasintan 1an de oktobro. Post pacienca laboro, fine oni kolektis la poŝtelefonajn filmaĵojn de multaj unuopuloj kaj aranĝis ilin kiel kontinuan duonhoran videon nun disponigita al la ĝenerala publiko.
En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.
Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo
Verŝajne elekstere ne facilas kompreni la konflikton okazanta en Hispanio, do, mi proponas klarigon kiu eble helpos:
Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)
Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)
Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).
La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.
Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.
Manifestacio por peti liberigon de politikaj prizonuloj. Placo de la Katedralo, Barcelono, 16a de majo 2018a
La jeso al la sendependiĝo denove iĝas majoritata, laŭ la mezurilo de CEO (Centro por Opiniesplorado). 48% de katalunoj konsentas ke Katalunio iĝu sendependa ŝtato dum 43,7 % malkonsentas. En antaŭa enketado de la sama organismo, en februaro, la subteno al sendependeco estis 40,8 % dum la kontraŭantoj estis superaj per 53,9 %. Jen grafike:
La esploro okazis inter la 7a kaj la 27a de aprilo, per personaj hejmaj enketoj. En tiu periodo Carles Puigdemont estis arestita en Germanio, Carme Forcadell (lasta parlamenta prezidanto), Raül Romeva , Jordi Turull, Josep Rull, kaj Dolors Bassa (katregistaranoj) estis en karcerigitaj.
Kun tekstoj de Anna Ballbona, Jenn Díaz, Marina Espasa, Natzxa Farré, Albert Forns Raül Garrigasait, Jotrdi Lara, Adrià Pujol kaj Joan Todó.
La okazintaĵoj de la 1a de oktobro de 2017 restos gravuritaj en la kolektiva memoro de pluraj generacioj de katalunoj. La popola ruzeco por protekti la balotujojn kaj balotilojn, la unuaj aresto de publikaj postenuloj, la ĝenerala mobilizado de la socio, la polica perfortemo, la paca rezistado kaj la eklfunkciigo de politiko-juraj faktoj nun disvolviĝantaj akompanos nin por ĉiam kaj persekutos dumvive aliajn.
Abundas la ikonaj bildoj postlasitaj de la 2017a aŭtuno. Tagoj kiuj daŭros jarojn proponas selekton de fotografaĵoj kiun Jordi Borràs, unu el la plej aktivaj fotoĵurnalistoj de la lando, lasis por la estontaj jaroj kaj ankaŭ bildojn de Sergi Alcázar, Oriol Clavera, Ramon Costa, Sira Esclasans, Ramon Ferrandis, Albert Garcia, Santio Iglesias, Miriam Lázaro, Carles Palacio i Carles Ribas. Kune kun la bildoj legeblas tekstoj de talentaj verkistoj kaj verkistinoj kiuj, same kiel ni, travivis tiujn tagojn kun stranga mikso de ĝojo, hororo kaj, ĉefe, digneco.
Som el poble, tenim el poder! / Ni estas la popolo, ni havas la povon!
Votarem! / Ni balotos!
Fora! / For!
No violència! / Ne perforto!
No pasarán! / Ili ne pasos! (fama slogano dum la hispana milito kontraŭ la trupoj de Franco)
Llibertat! / Libereco!
Fora les forces d'ocupació! / For la okupacianta armeo!
No tinc por! / Mi ne timas!
Vergonya! Verguenza! / Honto! (kanto) Dónde está la democracia, la democracia dónde está? / Kie estas demokratio, demokratio kie estas?
Ni venas el nord' ankaŭ el sud' el centra ter' el fora mar' ni ne kredas je landlimoj se post ili estas kunul' kun etendita mano al libera estontec' kaj paŝadas ni por nia viv' kaj estu viv' por la paŝad' Ni venas el nord' ankaŭ el sud' el centra ter' el fora mar' nin ne gvidas ajna flago, se ĝi ne estas liberec' liberec' por vivo plena do liberec' de kunular' kaj paŝadas ni por nia viv' kaj estu viv' por la paŝad' Ni venas el nord' ankaŭ el sud' el centra ter' el fora mar' ni ignoras pri triumfa himn' kaj ne sekvas al venkint'
ĉar se la lukt' estas kun sang'
estos hontiga la sagnad'
kaj paŝadas ni por nia viv' kaj estu viv' por la paŝad' Ni venas el nord' ankaŭ el sud' el centra ter' el fora mar'
estos senutilaj la katenoj
de la ĉiama sklaviga pov'
kiam estas mem la vivo
kiu devigas nin je ĉiu paŝ'
kaj paŝadas ni por nia viv' kaj estu viv' por la paŝad'
Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.
Barcelono sin deklaris ”urbo vegan-amika’’, tio estas, urbo amika al la vegetara kaj vegana kulturoj. Tiel aprobiĝis en la komisiono de Ekonomio kaj Financoj de la Urbodomo de Barcelono (Hispanio) en propono iniciatita de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu kalkulis je la voĉdonoj de la partioj Bcomú, CiU, PSC kaj la CUP kaj la sindeteno de Civitanoj kaj Popola Partio.
Per tiu ĉi aprobo, Barcelono akiris la devon akceli serion de agadoj por ke la urbo iĝu ”Veg-Friendly” (VeganAmika). Unu el ĉi tiuj ĉi estas la aliĝo al la internacia kampanjo ‘Senviandaj lundoj’ (Meat Free Monday) por ke la nutrado kiu venas el la registaraj instancoj de la urbo estu vegetara “volonte” ĉiun lundon.
Kreado de la ‘BCNvegPoint’ (vegana informejo pri veganismo en Barcelono) kaj nova vegetara gvidlibro.
Ĉi tiu interkonsento inkluzivas la kreadon de la ‘BCNvegPoint’ kiel renkontiĝejo por entreprenemuloj, neregistaraj organizoj, konsumantoj kaj investantoj kun la celo favorigi la etan kaj mezan lokan komercadon, proksima, vegana kaj vegetara, laŭ la teksto de la propono.
La publikigado de nova vegetara gvidlibro de Barcelono kaj la kreado de poŝtelefona aplikaĵo por informi la barcelonanojn kaj turistojn pri la vegetara kaj vegana komerco estas aliaj el la iniciatoj.
Alfred Bosch, prezidanto de la municipa grupo de Respublika Maldekstro de Katalunio, dankis al la grupoj kiuj subtenis la proponon kaj asertis ke “per tiu ĉi nova kompromiso Barcelono ree montras, kiel ĝi jam faris aliajn fojojn, ke ni estas avangarda urbo pri la respekto al la medio, la homoj kaj la bestoj”. Tamen, Popola Partio kaj Civitanoj sindetenisĉar ili konsideras ke tiu ĉi decido devus esti ”persona afero” kaj ke ĝi povus “limigi la liberecon pri manĝokutimoj”.
La hispana registaro tordas la datumojn por kaŝi ke CIS (Sociologia Esplorcentro) ne demandis pri la monarkio en la lastaj tri jaroj.
La registaro argumentas ke CIS formulas malferman demandon pri la ĉefaj problemoj de Hispanio kaj la plejmulto el la enketitoj ne mencias la gereĝojn. Entute CIS pasigis 36 monatojn proponante neniun demandon pri la monarkio aŭ sen demandi al la civitanoj ĉu ili preferus respublikon kiel ŝtatformon.
La hispana prezidento Mariano Rajoy kaj Filipo la 6a konversacias dum kunsido ĉe Instituto Cervantes
3.000 homoj partoprenis en homĉeno por peti la liberigon de la enkarcerigitaj kaj ekzilitaj sendependismaj politikistoj kaj aktivistoj. Ili enmanigis, unu post alian, la koncernajn portretojn laŭlonge de ok kilometroj iknter la vilaĝo Collbató kaj la montserrata montopinto Cavall Bernat.
"La hispana Konstitucia Tribunalo nuligas la katalunan leĝon kiu garantiis universalan sanservon. Por tio estas la sendependeco, por tio ni bezonas propran ŝtaton, por ke estu respektata la balotado de la kataluna civitanaro. LIBERU POLITIKAJ PRIZONULOJ"
Noam Chomsky petas, en manifesto, la tujan liberigon de la 9 enkarcerigitaj politikistoj kaj la reagon de Eŭropo por haltigi la subpremadon en Katalunio. Legu (angle) pri la manifesto ĉi tie
Ni estas multaj pli ol ili volus, pluralaj laŭ niaj ideoj, unuiĝintaj en la defendo de la libereco kaj firmaj sur la neperforto. Lumon al okuloj kaj forton al la brakoj! Jordi Sànchez en : Viquipèdia
La 14an de aprilo de 1931 Francesc Macià proklamis "la Katalunan Ŝtaton laŭ respublika formo". Hodiaŭ, 87 jarojn post tiu dato, ĉe @omnium ni laboras por la lando kun la samaj demokratiaj kaj respublikanaj valoroj
Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj ligitaj fare de la universala historio. Je internacia nivelo, Barcelono estas konata kiel la ĉefurbo de la divina acràcia (dia akratio) aŭ ankaŭ la Rosa de Foc (la Fajra Rozo).
Ĝi estis ankaŭ la ĉefurbo kie naskiĝis en 1907 Solidaritat Obrera, kaj tri jarojn poste, la Nacia Konfederacio de Laboristoj, la plej grava anarkiisma sindikato en la mondo, se oni kalkulas la nombron de aliĝantoj kaj ĝian influon en historiajn eventojn.
Malgraŭ tio, ni kutimiĝis al la nuntempaj kliŝoj, kiuj prezentas la katalunojn kiel homojn laboremajn, ordigemajn, seriozajn, ...adjektivoj kiuj malgrandigas la realon ĝis minimuma bildo, kaj kiuj estas ia tordiĝo de faktoj kun la celo subtile propagandi konkretajn interesojn. Por multaj observantoj de la 17a kaj 18 jarcentoj, la katalunoj estas perfortemuloj ĉar ili ne volas submetiĝi al trudita politika logiko, ĉar ili ne akordas kun la regantaj valoroj bazitaj sur submetiĝo kaj malegaleco.
Male, la analizoj majoritataj dum la 19a jarcento prezentas la katalunojn kiel amantoj de la laboro, la ordo kaj la seriozeco, ĉar la lokaj dominantaj grupoj sopiras al la valoroj kaj progreso de la burĝaro.
Malgraŭ tio, ke tre pova minoritato, en koalicio kun fremda ŝtato sukcesis krei kolektivan bildaron, domini la kulturpanoramon ĝis forpeli de la historia memoro la liberecanan mondon, la fakto estas ke ĝi ekzistas. Ĝi ekzistas kaj ĝi proponis revolucion kiu iluminis (aŭ terorigis) la mondon. Tion travivis niaj geavoj.
Malgraŭ tiu procezo mavidebliga, eblas percepti ĝin en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la kataluna socio.
Kantoj pri Amo kaj Anarkio. Ĉefkantisto: Joan Isaac
La filmo La ciutat cremada montras anarkiistojn dum lernado de Esperanto
Preskaŭ 2.400.000 balotis lastfoje favore al sendependisma politiko. Ili kaj ĉiuj ajn civitanoj kredantaj je demokratio estas kunvokitaj montri sian proteston kaj malakordon kun la maniero en kiu la hispana registaro decidis trakti la katalunian situacion, komparante sendependismon kun terorismo kaj ribeliĝo (antaŭ la perpleksa rigardo de EU kaj la tuta mondo)
Indas ankaŭ memorigi/sciigi ke la nuna hispana monarkio estis decidita de la diktatoro Francisco Franco kaj tiu institucio neniam submetiĝis al popola aprobo.
Por pli bone kompreni la sencon de respubliko por katalunoj (kaj por multaj hispanoj), bv. legi prie en Vikipedio
aŭ ĉe SATeH
En 2016, la kataluna prezidanto Puigdemont estis invitita ludi gitaron kun la rokgrupo Sopa de Cabra. La kanto estis Camins (vojoj), subtekstigita en esperanto: ĉi tie
Klarigoj: Hispana supera juĝisto nome Pablo Llarena (prilegebla en hispana vikipedia) redaktis la akuzon pri ribelo kontraŭ la kataluna prezidanto Puigdemont kaj aliaj kat-ministroj kaj aktivistoj. En lia argumento li asertis ke la ribelantoj uzis perforton por puĉi kontraŭ Hispanio. Sed pruvoj pri tia perforto nenie troveblas. Llarena estis larĝe aplaŭdita de ĉiuj hispan-uniismaj sektoroj, politikaj kaj amaskomunikilaj. Laŭ multaj katalunoj, la tuto estas inventaĵo por provi malsukcesigi sendependismon. Sed la invento ne prosperas en la eŭropaj justicinstitucioj... kiuj montriĝas pli realismaj kaj objektivaj (kaj justaj) La "demoneca vinjeto" aludas al la referendumo pri sendependeco (deklarita neleĝa far la Konstitucia Tribunalo de Hispanio) kiun la hispana registaro ne sukcesis eviti. Tiu referendumo vaste montrita en mondaj televidoj, en kiu policanoj amase batis balotantojn.
La germania justico liberigas Puigdemont-on kaj eliminas la eblon juĝi lin pro ribelo-krimo. Li eliros el la prizono post pago de 75.000 -eŭra kaŭcio. La justico de Germanio neas la ekziston de perforto.
Svislando dementas Hispanion kaj neas ke ĝi petis antaŭ nelonge la areston de Falciani
Hervé Falciani
Ĝi informas ke la ordono okazis en majo 2017. Hispana juĝisto permesas provizoran liberon al Hervé Falciani dum oni konsideras lian eblan ekstradicion al Svislando.
Simona Levi: "La ekstradicio de Hervé estas interŝanĝo de homa karno pro politikaj motivoj". La aktivistino kunlaboris kun Falciani en diversaj okazoj.
Simona Levi
J.LL. Trapero
La hispana ĉeftribunalo procesas la katalunan policestron Trapero pro ribelo kaj krimorganizo
JxCat (centro-dekstra partio) denove proponas al Jordi Sànchez kiel kandidaton al la prezidanteco de la Generalitat (katalunia registaro).
La Komitato pri Homaj Rajtoj premas al Hispanio por ke ĝi respektu la politikajn rajtojn de Sànchez.
Ivo Vajgl
Ivo Vajgl: "Se ni ne haltigos Rajoy-n, la aŭtoritatismo disvastiĝos tra tuta Eŭropo". Ni parolis kun la slovena eksministro pri Eksterlandaj Aferoj, kiu hieraŭ vizitis Puigdemont-on.
Paul Mason: "Tute maleblas ke Puigdemont havu justan juĝadon en Hispanio". Ni konversaciis kun la prestiĝa brita ĵurnalisto.
Paul Mason
Solé, Terricabras kaj Tremosa denuncas antaŭ la Eŭropa Komisiono ke la hispana justico uzas arbitre la eŭro-ordonojn
Demà pots ser tu (Morgaŭ povas okazi al vi): Òmnium kaj aliaj organizoj por la homaj rajtoj impulsas kampanjon por la defendo de la civilaj rajtoj.
La Komitatoj por la Defendo de la Respubliko (katalune Comitès de Defensa de la República, mallonge CDR) estas grupoj aperintaj en Katalunio en 2017 kun la celo faciligi la efektivigon de la referendumo pri sendependeco de la pasinta 1a de oktobro (nuligita de la Konstitucia Tribunalo). Post la referendumo, ili adoptis la novan celon, t.e., batali por la plenumo de ĝia rezultato kaj la proklamon de la Kataluna Respubliko. Iliaj asembleoj aglutinas membrojn de asocioj, politikaj partioj, ekonomiaj kaj sportaj sektoroj. Dum kelkaj tagoj antaŭ la dato de la referendumo, diversaj organizoj el la sendependisma maldekstro vokis al partopreno en la CDR-oj. Inter ili la Candidatura d'Unitat Popular (Unupopola Kandidateco), Endevant, Arran, La Sindikato de Studentoj de la Katalunaj Landoj kaj la sindikato Coordinadora Obrera Sindical. La strategio adoptita de la CDR-oj konsistis en la strebo garantii la disvolvon de la referendumo. Ili vokis al okupado de balotejoj ekde vendrede la 29an ĝis dimanĉo la 1an de oktobro. La celo estis malhelpi ilian ŝlosiĝon kaj sigeliĝon dum la semajnfino kaj ankaŭ malebligi la vakigon dum la balotado. Laŭ la Hispana Delegitejo en Katalunio, la sabaton 30an, 162 balotejoj estis okupitaj.
La CDR-oj partoprenis ankaŭ en la ĝenerala striko okazinta la 3an de oktobro.
Laŭ mapigo far la CDR-oj, je dato 9an de novembro 2017, aktivis en Katalunio 230 komitatoj, ĉefe en Katalunio (Aŭtonoma Komunumo) sed ankaŭ stariĝis aliaj en Balearoj, Sardujo, Andoro kaj aliaj.
"Via povo baziĝas sur mia timo; se mi ne timas, vi ne plu havas povon" Séneca
Oni ekdistribuas afiŝojn ĉar la hispanaj tribunaloj akuzas ls CDR-ojn pri perforto kaj terorismo. Sed pruvoj tute ne estas evidentaj (blokado de ŝoseoj, difektigo de policaŭto, provo proksimiĝi al instituciaj sidejoj perter policana sekurzono, ktp.) Ĉiuj CDR-oj neas la uzon de perforto en sia aktivado