Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris rifuĝintoj. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris rifuĝintoj. Mostrar tots els missatges
dilluns, 11 de juny del 2018
dijous, 24 de maig del 2018
Jaro 2017- La plej granda manifestacio en Eŭropo por la rifuĝintoj
En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.

fonto: Nació Digital
dijous, 3 de maig del 2018
Venim del nord, venim del sud (Ni venas el nord', ankaŭ el sud')
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ne kredas je landlimoj
se post ili estas kunul'
kun etendita mano
al libera estontec'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
nin ne gvidas ajna flago,
se ĝi ne estas liberec'
liberec' por vivo plena
do liberec' de kunular'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ignoras pri triumfa himn'
kaj ne sekvas al venkint'
ĉar se la lukt' estas kun sang'
estos hontiga la sagnad'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
estos senutilaj la katenoj
de la ĉiama sklaviga pov'
kiam estas mem la vivo
kiu devigas nin je ĉiu paŝ'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Etiquetes de comentaris:
Garcia,
kanto,
koncerto,
Llach,
lluís,
Manolo,
Nord,
Nord',
rifuĝintoj,
sud,
sud',
video
diumenge, 12 de març del 2017
Manifestacio por la rifuĝintoj en Barcelono

18/2/2017
Foto:JOSEP LAGO / AFP
La urbestrino de Barcelono alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin».
160 000 manifestaciantoj kolektiĝis sabaton 18an de februaro en Barcelono, laŭ taksado de la municipa polico. Ili postulis de Hispanio, ke ĝi akceptu «ekde nun» milojn da rifuĝintoj, kiel promesite en 2015. La maldekstra urbestrino, Ada Colau, alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin». Multaj el ili portis la afiŝtabulon «ne plu da ekskuzoj, akceptu ilin nun», laŭlonge de Via Laietana, avenuo kiu trairas la malnovan urbon, ĝis la haveno. La manifestacio simbole finiĝis borde de la Mediteraneo, en kiu pli ol 5 000 migrantoj mortis.
Nur 1000 migrantoj estis akceptitaj
Laŭ siaj engaĝiĝoj kun Eŭropa Unio, Hispanio devis akcepti 16 000 azilpetantojn jam alvenintajn en aliaj landoj, kaj tio ekde 2015. Barcelono prezentis ekde aŭgusto 2015 planon por akcepti rifuĝintojn devenantajn de Sirio, Irako, Afganio aŭ Eritreo. Sed nur 1 100 migrantoj alvenis ĝis nun.
Sabaton 15an de februaro, la prezidentino de la provinca deputitaro de Barcelono, Mercè Conesa, juĝis «hontinda», ke Hispanio ne respektis sian promeson. Apud urbestroj de Katalunio, ŝi petis de la "Eŭropa Komisiono", ke ĝi «komencu puni severe» la landojn, kiuj ne respektas sian engaĝiĝon.
Fonto de la artikolo: Neniam milito inter ni
Fonto de la artikolo: Neniam milito inter ni
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...
