dijous, 12 d’abril del 2018

Anarkiismo kiel identigilo de Katalunio


Resultado de imaxes para rosa de foc
Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj ligitaj fare de la universala historio. Je internacia nivelo, Barcelono estas konata kiel la ĉefurbo de la divina acràcia (dia akratio) aŭ ankaŭ la Rosa de Foc (la Fajra Rozo).   

Ĝi estis ankaŭ la ĉefurbo kie naskiĝis en 1907 Solidaritat Obrera, kaj tri jarojn poste, la Nacia Konfederacio de Laboristoj, la plej grava anarkiisma sindikato en la mondo, se oni kalkulas la nombron de aliĝantoj kaj ĝian influon en historiajn eventojn.
Malgraŭ tio, ni kutimiĝis al la nuntempaj kliŝoj, kiuj prezentas la katalunojn kiel homojn laboremajn, ordigemajn, seriozajn, ...adjektivoj kiuj malgrandigas la realon ĝis minimuma bildo, kaj kiuj estas ia tordiĝo de faktoj kun la celo subtile propagandi konkretajn interesojn.  Por multaj observantoj de la 17a kaj 18 jarcentoj, la katalunoj estas perfortemuloj ĉar ili ne volas submetiĝi al trudita politika logiko, ĉar ili ne akordas kun la regantaj valoroj bazitaj sur submetiĝo kaj malegaleco.
Male, la analizoj majoritataj dum la 19a jarcento prezentas la katalunojn kiel amantoj de la laboro, la ordo kaj la seriozeco, ĉar la lokaj dominantaj grupoj sopiras al la valoroj kaj progreso de la burĝaro.
Malgraŭ tio, ke tre pova minoritato, en koalicio kun fremda ŝtato sukcesis krei kolektivan bildaron, domini la kulturpanoramon ĝis forpeli de la historia memoro la liberecanan mondon, la fakto estas ke ĝi ekzistas. Ĝi ekzistas kaj ĝi proponis revolucion kiu iluminis (aŭ terorigis) la mondon. Tion travivis niaj geavoj.
Malgraŭ tiu procezo mavidebliga, eblas percepti ĝin en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la kataluna socio.


Kantoj pri Amo kaj Anarkio. Ĉefkantisto: Joan Isaac


La filmo La ciutat cremada montras anarkiistojn dum lernado de Esperanto