La 2an de marto de 1974, la reĝimo de Francisco Franco plenumis la ekzekuton de la anarkiisto Savador Puig Antich. La kantisto Joan Isaac komponis kanton dediĉitan al la koramikino de Salvador, Margalida.
MARGALIDA
Vi foriris sen inform' nek montoj nek bird' raportas la paŝojn vi elflugis sen vort' nur restis ĉe ni via rida kantaĵo
Foras vi Margalida, se la kant' vin atingas por vi estu kis' laŭtu nom' de vi l'amant' nigra flago en la kor'
Eble vi ne scias sed ofte lia korp' kreskas en nia vejn' ĉar lia sinofer' skribatas en mur' kiu ploras rakonte
Foras vi Margalida, se la kant' vin atingas por vi estu kis' laŭtu nom' de vi l'amant' nigra flago en la kor'
Kaj nu per tiu ĉi kant' renovu la kri' tra arbar, kamp' kaj maro estu lia nom' fidela ombraĵ' en ĉiu momento
Foras vi Margalida, se la kant' vin atingas por vi estu kis' laŭtu nom' de vi l'amant' nigra flago en la kor'
Savador Puig Antich, konata kiel "El metge" (La kuracisto) naskiĝis la 30an de majo de 1948 kaj mortis la 2an de marto de 1974. Li estis kataluna anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto, li aktivis en la jaroj 1960aj kaj komence de la 1970aj. Li estis ekzekutita fare de la frankisma reĝimo post juĝo de militista tribunalo, kiu kondamnis lin je morto kiel kulpulon pro la morto de polica subinspektoro 23-jara, nome Francisco Anguas Barragán, en Barcelono.
Dum la diktaturo, la mortkomdamnitoj estis ekzekutitaj per garoto