dilluns, 2 d’abril del 2018

Kio estas la CDR-oj...Komitatoj por la Defendo de la Respubliko?

La Komitatoj por la Defendo de la Respubliko (katalune Comitès de Defensa de la República, mallonge CDR) estas grupoj aperintaj en Katalunio en 2017 kun la celo faciligi la efektivigon de la referendumo pri sendependeco de la pasinta 1a de oktobro (nuligita de la Konstitucia Tribunalo). Post la referendumo, ili adoptis la novan celon, t.e., batali por la plenumo de ĝia rezultato kaj la proklamon de la Kataluna Respubliko. Iliaj asembleoj aglutinas membrojn de asocioj, politikaj partioj, ekonomiaj kaj sportaj sektoroj.

Dum kelkaj tagoj antaŭ la dato de la referendumo, diversaj organizoj el la sendependisma maldekstro vokis al partopreno en la CDR-oj. Inter ili la Candidatura d'Unitat Popular (Unupopola Kandidateco), Endevant, Arran, La Sindikato de Studentoj de la Katalunaj Landoj kaj la sindikato Coordinadora Obrera Sindical.

La strategio adoptita de la CDR-oj konsistis en la strebo garantii la disvolvon de la referendumo. Ili vokis al okupado de balotejoj ekde vendrede la 29an ĝis dimanĉo la 1an de oktobro. La celo estis malhelpi ilian ŝlosiĝon kaj sigeliĝon dum la semajnfino kaj ankaŭ malebligi la vakigon dum la balotado. Laŭ la Hispana Delegitejo en Katalunio, la sabaton 30an, 162 balotejoj estis okupitaj.





La CDR-oj partoprenis ankaŭ en la ĝenerala striko okazinta la 3an de oktobro.

Laŭ mapigo far la CDR-oj, je dato 9an de novembro 2017, aktivis en Katalunio 230 komitatoj, ĉefe en Katalunio (Aŭtonoma Komunumo) sed ankaŭ stariĝis aliaj en Balearoj, Sardujo, Andoro kaj aliaj.

"Via povo baziĝas sur mia timo; se mi ne timas, vi ne plu havas povon" Séneca

Oni ekdistribuas afiŝojn ĉar la hispanaj tribunaloj akuzas ls CDR-ojn pri perforto kaj terorismo. Sed pruvoj tute ne estas evidentaj (blokado de ŝoseoj, difektigo de policaŭto, provo proksimiĝi al instituciaj sidejoj perter policana sekurzono, ktp.) Ĉiuj CDR-oj neas la uzon de perforto en sia aktivado

Fonto: Viquipèdia
Por sekvi ilin: Tvitero

Pliaj bildoj:  ĉi tie