Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris libro. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris libro. Mostrar tots els missatges

dimarts, 19 de juny del 2018

Fragmento el "La Inquisición" (La Inkvizicio)

"Preskaŭ samtempe ekflamis la tiel nomataj ribeloj en Teruelo, Valencio, Ilerdo, Barcelono kaj aliaj urboj de Katalunio. La rezisto estis tiel obstina ke, Fernando (la reĝo) kredis oportune severe interveni por ĝin fini. Tamen li bezonis pli ol du jarojn por sufoki la ribelintojn, gvidatajn de kelkaj nobluloj.
Barcelono, pli ol iu ajn alia, rimarkiĝis pro sia kuraĝa opozicio; la loĝantoj de tiu urbo kaj  de la tuta provinco absolute rifuzis submetiĝi al la moderna Inkvizicio kaj agnoski la aŭtoritatecon de Torquemada. Oni intermetis  ĉiujn eblajn obstaklojn antaŭ ol permesi la enkondukon de la reformoj de la Sankta Ofico en la provincon kaj la submetiĝon de la katalunoj.
Same okazis en Majorko kaj Menorko, kies loĝantoj ankaŭ rifuzis la Inkvizicion dum ok jaroj kaj, sekve, ĝi ne ekagadis ĝis 1490."

Elhispanigita fragmento el:
Historia General de LA INQUISICIÖN
Verkis france: Mr. Leonardo Gallois
Tradukis hispanen: Francisco Nacente
Eldonjaro: 1869 (en Barcelono)

Legeble en Vikipedio ankaŭ:
Nigra legendo de la Inkvizicio
La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio


Ekster Vikipedio:
Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj
La flamado de sorĉistinoj
La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj


La Inkvizicio pentrita de Francisco de Goya

dijous, 10 de maig del 2018

Tagoj kiuj daŭros jarojn, furora libro de Jordi Borràs


Dies que duraran anys

Kun tekstoj de Anna Ballbona, Jenn Díaz, Marina Espasa, Natzxa Farré, Albert Forns Raül Garrigasait, Jotrdi Lara, Adrià Pujol kaj Joan Todó.


La okazintaĵoj de la 1a de oktobro de 2017 restos gravuritaj en la kolektiva memoro de pluraj generacioj de katalunoj. La popola ruzeco por protekti la balotujojn kaj balotilojn, la unuaj aresto de publikaj postenuloj, la ĝenerala mobilizado de la socio, la polica perfortemo, la paca rezistado kaj la eklfunkciigo de politiko-juraj faktoj nun disvolviĝantaj akompanos nin por ĉiam kaj persekutos dumvive aliajn.

Abundas la ikonaj bildoj postlasitaj de la 2017a aŭtuno. Tagoj kiuj daŭros jarojn proponas selekton de fotografaĵoj kiun Jordi Borràs, unu el la plej aktivaj fotoĵurnalistoj de la lando, lasis por la estontaj jaroj kaj ankaŭ bildojn de Sergi Alcázar, Oriol Clavera, Ramon Costa, Sira Esclasans, Ramon Ferrandis, Albert Garcia, Santio Iglesias, Miriam Lázaro, Carles Palacio i Carles Ribas. Kune kun la bildoj legeblas tekstoj de talentaj verkistoj kaj verkistinoj kiuj, same kiel ni, travivis tiujn tagojn kun stranga mikso de ĝojo, hororo kaj, ĉefe, digneco.

Fonto: Ara

Interaktiva libreto sube de la fontpaĝo


divendres, 8 de desembre del 2017

Prezento de la libro Tagoj kaj Ruinoj en Barcelono

Okaze de la Zamenhofa festotago, oni prezentos en Barcelono la libron verkitan de Jaume Grau Casas 
Tagoj kaj Ruinoj

Surklaku por legi

dissabte, 25 de novembre del 2017

Libro-novaĵo: 101 maldec(et)aj ŝercoj

Foto de Associació Catalana d'Esperanto - Kataluna Esperanto-Asocio.

Kompilis kaj tradukis Pedro M. Martín Burutxaga, 1-a eldono 2017. 
40 paĝoj, 4 eŭroj. 
Memeldonita de la aŭtoro kaj presita en Katalunio. Mendeblas rekte de la aŭtoro pmarbu@hotmail.com

Ne ŝajnigu, ke la enhavo ne interesas vin. 
Certe vi jam konas plurajn, sed ĉiujn 101?
Jen bona okazo por pliriĉigi vian stokon,
montri al amikoj kaj familianoj, ke esperanto
kapablas ĉion esprimi
kaj kontribui al la riĉeco de nia lingvo.
Finfine ŝercoj, eĉ maldecaj,
ja estas parto de popola kulturo.

Jen ekzemplo de kion vi povas trovi ene:
Du amikoj promenas en herbejo:
- Precize ĉi tie mi seksumis por la unua fojo.
Kaj tie, 50 metrojn for, staris ŝiaj gepatroj,
kiuj nin rigardis.
-Ĉu vere!? Kaj kion ili diris? 
- Beeeee!

divendres, 10 d’abril del 2015

George Orwell, Homage to Catalonia

En sia verko Homage to Catalonia (Esperante Omaĝo al Katalunio) George Orwell rakontas sian partoprenon en la Hispana milito en la POUM. Skribita per la unua persono, ĝi pritemas la faktojn inter decembro 1936 kaj junio 1937.

 Homage to Catalonia, Cover, 1st Edition.jpg

La verko komenciĝas tiam, kiam Orwell alvenas en Hispanio por aniĝi en la respublikanaj armeoj. Li troviĝis en la POUM. En batalo li estis grave vundita je la gorĝo kaj devis forlasi la truparon.

La ĉeftemo de la libro estas la priskribo pri kio estas milito el  eksteroficiala vidpunkto, pli homa, bazite sur liaj propraj travivaĵoj. Tial ne ŝparas al la leganto detalojn dum la rakontado de la ĉiutaga vivo de soldato (la kvin gravaj aferoj en milito, la malvarmo, la malakurateco, manko de religiemo, priskribo de la armiloj...).Li dediĉas ankaŭ multajn paĝojn al klarigo pri la partioj kaj la multnombraj politikaj strategioj kiuj estis disvolvitaj. Kelkfoje li proponis version de la okazintaĵoj malsaman al tiu de la propaganda gazetaro. Ekzemple, li dediĉas kelkajn paĝojn refuti ke la homoj de POUM estis kamuflitaj frankistoj.

Homage to Catalonia estas mirinda verko el historia vidpunkto: ne pro la priskribo de longegaj bataloj, nek pro la listo de nomoj kaj mortintoj, nek pro la konkretas datoj sed pro la formo laŭ kiu Orwell rigardas la militon. Unualoke, la fakto ke li ne estas hispana donas al li iom da neŭtrala karakterizo kiel rakontanto. Dualoke, la vidpunkto el interno estas plej adekvata al la romano kiun li verkas. Kaj laste, multaj el liaj priskriboj proksimiĝas al primorismo, kvazaŭ temus pri tekstoj rilataj al moroj kiuj komplementas la okazintaĵojn:

"En la tranĉea milito kvin aferoj plej gravas: la lignaĵoj, la manĝo, la tabako, la kandeloj kaj la malamiko; ni konstante malpuris, malmulte dormis, trinkis teruran akvon" fekaĵoj abundis ĉie."

Li aparte kritikis la sensperton de multaj soldatoj kaj la ĉeeston de adoleskantoj:

"...buboj ĉifonaj, armitaj per duonrompitaj fusiloj kiujn ili preskau ne scipovis uzi."

Li neniam forgesis kritikon al la disponigita aĉa armilaro:


"...la municio ofte mankis kaj malbonegis, ni ne havis metalajn kaskojn, nek bajonetojn, kaj apenaŭ revolverojn [...] , manbombojn ni havis unu po ĉiu grupo de kvin aŭ dek homoj, ni ne havis mapojn, nek teleskopojn, nek periskopojn, nek lokalizraketojn, nek ilojn. Ecx ni havis fusilojn kun la fikutimo mem ekpafiĝi."



Fonto de la traduko: Viquipèdia

dilluns, 10 de març del 2014

La historio de nia movado (memorigo-atentigo pri specifa verko)

 
21 artikoloj pri la Esperanto-movado en la katalunlingvaj teritorioj dum la periodo 1900-1940.
Verko prezentita ankaŭ kaj antaŭ nelonge en Ĉuvaŝio.

dilluns, 27 de gener del 2014

Libro pri ŝako senpage elŝutebla



Mi ĵus finis tradukon de didaktika libro pri ŝako, Juga i apren (Ludu kaj lernu), kiu celas potencigi sociemon kaj disvolvon de diversaj inteligentoj. Ĝi celas ĉefe bazlernejanojn sed ĝia abunda ilustrado kaj facila lingvo igas ĝin interesa por ĉiuj homoj.
Vi povas elŝuti ĝin tra la retejo de Educachess, klakante sur PDF-bildo kaj elektante esperanton en la menuo.

dimecres, 24 d’abril del 2013

La anarkiismo, diferenciga trajto de Katalunio

 (Prezento de katalunlingva libro pri la anarkiisma heredo, kaŝita sub la sendependisma tsunamo)

Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj kiujn mondhistorio kunigis. Barcelono estas internacie konata kiel la ĉefurbo de la "Dia Akratio" aŭ Fajra Rozo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo en kiu oni fondis, en 1907, Solidaritat Obrera-n (Laborista Solidareco), kaj tri jarojn poste, Confederació Nacional del Treball  (Nacia Konfederacio de la Laboro), la plej grava anarkiismeca sindikato en la mondo laŭ membrokvanto kaj laŭ historia influo .malgraŭ tio, ni alkutimiĝis al la bildo de katalunoj kiel homoj laboremaj, ordamaj kaj profunde saĝdecidaj, trajtoj kiuj ege simpligas la realon kaj trompinformas por profito de kelkaj interesoj. Tiuj trajtoj estas uzataj kiel propagando por difinita celo.
Laŭ multaj analizantoj de la jarcentoj 17a kaj 18a, katalunoj estas perfortemaj ĉar ili ne volas submetiĝi al la tiutempe truditaj politikoj. Ĉar ili ne konsentas kun la regantaj valoroj pri submetiĝo kaj malegaleco.
Kontraste, la analizantoj de la 19a jarcento prezentas la katalunojn laboremaj, ordamaj kaj maldiboĉemaj. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke, la tiam regantaj grupoj, ankaŭ pere de intelektula diskurso, aspiris al lando bazita sur la progres- kaj ordvaloroj tipaj de la burĝaro.
Malgraŭ ke pova minoritato, en alianco kun fremda ŝtato, sukcesas kunformi difinitan kolektivan idearon kaj kulturmesaĝon, kaŝante la liberecanajn epizodojn, la fakto estas ke tiu heredaĵo ekzistas kaj ĝi sentiĝas en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la nuntempaj katalunoj.

Esperanta versio de la prezento de la libro L'anarquisme, fet diferencial català,  de Virus Editorial (Eldonejo Virus)

dimarts, 5 de març del 2013

What's up with Catalonia? (Kio okazas en Katalunio?)

Por scipovantoj de la angla kaj samtempe interesiĝantoj pri la politikaj eventoj en Katalunio, antaŭnelonge oni publikigis la libron What's up with Catalonia?. En ĝi, 35 rekonataj personoj kaj spertuloj opinias pri la situacio kaj la okazaĵoj kiuj komenciĝis post la giganta manifestacio de la pasinta 11a de decembro, kiam miliono kaj duono da homoj unuvoĉe alvokis por la sendependiĝo.
Aĉeteblas ĉe Vilaweb