dilluns, 25 de novembre de 2019

La guerra dels Segadors / La Milito de la Agristoj (historia kroniko)

Resumo: Teditaj de la ekscesoj de la kastiliaj trupoj setliĝintaj en Katalunio, grupoj de agristoj sin ribelis en 1640 en Barcelono. La Generalitat (kataluna registaro) ilin subtenis kaj, kun helpo de Francio, ili komencis la katalunan Guerra de Separació (Milito por Malkuniĝo), konata per la nomo Guerra dels Segadors (Milito de la Agristoj)

Resultado de imaxes para: corpus de sang Estruch"
Corpus de sang. Aŭtoro: Antoni Estruch (1873-1957)

Katalunio rifuzas partopreni en la eŭropaj militoj entreprenitaj de Filipo la 4a, aparte en la konata Unión de Armas (Unio de Armiloj), iniciatita de la grafo-duko de Olivares, Gaspar de Guzman, favorato de la reĝo. Kiel reprezalio, granda nombro de kastiliaj trupoj komencas okupi katalunan teritorion por batali kontraŭ la francoj kadre de la Tridekjara Milito. La ekscesoj de la soldatoj kontraŭ la lokaj enloĝantoj estis ree kaj ree denuncitaj sen ajna respondo. Tio provokis popolan ribelon en 1640, epizodo kiu estis konata kiel Corpus de Sang (Sanga Kristokorpa Festo).
La Generalitat, delonge kunfrontita al la reĝaj decidoj, sumiĝos kaj rompos rilaton kun la hispana monarkio post pakti la subtenon de Francio pere de la delegitoj de la kardinalo Richelieu.

La 16an de januaro de 1641, la prezidanto de La Generalitat, Pau Clarís, proklamas la Katalunan Respublikon kaj, mallonge poste, la 23an de januaro, li transdonas la suverenecon de la lando al la reĝo de Francio, Ludoviko la 13a, nomumita grafo de Barcelono.

La kastilia armeo konkeras la urbojn Tortosa kaj Tarragona, sed li estis haltigita en Barcelono okaze de la Batalo de Monjuich, la 26an de januaro de 1641. Dum la sekvaj jaroj okazis pluraj bataloj inter kastilianoj kaj franco-katalunoj, en diversaj urboj, inter kiuj Lleida (Ilerdo), Tarragono kaj Roses.

En 1652, la kastilianoj konkeras Barcelonon kaj Katalunio ekestas denove sub la regado de la reĝo Filipo. La definitivan pacon oni subskribas en 1659, per la Traktato de Pireneoj, per kiu la hispana monarkio liveras Rusiljonon (Nord-Katalunio) al Francio.

Tiu milito esta la origino de la kataluna himno Els Segadors (La Agristoj) (1889, bazita sur poemrakonto de 1882), unu el la plej antikvaj himnoj en la mondo. Ekzemploj pri pleja antikveco: Nederlanda (1568), Britia (1745), Hispana (1770), Franca (1795), Argentina (1813).



Els Segadors ludata kaj kantata en Palau de la Música (Palaco de la Muziko) de Barcelono´

Escepte la listo de himnoj, la teksto estas tradukita fragmento el la libro : Història de butxaca de Catalunya