dissabte, 30 de novembre del 2019

La Patum, loka tradicia festo


La 10an de julio de 1780, la reĝo de Hispanio Karlo la 3a, filo de Filipo la 5a, publikigis regularon devige plenumenda far civilaj kaj ekleziaj aŭtoritatoj de la lando. Per ĝi ekestis malpermesitaj ĉiuj agoj festemaj, t.e., dancoj, paradoj de gigantoj, bestofiguroj, muzikbandoj, piroteknikaĵoj, ktp..   dum la celebrado de la Kristokorpa Tago. Laŭ la koncerna dekreto, ĉio ĉi estis kontraŭ al la graveco kaj pieco de la religia celebrado.
La nura kataluna urbo kiu ne obeis la ordonon estis Berga. La religia parado de Kristokorpo estas dokumentita ekde la jaro 1454 kaj La Patum ekde 1525.

La nomo de la festo "Patum" ŝajne devenas de la bruo de la timbal (granda tamburo), kiu per frapado eligas du sinsekvajn sonojn pa-tum! la unua pli milda kaj la dua pli laŭta. Tiuj muzikinstrumento datiĝas de la jaro1626 kaj la nuntempa, kopiata de la originalo, pezas 18 kilogramojn. Ĝis la fino de la 19a jarcento, tiu estis la nura muzikinstrumento uzata por akompani la festantojn sed de tiam oni sekvas komponaĵon de la muzikverkisto Joaquim Serra kaj Farriols.

Diverstipaj paradoj montriĝas dum la defiladoj. Inter ili la tiel nomata El Ball dels Cavallets Cotoners (La Danco de la Kotonistaj Ĉevaletoj) elstaras kiel unu el la plej antikvaj. En ili, kvar kristanoj -kun ĉevaletoj kaj glavoj - batalas kontraŭ kvar turkoj - piedirantaj kaj kun cimitaroj -.

Antaŭ tio, kiel enkonduko, aperas la parado de Anĝeloj kaj Diabloj, nomataj Maces, ĉar ili kunportas iaspecajn "martelecajn tamburojn". Ankaŭ estas la Guites, du bestoj aspektantaj kiel muloj kaj ĵetantaj fajron per iliaj buŝoj. La Aglo, kun kapkrono kaj portanta laŭro- kaj olivbranĉojn, kiel simbolo de pova kaj paco. La Nanoj, la Gigantoj kaj la t.n. Plens, entute la parto plej spektakla de la festo, dokumentita en la jaro 1628.
La festo estis deklarita de UNESKO (2005) Majstra Heredaĵo Voĉa kaj Nemateria de la Mondo.