dimecres, 20 de novembre del 2019

Amnesto Internacia sin turnas al Hispanio

Amnesto Internacia sin turnas al Hispanio por postuli la tujan liberigon de la aktivistoj Jordi Cuixart kaj Jordi Sánchez.

La organizaĵo pri homaj rajtoj kritikas la aplikon de la delikto pri sedicio aljuĝita de la hispana Supera  Tribunalo sed ĝi ne taksas la juĝon maljusta.


Amnesto Internacia publikigis hodiaŭ, post monato de la apero de la verdikto de la hispana tribunalo kontraŭ la kataluna procezo, la konkludojn al kiu ĝi alvenis. Laŭ tiuj konkludoj, Jordi Cuixart kaj Jordi Sànchez devas esti tuj liberigitaj kaj sia kondamno de 9-jara prizono pro sedicio devas esti nuligita. AI konsideras ke, oni tretaĉis iliajn rajtojn pri liberesprimo kaj paca manifestacio. AI kritikas ke la kondamno baziĝas sur svaga difino de la delikto sedicio de la hispana punleĝaro kaj sur tro ĝenerala kaj danĝera interpreto de tiu ĉi difino.
AI memorigas ke, la civila paca malobeo estas protektata de la internacia leĝaro pri homaj rajtoj kaj ke, troa akuzo de agoj rilataj al civila malobeo, limigas malĝuste la rajton al pasa kolektiĝo kaj perfortas  la internacian rajton. Ĝi asertas, krome, ke tio malfermas la vojon por ke aŭtoritatoj mallegale decidu limigi la nombron de homoj kiuj povas kolektiĝi uzante sian rajton al paca manifestacio. Kaj ĝi aldonas: "Manifestacio ne perdas sian pacan karakteron pro tio ke en ĝi okazu malleĝaj agoj aŭ kelkaj manifestaciantoj agadu perforte."

Fonto: Vilaweb

Legu ĉi tie pri la simpatio de Jordi Cuixart al Esperanto