dilluns, 4 de novembre del 2019

Intervjuo al Pepe Beúnza, pioniro de la malobeo

Pepe Beúnza (Beas de Segura, Jaén, Andaluzio, 1947), unua politika malobeanto de la hispana ŝtato:

"Ni flankenlasas la timon je eksterordinara rapideco"


- "Ni plenigu la prizonojn kaj ni venkos, tiel okazis kiam homoj malobeis la militservon (en Hispanio)"

- "Nepras malobei maljustajn leĝojn"

- "La ŝtato bezonegas la aperon de iu kataluna ETA, ni ne falu en la trompon pri la perforteco"


Majstro de la pacifismo
Li naskiĝis en Jaén sed jan de 30 jaroj li loĝas en Katalunio. En 1971 li estis la unua konsciencobĵetanto al la hispana militservo. Li eniris en prizonon pro la defendo de siaj pacifismaj ideoj kaj kundividis la prizonan vivon kun membroj de ETA, anarkiistoj kaj komunistoj. El la oftaj debatoj kiujn ili havis, plifortiĝis siaj konvinkoj pri la ne-perforto, ne nur ĉar ĝi estis la plej nobla maniero batali sed ankaŭ pro ĝia pleja efikeco. La ŝtato eliminis la devigan militservon 30 jarojn poste, en 2001.

Intervjuas: Laia Bruguera

Kial vi prezentis en la juĝejo denuncon en kiu vi asertas ke vi devas esti juĝita pro la 1-O (dato de la balotado pri sendependeco en 2017)?
La memkulpiĝo estas ago kiu devenas el la ne-perforto kaj baziĝas en la principo de civila malobeo laŭ kiu, se registaro malliberigas justajn homojn, la loko de ĉiu justa homo estas la malliberejo. La verdikto estis venĝo kaj tial ni evidentigas al la juĝistoj ke ili kunlaboras al maljusta situacio. Tion ĉi, se oni unuope faras, estas ago de digneco sed, se oni tion faras organizite kaj kolektive, ĝi povas konduki al ŝanĝo en la registaro.

Multaj homoj diras ke ili ne plu timas. Ĝis kioma grado tio estas vero?
Ni lernis venki la timon pere de la prioritatigo de pli alta valoro, la persona digno. Kaj mi kredas ke ni atingis tion ĉar subskribi tiun paperon signifas defion al la juĝistaro, kiu konstatiĝis tre kruela kaj potenca. Ni multe progresis kaj tio okazis je eksterordinara ritmo, tio tre gravas, ĉar la forto de la frankoismo restanta kaj havanta povon, baziĝas sur nia timo. Se ni superas la timon, ni havas la povon.

Vi asertas ke ni estas pretaj por transiri al nova fazo de la ne-perforta lukto. Kie ni estas kaj kien ni devas celi?
Ĉiam devas esti dialogo ĉar ĉiuj konfliktoj finiĝas per intertraktado, kaj se ĝi ne okazas, oni devas denunci, tiel kiel ni faras nun. Sed la nova etapo estos la ne-kooperado kaj la civila malobeo. Kiam mekanikisto de la vilaĝo Reus rifuzis la riparon de polica aŭto uzata por subpremi manifestaciantoj de la 1-O, li estis akuzita pri malamo-krimo, sed tio estis falsa, temis pri ne-kooperado.

Ĉu nun estus la tempo ankaŭ por la polemikaj bojkotoj?
Ni devus favori, jam de nun, la entreprenojn kiujn ni opinias modelojn por la respubliko. Pli poste povas veni bojkotoj kaj pli drastaj aktivaĵoj. La respondeca konsumado estas ŝlosila. Kial ni devas aĉeti produktojn al entreprenoj kiuj donacas monon al Popola Partio aŭ al la Fondaĵo FAES aŭ al tiuj kiuj fiparolas pri ni?

Kiuj aktivaĵoj estas antaŭviditaj por tiu ĉi nova etapo?
En pli progresintaj fazoj de la ne-perforta lukto, centoj da homoj iras en prizonon. Por tio nepras la etapo pri civila malobeo. Oni elektas maljustan leĝon, kiel ekzemple la leĝon "mordassa" (buŝoŝtopilo) kaj oni malobeas ĝin. Se tion faras unu sola homo, ĝi estos simbola atesto, sed se oni faras tion grupe, la forto povas esti eksterordinara. Tiel faris Martin Luther King en Usono kaj Gandhi en Barato.

Sed ĉi tie oni batalas por la liberigo de naŭ homoj. Ĉu la solvo estas la plimultigo de malliberuloj?
Mi ne rakontas teoriojn, ni vidis tion dum la lukto de la konsciencobĵetantoj. Kiam 20.000, 30.000, 40.000 junuloj pretis enprizoniĝi, la deviga militservo finiĝis. Oni eliminis ĝin ĉar ne eblis superi tian forton.

Kaj tiuj kiuj ne deziras alfronti tian riskon?
Multaj homoj estas pretaj por tia heroa ago kia la enprizoniĝo, sed tiuj kiuj ne, povas denunci, subteni la kuraĝulojn, diskonigi, konstrui la respublikon...estas taskoj por ĉiuj.

Kiu devas gvidi tiujn ĉi aktivaĵojn pri civila malobeo?
Ni havas grandan problemon en Katalunio, nome ne estas unueca agado kaj kunordigado. La avantaĝo pri tio estas ke, la respondoj estas diversaj kaj originalaj kaj, sekve, oni malfaciligas la subpremadon. Mi preferas  agadojn organizitajn kaj gvidatajn sed la realo prenis alian vojon kaj ni devas adaptiĝi.

Vi diras ke la nuna polica perfortemo pruvas ke la ŝtato ne scias kiel sufoki ne-perfortajn aktivaĵojn.
Unue estis strategio bazita sur enfiltriĝo kaj provokado por profiti el la kolero kaj krei scenejon ŝajnige perfortema. Sur tiu premiso, la ŝtato devenas legitimita por vundigi kapojn per bulkugloj kaj klaboj. La polico ne estas nia malamiko, estas la "fiŝhoko" por deturni nin de nia celo. Tiu temo devas esti abunde diskutata ĉar, kiam ni falas en tiun trompon, ili libere povas praktiki  sian jam pretan subpremigan perforton.

Ĉu maltrankviligas vin ke oni iru sur tiu misvojo?
Tio maltrankviligas min ĉar la povuloj serĉas tion jam delonge; Ili deziregas la aperon de iu kataluna ETA, tial okazas tiom da subpremado sur la stratoj, tial la severegaj verdiktoj, tial oni arestaj junulojn akuzitajn pri terorismo sen ajna pruvo...Bonŝance la homoj rezistas tre bone. Sed se oni vidis kiel onia filo estis draŝita per klaboj, oni furiozas; Tiun teruran dramon ni devas eviti.

La dramo de Eŭskio.
Jes, sed la afero estas ke ili ne subite freneziĝis kaj tuta generacio komencis murdi homojn. Ni devas pristudi kiel aperis ETA kaj kial. La subprema sistemo tre feliĉis pri kiel ĉio finiĝis. Ĉi tie oni klopodas ke ĉio estu same kaj ni devas tion eviti.

Per què ha presentat al jutjat una denúncia en què diu que també ha de ser jutjat per l’1-O?
L’autoinculpació és un acte que prové de la no-violència i es basa en un principi de la desobediència civil que diu que si un govern empresona gent justa, el lloc de tota persona justa és la presó. La sentència és una venjança i per això interpel·lem els jutges perquè s’adonin que estan col·laborant amb una situació injusta. Això, si es fa sol, té un sentit de dignitat personal, però si es fa de manera organitzada i col·lectiva, pot canviar un gover
Per què ha presentat al jutjat una denúncia en què diu que també ha de ser jutjat per l’1-O?
L’autoinculpació és un acte que prové de la no-violència i es basa en un principi de la desobediència civil que diu que si un govern empresona gent justa, el lloc de tota persona justa és la presó. La sentència és una venjança i per això interpel·lem els jutges perquè s’adonin que estan col·laborant amb una situació injusta. Això, si es fa sol, té un sentit de dignitat personal, però si es fa de manera organitzada i col·lectiva, pot canviar un gover