divendres, 8 de novembre de 2019

Anna Rosselló, jarcento da rezistado kiun hispana ĵurnalo ne povas forviŝi

En iu artikolo oni nomis ŝin "Matusalen (Metuŝelaĥ)" kaj "dorlotbesto de la sendependistoj". Ŝia vivo estis markita de la subpremado kaj la politika engaĝiĝo.



Anna Rosselló naskiĝis je la komenco de la diktaturo de Primo de Rivera. Ŝia eta figuro, kun leĝere krispita hararo, kunfandiĝas kun ŝia rulseĝo. Ŝi aspektas fragila, sed sur ŝiaj ŝultroj surportas jarcenton da historio, en kiu ŝi konis ĉiujn vizaĝojn de la subpremado kaj la mizero. Tamen, ŝi neniam perdis sian socian engaĝiĝon.
Dum ŝia sano tion permesas, ŝi partoprenas ĉiujn sendependismajn mobilizadojn. Pasintlunde, akompanata de sia filino Carme, ĉeestis en la avenuo Diagonal de Barcelono. Ĉe la frontlinio, inter miloj da manifestaciantoj, ŝi protestis kontraŭ la hispana reĝo Felipe la sesa, kun kataluna stelflago kaj afiŝo kontraŭmonarkia. Unu plia protesto el sia determino se ne estus pro la hispana ĵurnalo El Mundo.
Laŭ tiu ĵurnalo, Rosselló fariĝis la "Matusaleno sendependisma" kaj la "dorlotbesto de la manifestacio". La mencioj al ŝia batalado kontraŭ la frankoismmo, la ekzilo kaj la suferoj iĝis reduktitaj per granda dozo de fiignorado. "Finfine estis la elemeto plej pitoreska de tiu ĉi sendependisma kermesa karuselo, kiel estas ĉiu aŭtuna mobilizado de Katalunio post la verdikto de la 1-O" tekstis la artikolo.

Historio de subpremado, amo kaj ekzilo

Rosselló naskiĝis en Flix (1923), ŝi vivis en etoso tre politika ekde ŝia bebaĝo. Ŝiaj fratoj batalis ĉe la respublika armeo dum la civila milito kaj ambaŭ estis kondamnitaj de frankoismaj militprocesoj. Unu el ili pasigis sep jarojn en prizono kaj la alia ekziliĝis en Norda Katalunio (en francio). Por devigi lian revenon, la frankoismaj aŭtoritatoj ĉantaĝis la familion kaj enprizonigis la patron. Tiu mortis en la malliberejo en 1940. La oficiala klarigo pri lia morto estis: "li falis tra iu ŝtuparo". Neniu plusa detalo esis aldonita.

En la unua periodo de la postmilito, Rosselló ne travivis multajn ĝojojn, sed ŝi konatiĝis kun Josep Travesset. Malproksima familiano el urbo Balaguer, kun kiu ŝi renkontiĝis en Andoro. La renkontiĝo ne estis hazarda. Travesset estis la konekto-homo por transdoni leteron de la familio al la ekzilita frato loĝanta en Perpinjano. Tio kio komenciĝis per komplezado fariĝis amhistorio je la fino.

Travesset alvenis en Andoron post la fino de la Dua Mondmilito. Kiel multaj aliaj victimoj de la respublika ekziliĝo, Travesset trairis de la militaj tranĉeoj  la la koncentrejoj d'Argelers. Sed la suferado ne finiĝis tie. Pro la nazia okupado, li estis trudita labori en germana fabriko, de kie li sukcesis eskapi je la fino de la milito.

Krom la amo, Travesset kaj Rosselló kundividis revojn kaj idealojn. Ili ambaŭ estis esperantistoj kaj havis solidajn politikajn konvinkojn. Post ilia geedziĝo, ili ekloĝis en Barcelono, sed la nupto ne estis dolĉa. La reĝimo kontrolis ilin kaj la edzo estis malliberigita pro lia respublikisma pasinto. En 1956, jam kun Carme en la familio, ili decidis ekziliĝi. La politika kaj ekonomia situacio submetis ilin preskaŭ en mizeron.

En Sao Paulo, la ĉefa urbo de Brazilo, la geedzoj trovis la bezonatan stabilecon. Tamen, post la tempo, ilia deziro lerni superis la komfortiĝon akiritan kaj ili komencis vojaĝon tra suda kaj centra Ameriko. La celo? Konatiĝi kun la amerindianaj nacioj submetitaj al la hispana koloniismo. La familio trakuris pli ol 15.000 kilometrojn per ĉevalo tiranta dormejo-ĉaron kiun ili mem estis konstruintaj.

La politika konsciiĝo de Travesset kaj Rosselló pli kaj pli firmiĝis en ĉiu etapo de la vojaĝo. Ili vivis milde, eĉ tre milde. Monon ili ekhavis proponante prelegojn kaj vendante pentraĵojn kaj ankaŭ helpis la gastigemo de la popolanoj. Krom Brazilon, ili vizitis kaj vivis en Bolivio, Peruo, Ekvatoro, Kolombio, Panamo, Kosta Rika, Nikarakvo kaj Honduro.

La libro L'Amèrica Marginada, publikigita en 1978, atestas pri tiuj jaroj da esplorado kaj kunvivado kun amerikaj indiĝenoj. Sed tiu ne estas la sola literatura postrestaĵo, Rosselló verkis pli ol dudek librojn

En 1965, Tavesset kaj Rosselló revenis al Barcelono. Dum la lastaj jaroj de la reĝimo, ili intensigis la aktivadon kontraŭfrankoisma, al kiu sumiĝis ankaŭ ilia filino. Carme engaĝiĝis al PSAN provisional (Socialisma Partio por la Nacia Liberiĝo) kaj ŝi estis enprizonigita plurfoje. En 1975 ŝi estis torturita dum kvin tagoj en la policejo de la strato Via Laietana de Barcelono.


En letero subskribita en januaro de 1976, Rosselló denuncis:

"Oni aplikis al ŝi la tortursistemon nomata la stango. Ĝi konsistas el pasigi ferstangon inter kruroj kaj brakoj kiuj estis antaŭe ligitaj. La ekstremoj de la stango ripozantaj sur du tabloj, tiel ke la korpo pendas inter ili vizaĝ-al-planko.

En tiu pozicio, la policanoj vipegas la nudajn piedojn per ferbastonoj kaj rimenoj. Kiam la piedoj ŝveliĝas kaj ne tiom sentemas, oni plu batas per stango kies ekstremo finiĝis en akra pinta formo, kvazaŭ najla, kio efikis aparte dolore.

Ĉiufoje kiam ŝi perdis la konscion, oni malpendigis ŝin kaj ĵetis ŝin surplanken kun la celo ke ŝi rekonsciiĝu, oni draŝis ŝin per la samaj ferbastonoj kaj rimenoj, speciale damaĝante ŝian stomakon.
Fonto: Vilaweb