diumenge, 23 d’agost del 2015

Historiaj eroj: La Mancomunitat de Catalunya

Prezidantaj deputitoj de Barcelono, Ĝirono, Ilerdo kaj Taragono kiuj redaktis la bazojn de la Mancomunitat de Catalunya

La Mancomunitat estis kataluna politika kaj administracia organizo kiu konsistis el la provincaj deputitaroj el Barcelono (Barcelona), Ilerdo (Lleida), Ĝirono (Girona) kaj Taragono (Tarragona).
Ĝin oni kreis la 6an de aprilo 1914a. La tiama katalunisma movado klopodis por registara institucio kiu reprezentu la tutan katalunan teritorion, dividita laŭ kvar provincoj ekde 1833.
Asembleo de provincaj deputitoj aprobis en 1911 la bazojn por krei superprovincan organizon kiu reprezentu la katalunan unuecon, sub la nomo Mancomunitat de Catalunya.
La projekto estis bonvole akceptita de la tiama prezidanto de la hispana registaro, la liberalulo José Canalejas, sed lia frua morto pro murdo kaj la opozicio de centralismaj politikistoj prokrastigis ĝian aprobon.
Finfine, reĝa dekreto de la 18a de decembro 1913a, promulgita de la registaro gvidata de Eduardo Dato, konservativulo, permesis al la provincaj deputitejoj “mankomuniĝi” (unuiĝi) por administraciaj celoj.
La 6an de aprilo 1914a, okazis en Barcelono ĝenerala asembleo de la kvar katalunaj provincaj deputitaroj, kiuj elektis Enric Prat de la Riba-n, ĉefgvidanton de la projekto ekde la unua momento.
La strukturo de la Mancomunitat baziĝis sur tri fundamentaj organoj: la Ĝenerala Asembleo, la Permanenta Konsilio kaj la Prezidanteco.
La institucio plenfunkciis ĝis la altrudo de la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, kiam estis eloficigitaj plej multaj el la deputitoj kaj oni  nomumis prezidanton la monarkisman Alfons Sala (1923).
Post aprobo de la nova leĝo pri provincaj statutoj, far la Milita Direktorio en la jaro 1925, la Mancomunitat estis abolita. Ĝia agado sur la kampoj kultura, eduka, sanserva kaj publikkonstrua, speciale pri konstruado de novaj ŝoseoj kaj telefonreto, estis vere grava por la modernigo de Katalunio kaj por la firmiĝo de ĝia nacia konscio.

La eventoj kun ioma kunteksto:

1914 – La 6an de aprilo naskiĝas la Mancomunitat. Enric Prat de la Riba estas elektita prezidanto. La hispana Ministro pri Internaj Aferoj, Sanchez Guerra, subskribas la reĝan dekreton per kiu oni aprobas la statuton de la Mancomunitat de Catalunya.
1917 – La katalunaj parlamentanoj petas pli da aŭtonomeco por Katalunio. La 1an de aŭgusto mortas Prat de la Riba. Germanaj submarŝipoj sinkigas hispanajn ŝipojn. Kunveno de hispanaj parlamentanoj en Barcelono. 13an de augusto, ĝenerala striko. 29an de novembro, Josep Puig i Cadafalch iĝas prezidanto de la Mancomunitat.
1918 – La katalunaj parlamentanoj redaktas la bazojn por la autonomeco. Pluraj atencoj kontraŭ laboristoj, mastroj, submastroj kaj policanoj. Ĝis 1923 mortis 271 homoj. Oni prezentas en Madrido la bazojn por la aŭtonomeco de Katalunio. La hispana kongreso rifuzas la proponon. Francesc Cambó nomumita Ministro pri Disvolvo.
1919 – Kune Mancomunitat kaj parlamentanoj redaktas projekton de statuto. De la 5a de februaro ĝis la 17a de marto, striko de La Canadenca. La grafo Romanones, prezidanto de la Ministra Konsilio, deklaras Militan Staton en Katalunio.
1920 – La kvar katalunaj deputitaroj plenumas la transdonon de ĉiuj servoj kaj rimedoj al la Mancomunitat. La generalo Martínez Anido estas nomumita Civila Guberniestro de Barcelono. Pistoluloj de Sindicat Lliure (Libera Sindikato) murdas la advokaton Francesc Layret.
1921 – Estas murdita la prezidento Eduardo Dato. Batalo de El Annual, inter Rif-trupoj kaj la hispana armeo.
1922Francesc Macià fondas la partion Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1923 – Estas murdita la sindikata gvidanto Salvador Seguí, el Noi del Sucre (la Knabo de la Sukero). La Lliga malvenkas en la elektoj de la 10a de junio. Somere estas kunvokitaj strikoj en la sektoroj elektra, transporta kaj aliaj. La soldatoj okupas la stratojn. 13an de septembro, la marŝalo de Katalunio, Miguel Primo de Rivera, gvidas puĉon. La reĝo kunvokas lin por formi registaron. 18an de septembro, publikiĝas reĝa dekreto kontraŭ separatismo, laŭ kiu oni malpermesas la katalunan kiel oficialan lingvon kaj ankaŭ la publikan montron de la kataluna flago.
La 24an de decembro, Puig i Cadafalch transloĝiĝas francien sen demisii kiel prezidanto de la Mancomunitat.
1924 – La generalo Carlos de Losada okupas la prezidantecon de la Mancomunitat. Li estos poste anstataŭita de Alfons Sala, kiu havos la mision dissolvi la Mancomunitat. Komenciĝas la elsendoj de Radio Barcelona, la unua radio de la ŝtato.

Teksto=> 6an de aprilo de 1914: ni jam havas la Mancomunitat de Catalunya-n!

Obligacio eldonita de La Mancomunitat

Prifesta manifesto: Revi landon, konstrui revon. Mancomunitat de Katalunio, 100 jaroj.