Flanke de ĉies voĉdonaj preferoj, estas nekutime, ke la katalunaj
politikaj partioj tradukas ties kampanjan materialon al aliaj lingvoj.
Tial, ni volas elstarigi la penon de la kandidat-listo Barcelona en
Comú, proponanta sian materialon
en Esperanto, en la ĉina, en la gvarania, en la rumana, en la
portugala, en la persa, en la itala, en la urdua, en la greka, en la
finna, en la angla, en la araba kaj en la turka.
Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj
de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se
la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus
sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne
nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.
Fonto: Kataluna Esperanto-Asocio
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Colau. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Colau. Mostrar tots els missatges
dimecres, 27 de maig del 2015
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
Antaŭ unu semajno mi decidis kabei . Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝi...
