Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Público. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Público. Mostrar tots els missatges

dilluns, 27 d’abril del 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (3)

Vi povas legi la parton (1): ĉi tie
La parton (2): ĉi tie
Laŭŝajne la homa specio ne zorgas pri la supervivado en ĝia kolektiva senco sed pri la interesoj de ĉiu konkreta generacio...
Unuafoje la homa estaĵo aplikas la logikon de defio de nia propra evoluo kaj la natura selektado kaj, pere de la kultura teknika selektado, ĝi disponigas la mekanismojn por eviti la agadon de la natura selektado. Tio ĉi estas granda defio al la homa evoluo. Nun oni povas tion fari ĉar la bioteknologio posedas la ilojn por ĝin efektivigi.

Tio estas fakto favora al la supervivado de la homa specio, sed pli kaj pli genetike aŭtomodifata kaj probable favora al novaj konsciencoj kiam sur la planedo estos diversaj specioj kaj subspecioj de homoj. Nun mi skribadas pri tio ĉi, kio ne estas la tuja futuro sed estas la futuro de la futuro.

Ĉu la moderneco kaj la teknoentuziasmo provokis ke nia specio kredu sin nevundebla?

Tio estas memtrompo simila al tiu enkondukita kun la ideo de la socia bonstato. Homoj timas la morton kaj sin kaŝas por kredi ke la morto ne estas parto de la vivo. Kaj oni perceptas la vivon kiel io senlima. Evidente la vivo estas la plej grava afero sed ni situas ankoraŭ en tiu fazo de la evoluo en kiu la morto estas solvo de la vivo, ne gravas kiom multe oni sukcesos prokrastigi aŭ modifi. Homoj ĉiam pensis: tio aŭ tio ĉi ne okazos al mi. Nur kiam iu proksima mortas ni konsciiĝas pri tio ke, ni povas morti. Tio estas parto de la respondoj konstruitaj de la homa antropogenezo kun la fakto ne memori la malbonaĵojn.

Kion vi celas diri aludante al la memtrompo de la socia bonstato?

Mi ekfaris diskurson kiu iras de la socia al la politika kampo, mi celis la momenton kiam la socialdemokratio establis ĉi tie la ideon de la socia bonstato kiu estontus la sidejo de ĉiuj mezaj klasoj. Kaj ke la socia bonstato venis por resti neforigeble. Multaj tion kredis kaj tio estas la plej grava afero. Homoj senhezite ĝin akceptis kaj ne plu atentis, ke plu estis funkcianta la klaskonscienco kaj la klasbataloj. Kaj dume ne ekzistis specia kritika konscienco.

Kaj do, kio okazos post tiu ĉi pandemio?

Post tio ĉi, okazos tiel, ke la homoj iom post iom forgesos la okazintaĵon. Krom se oni komencos pripensi tion kion serio de homoj kiel mi proponas pri la specia kritika konscienco. Male, tio kio okazos estas ke, je la venonta tia okazintaĵo, la specio kolapsos.

Ĉu la homa specio kolapsos?

Fakte ni jam delonge komencis kolapsi, eĉ se homoj tion volonte ne rimarkas. Delonge en nia horizonto estas okazaĵoj kondukantaj al kolapso. Epidemiologoj kaj virusologoj jam asertas ke, la atakepizodoj de tiuj ĉi molekuloj estas sinsekvaj kaj pli kaj pli eksponencialaj. Tio estas parto mem de la defendosistemo de la biologia strukturo kiam estas demografia troŝarĝo kaj tiom intensaj kaj gravaj interagadoj.

Estas koncentriĝoj de 20, 30 kaj 40 milionoj da homoj en metropoloj, kiuj estas gravaj fokusoj de kreskado kaj komplekseco sed ankaŭ punktoj de demografia troŝarĝo, kio implikas ke la gastigantoj de la virusoj estas facile elimineblaj. Krom tio, la homaro ne respondecas pri la klimatŝanĝiĝo sed ĝi kontribuis al ĝia akceliĝo kaj ĝi interagas kun la epidemiaj fenomenoj. La tuto kunportos sociajn ŝanĝojn.

Kiuj estos tiuj ŝanĝoj?

Tiu ĉi sistemo en kiu ni vivas en la Tero, la maljuna, kaduka kaj finiĝanta kapitalismo, ne kapablas solvi la problemojn kiun ĝi generas. La sociigon de la kapitalismo kuntrenis 200 milionojn da mortoj pere de du mondmilitoj. Tiel do, ni direktiĝas al nova sistemo kiu, aŭ venos nature, kio estus katastrofo, aŭ venos pere de la logiko, kiel konvenas. Se ni ne faras tiel, ni nur akcelos la kolapson de la homa specio. Tio probable okazos. Se la afero plu inercas kaj generas sinergion ni direktiĝos al evolua funelo.

diumenge, 26 d’abril del 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (2)

Vi povas legi la parton (1): ĉi tie

Ĉu la socia kaj politika organizado de la homaro en formo de ŝtatoj kun socioj batalantaj inter si, estas tio kio malhelpas agadi solidare kiel specio kaj malebligas la aplikon de tiuj agadplanojn?

Jes. Ni tion konstatis vidante kio okazis en EU. Eŭropa Unio estas la giganto kun argilaj piedoj, ĝi ne estis kreita por la solidareco sed por organizi la metodon laŭ kiu, la ekspluatistaj klasoj prenos la monon de homoj tra impostoj. Tiel, kelkaj minoritatoj kun socia kaj ekonomia povoj, profitas el la ŝtatoj por ŝteladi kaj elĉerpadi la monon de homoj anstataŭ ke tiu mono utilu por plibonigo de la sociaj kondiĉoj. Tial, kiam problemoj aperas, la Eŭropo de Schengen malaperas kaj la ŝtatoj iĝas fortikaĵoj.

Ĉiam ekzistis pandemioj, kiel la pesto dum Mezepoko. En viaj arkeologiaj restaĵo-tavoloj, ĉu ankaŭ estas spuroj pri epidemioj de la prahistoria epoko?

Ja, evidente. Pandemioj ekzistis ĉiam, kvankam ne estas facile trovi pruvojn. Tamen ni devas konscii ke, epidemioj funkcias dependante de demografiaj ŝarĝoj. Ne estas la samo kiam ĝi afekciis 200 aŭ 1.000 homojn ene de iu teritorio, kaŭzante la morton de ĉiuj, tiel ke restis neniu gastiganto por la viruso kaj malebligante la plukontaĝadon ĉar la distanco ĝis sekvanta homkomunumo estis tro longa kaj tie la homoj ne estis en risko. Nun, en globaligita mondo kun grandaj transportrimedoj, la gastigantoj, kiuj estas ni, eksponenciale multobliĝas.

Ĉu do, la problemo estas la globaligo?

La problemo estas ke ni ĝin faris fuŝe. Ĝi estas globaligo kun argilaj piedoj. Ĝi ne estas socia globaligo sed globaligo gvidata de la ekspluatistaj klasoj kaj tio rezultigas en uniformiĝon de la planedo kiam, male, oni devus prizorgi la diversecon kaj esti kapablaj integri ĝin. Tio estas, krei interkonsenton tiel ke la diversaj sintenoj kaj kulturoj povu alporti al nova sintezo ĉion kion ni scias kaj ne perdi memoron en la sistemo. Alivorte, la planedigon. Nepras haltigi tiun ĉi globaligon, kiu reprezentas la plej misan agadon, kaj ni devus generi specian kritikan konsciencon en edukado kaj formado de homoj, sociigante la scienco-teknikan revolucion potencigante la sociiĝemon de la grupoj.

Vi dediĉis grandan parton de via laboro kiel pensulo al tiu kritika konscienco. Vi jam ekmontras tion en Planeta humano kaj poste vi tion disvolvas en aliaj libroj kiel en La conciencia que quemaEl nacimiento de una nueva conciencia. Kion vi celas diri?

Mi celas, ke la homoj devas evolui al efika konscienco. Ne nur al abstrakta konscienco. Homoj kredas ke konscienco estas io abstrakta sed tio ne veras. Ĉar la konscienco estas la kunfandiĝo de inteligento kun la socia organizado de nia specio.

Kaj ĉu ni ĝin akiros?

Tiu estas la problemo. Se ni ne akiros ĝin, pro la eksponencialaj konverĝemaj kreskoj de nia specio ni direktas nin al kaoso.

Kiel efikus, en la praktiko, la ŝanĝo kiun vi defendas?

Rompi la ĥierarkiojn, havigi al ni kooperativajn kaj organizajn sistemojn multe pli horizontalajn kaj komune konsentajn, kiuj integru ĉiujn pensmanierojn de la planedo, kun la celo elpreni ĉiam la plej bonajn sekvojn. Tio jam okazis en niaj kulturoj kiuj adaptiĝis al klimato, al demografiaj kreskoj kaj al multaj aliaj aferoj. Sekve, estas riĉa fonto de spertoj kiu povas esti uzata por generi novajn kondiĉojn por nia specio, se ni scios klare kien ni volas iri.

dimecres, 22 de juliol del 2015

Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público


Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.

Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.

Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.

Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.

Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj  troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015