Fonto: https://nuntempe.wordpress.com/2016/07/22/sendependismo-kreskas/
Unuafoje la procentaĵo da homoj en Katalunio kiuj volas la sendependecon superas tiujn kiuj rifuzas ĝin.
La unuan fojon kiam oni demandis al la loĝantaro pere de enketo ĉu
oni volas la sendependecon de Katalunion aŭ ne, estis en februaro 2015.
Tiam 48% kontraŭis kaj 44% favoris. Unu jaron antaŭe la venko de la
kontraŭuloj estis ankoraŭ pli klara (50% kontraŭe, 42.9% favore). De
tiam la opinioj alproksimiĝis ĝis nun, kiamla sendependistoj klare
venkas.
Laŭ partioj, 90% de la balotintoj por Junts pel Sí volas la
sendependecon, same kiel 89.3% el tiuj de la partio CUP. De la partio
Catalunuya Sí Que Es Pot, 30.5 volas la sendependecon, sum 50% rifuzas.
La ĉefa respondeculo de la esploro, Jordi Argelaguet, diras ke la
sendependismo ĉe la balotintoj de ĉi tiu partio kreskis 10% je la lasta
esploro: en marto 2015 favoris 20.3%, kion li atribuas al manko de
samideologia plimulto en la cetera Hispanio por realigi la politikon
kiun deziras ilia partio. La plej multaj balotantoj de la partioj C’s,
PSC kaj PP kontraŭas la sendependismon.
Kiam oni demandas pri pluraj politikaj situacioj, 41.6% el katalunoj
konsideras ke Katalunio devas estis sendependa regno, 20.9% volas ke
Katalunio estu ŝtata en federacia Hispanio, 26.5% volas ke Katalunio
restu kiel unu el la 17 aŭtonomiaj regionoj (nuna statuso) kaj 4% volas
ke Katalunio estu nur regiono de Hispanio. La balotintoj de CSQEP plej
multe estas por la federacio (42.6%), malsame de tiuj de PSC kiuj
preferas la statuson de aŭtonomia regiono (44.4%) ol federacia Hispanio
(40.5%)
dimarts, 26 de juliol del 2016
dissabte, 30 d’abril del 2016
dijous, 18 de febrer del 2016
L'Estaca- Lluís Llach, kun la esperantaj substekstoj de Marĉela
Kataluna kanto (originale "L’Estaca"),simbolo
de la rezisto kontraŭ la diktaturo(j), estis
komponita de Ljŭis’ Ljak’ (Lluis Llach)
en 1968, dum la diktaturo de Franko (Franco).
La esperantlingva versio (traduko de Marĉela Fasani)
famiĝis en Esperantio pere de la sonkasedo
de Marĉela : Venos liber’ eldonita de Edistudio, en 1979.
Ĝi aŭskulteblas en ipernito
Info: SAT Kulturo
dimarts, 2 de febrer del 2016
Kanto de Sílvia Tomàs Trio - Letero al Kobane
Esperanto en la lingvo-menuo
dimecres, 27 de gener del 2016
dijous, 14 de gener del 2016
KEA-ano prelegas pri Esperanto en Amsterdamo
La pasintan februaron, video-artistino kaj dokumento-reĝisoro loĝanta
en Amsterdamo Nicoline van Harskamp vizitis Barcelonon por intervidi
profesorojn kaj aktivulojn, inkluzive esperantistojn, kaj ĉeestis nian
mardan rondon en Centre Artesà Tradicionàrius. Ŝiaj verkoj (rigardeblaj ĉi tie kaj ĉi tie), pli kaj pli pridemandas lingvan identecon kaj la internacian rolon de la angla.
Lastatempe, ŝi invitis la subskribinton reciproki la viziton kaj prelegi pri Esperanto en la arta superlernejo Sandberg Instituut, kie ŝi profesoras kaj provas starigi esperantan studrondon inter la studentoj. Por prepari la viziton, ŝi informis min pri polemiko nun furora en internaciaj artistaj rondoj kaj vekita de du nov-jorkaj art-kritikistoj kies kritiko pri la kvalito de angla lingvo uzata de neanglalingvaj artistoj estigis fortajn reagojn. Surprize, ŝajnas ke modernaj artistoj ne plu komunikas nur per sia arto, sed devas karieri en internacia art-merkato uzante nur la anglan lingvon. La prelego okazis kontentige antaŭ deko da studentoj la 4an de decembro, sed montriĝis, ke niaj kutimaj argumentoj por Esperanto tro celas lingvistojn kaj lingvemulojn, dum aliaj celgrupoj havas aliajn interesojn. La tiel nomata „artefariteco” de Esperanto, ekzemple, ŝajnas tute ne ĝeni artistojn ; aliflanke, la ĉeestantojn tre interesis praktikaj detaloj pri la lingvo, ekzemple vortfarado.
Krome, Van Harskamp refoje intervidis min antaŭ kamerao por surbendigi deklarojn pri Esperanto kaj aldoni ilin al siaj estontaj videoverkoj. 7-minutan parton el tiu intervido ŝi jam publike montris la 11an de decembro en Antverpeno, Flandrio, laŭdire kun granda sukceso.
Raportis: Rubeno Fernández tra la retejo de esperanto.cat
Lastatempe, ŝi invitis la subskribinton reciproki la viziton kaj prelegi pri Esperanto en la arta superlernejo Sandberg Instituut, kie ŝi profesoras kaj provas starigi esperantan studrondon inter la studentoj. Por prepari la viziton, ŝi informis min pri polemiko nun furora en internaciaj artistaj rondoj kaj vekita de du nov-jorkaj art-kritikistoj kies kritiko pri la kvalito de angla lingvo uzata de neanglalingvaj artistoj estigis fortajn reagojn. Surprize, ŝajnas ke modernaj artistoj ne plu komunikas nur per sia arto, sed devas karieri en internacia art-merkato uzante nur la anglan lingvon. La prelego okazis kontentige antaŭ deko da studentoj la 4an de decembro, sed montriĝis, ke niaj kutimaj argumentoj por Esperanto tro celas lingvistojn kaj lingvemulojn, dum aliaj celgrupoj havas aliajn interesojn. La tiel nomata „artefariteco” de Esperanto, ekzemple, ŝajnas tute ne ĝeni artistojn ; aliflanke, la ĉeestantojn tre interesis praktikaj detaloj pri la lingvo, ekzemple vortfarado.
Krome, Van Harskamp refoje intervidis min antaŭ kamerao por surbendigi deklarojn pri Esperanto kaj aldoni ilin al siaj estontaj videoverkoj. 7-minutan parton el tiu intervido ŝi jam publike montris la 11an de decembro en Antverpeno, Flandrio, laŭdire kun granda sukceso.
![]() |
| Nicoline kaj kunlaborantoj |
Raportis: Rubeno Fernández tra la retejo de esperanto.cat
dissabte, 12 de desembre del 2015
dimecres, 30 de setembre del 2015
Mandato por la sendependeco
Post la komunuma balotado okazinta en Katalunio pasintdimanĉe, rezultis venko de la partioj subtenentaj la planon por sendependiĝo (Junts pel Sí + CUP) rilate al la partioj kiuj sin manifestis kontrauaj (Ciutadans, PSC, PP). Aparte restis partio (Catalunya Sí Que es Pot), kiu sin detenis kaj proponis referendumon pri la afero.
dimarts, 15 de setembre del 2015
dissabte, 5 de setembre del 2015
Enketo de ĵurnalo El Punt
dimecres, 2 de setembre del 2015
Voltaire pri Katalunio
| François Marie Arouet "Voltaire" |
"Katalunio estas unu el la plej fekundaj landoj de la mondo kaj tre bone situita. Ĝin akvumas belaj riveroj, rojoj kaj fontoj, kontraste al malnova kaj nova Kastilioj, kiuj mankas je tio. Katalunio produktas ĉion bezonatan por satigi la proprajn necesojn kaj ĉion por ĝui:
arbojn, grenon, fruktojn, legomojn el ĉiu speco. Barcelono estas unu el la plej belaj havenoj en Eŭropo kaj la lando provizas ĉion bezonatan por la konstruado de ŝipoj. Ĝiaj montaroj plenas de marmoraj, jaspaj, kristalrokaj minoj, eĉ troveblas multaj noblaj gemoj. Ankaŭ abundas minoj el fero, stano, plumbo, aluno, sulfatoj; la orienta marbordo produktas koralon.
Resume, Katalunio povas aranĝi sin sen la tuta universo sed siaj najbaroj ne povas aranĝi sin sen Katalunio.
Male ol oni povus pensi, la riĉeco kaj la delicoj ne igis la loĝantojn molkarakterajn. Ili restis ĉiam militemaj kaj la montaranoj montriĝas aparte ferocaj. Tamen, malgraŭ ilia kuraĝo kaj grandega amo al libereco, ili estis ĉiam submetitaj: konkeritaj far la romanoj, la gotoj, la vandaloj, la saracenoj.
Ili iam liberiĝis el la saracena jugo kaj situiĝis sub la protekto de Karolo la Granda. Ili apartenis al la Aragona Domo kaj poste al la Aŭstria.
Ni vidis ke, sub la regado de Filipo la 5a, irititaj pro la Grafo-Duko de Olivares, unua ministro, ili sin liveris al Ludoviko la 13a en 1640. Oni respektis ĉiujn iliajn rajtojn kaj estis konsideritaj pli kiel protektitoj ol kiel regatoj; Ili resituis sub la aŭstria regado en 1652; kaj dum la Milito de la Hispana Sukcedo ili partianiĝis por la Ĉefduko Karolo la 6a kontrau Filipo la 5a. Ilia obstina rezistado pruvis ke Filipo, malgraŭ li liberiĝis el sia rivalo, ne povis redukti la katalunojn sola.
Ludoviko la 14a, kiu en la lastaj tempoj de la milito povis liveri al sia nepo nek ŝipojn nek soldatojn por batali kontrau Karolo, sia rivalo, ja povis ĉion sendi por batali kontraŭ la ribelintaj regatoj. Franca eskvadro blokis la havenon de Barcelono kaj la marŝalo Berwick sieĝis la urbon surtere.
La reĝino de Anglio, pli fidela al siaj traktatoj ol al la interesoj de sia lando, ne helpis la urbon, afero kiu indignigis la anglojn, sin riproĉantaj simile kiel sin riproĉis la romianoj kiuj permesis la detruon de Sagunto. La germana imperiestro promesis senutilan sukuron. La sieĝitoj sin defendis kun kuraĝo duobligita pro la fervoro; la pastroj, la monaĥoj, kuris kun armiloj al la tranĉeoj kvazau temus pri religia milito. La fantomo de la libereco igis ilin surdaj al la proponoj de ilia suvereno. Pli ol kvincent ekleziuloj mortis kun armiloj ĉemane; Ni povas imagi ĝis kiu grado iliaj diskursoj kaj ekzemplo instigis siajn kuncivitanojn.
Ili hisis sur la tranĉeo nigran flagon kaj eltenis pli ol unu atakon. Fine, jam penetrintaj la sieĝantoj, la sieĝitoj plu batalis tra la stratoj; retiriĝinte al la nova urbo, dum la malnova estis okupaciita. Post la kapitulaco, la venkitoj petis respekton al siaj privilegioj (12a de septembro 1714). Oni koncedis al ili nur respekti ilian vivon kaj la propietaĵojn. Plej multaj privilegioj estis forprenitaj kaj, el ĉiuj ribelintaj monaĥoj, nur sesdek estis punitaj kaj, indulgeme, ili estis kondamnitaj al galerpunioj.
Filipo la 5a multe pli severe mistraktis la urbon Xàtiva dum la milito; oni detruis ĝin ĝis la fundamentoj, kiel leciono. Tamen oni povas ruinigi malgravan urbeton sed ne grandan urbon kun belega haveno, utila al la interesoj de la ŝtato.
Tiu ĉi kataluna fervoro,kiu ne montriĝis en la epoko de Karolo la 6a kaj kiu ŝpruciĝis konstatinte la posta manko de helpoj, estis la lasta flamo de la incendio kiu longe kaj vaste detruis la plej belan parton de Eŭropo, pro la testamento de Karolo la 2a, reĝo de Hispanio."
.
Voltaire, La jarcento de Ludoviko la 14a (1751) ĉapitro 23
diumenge, 23 d’agost del 2015
Historiaj eroj: La Mancomunitat de Catalunya
![]() |
| Prezidantaj deputitoj de Barcelono, Ĝirono, Ilerdo kaj Taragono kiuj redaktis la bazojn de la Mancomunitat de Catalunya |
La Mancomunitat estis kataluna politika kaj administracia organizo kiu konsistis el la provincaj deputitaroj el Barcelono (Barcelona), Ilerdo (Lleida), Ĝirono (Girona) kaj Taragono (Tarragona).
Ĝin oni kreis la 6an de aprilo 1914a. La tiama katalunisma movado klopodis por registara institucio kiu reprezentu la tutan katalunan teritorion, dividita laŭ kvar provincoj ekde 1833.
Asembleo de provincaj deputitoj aprobis en 1911 la bazojn por krei superprovincan organizon kiu reprezentu la katalunan unuecon, sub la nomo Mancomunitat de Catalunya.
La projekto estis bonvole akceptita de la tiama prezidanto de la hispana registaro, la liberalulo José Canalejas, sed lia frua morto pro murdo kaj la opozicio de centralismaj politikistoj prokrastigis ĝian aprobon.
Finfine, reĝa dekreto de la 18a de decembro 1913a, promulgita de la registaro gvidata de Eduardo Dato, konservativulo, permesis al la provincaj deputitejoj “mankomuniĝi” (unuiĝi) por administraciaj celoj.
La 6an de aprilo 1914a, okazis en Barcelono ĝenerala asembleo de la kvar katalunaj provincaj deputitaroj, kiuj elektis Enric Prat de la Riba-n, ĉefgvidanton de la projekto ekde la unua momento.
La strukturo de la Mancomunitat baziĝis sur tri fundamentaj organoj: la Ĝenerala Asembleo, la Permanenta Konsilio kaj la Prezidanteco.
La institucio plenfunkciis ĝis la altrudo de la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, kiam estis eloficigitaj plej multaj el la deputitoj kaj oni nomumis prezidanton la monarkisman Alfons Sala (1923).
Post aprobo de la nova leĝo pri provincaj statutoj, far la Milita Direktorio en la jaro 1925, la Mancomunitat estis abolita. Ĝia agado sur la kampoj kultura, eduka, sanserva kaj publikkonstrua, speciale pri konstruado de novaj ŝoseoj kaj telefonreto, estis vere grava por la modernigo de Katalunio kaj por la firmiĝo de ĝia nacia konscio.
La eventoj kun ioma kunteksto:
1914 – La 6an de aprilo naskiĝas la Mancomunitat. Enric Prat de la Riba estas elektita prezidanto. La hispana Ministro pri Internaj Aferoj, Sanchez Guerra, subskribas la reĝan dekreton per kiu oni aprobas la statuton de la Mancomunitat de Catalunya.
1917 – La katalunaj parlamentanoj petas pli da aŭtonomeco por Katalunio. La 1an de aŭgusto mortas Prat de la Riba. Germanaj submarŝipoj sinkigas hispanajn ŝipojn. Kunveno de hispanaj parlamentanoj en Barcelono. 13an de augusto, ĝenerala striko. 29an de novembro, Josep Puig i Cadafalch iĝas prezidanto de la Mancomunitat.
1918 – La katalunaj parlamentanoj redaktas la bazojn por la autonomeco. Pluraj atencoj kontraŭ laboristoj, mastroj, submastroj kaj policanoj. Ĝis 1923 mortis 271 homoj. Oni prezentas en Madrido la bazojn por la aŭtonomeco de Katalunio. La hispana kongreso rifuzas la proponon. Francesc Cambó nomumita Ministro pri Disvolvo.
1919 – Kune Mancomunitat kaj parlamentanoj redaktas projekton de statuto. De la 5a de februaro ĝis la 17a de marto, striko de La Canadenca. La grafo Romanones, prezidanto de la Ministra Konsilio, deklaras Militan Staton en Katalunio.
1920 – La kvar katalunaj deputitaroj plenumas la transdonon de ĉiuj servoj kaj rimedoj al la Mancomunitat. La generalo Martínez Anido estas nomumita Civila Guberniestro de Barcelono. Pistoluloj de Sindicat Lliure (Libera Sindikato) murdas la advokaton Francesc Layret.
1921 – Estas murdita la prezidento Eduardo Dato. Batalo de El Annual, inter Rif-trupoj kaj la hispana armeo.
1922 – Francesc Macià fondas la partion Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1923 – Estas murdita la sindikata gvidanto Salvador Seguí, el Noi del Sucre (la Knabo de la Sukero). La Lliga malvenkas en la elektoj de la 10a de junio. Somere estas kunvokitaj strikoj en la sektoroj elektra, transporta kaj aliaj. La soldatoj okupas la stratojn. 13an de septembro, la marŝalo de Katalunio, Miguel Primo de Rivera, gvidas puĉon. La reĝo kunvokas lin por formi registaron. 18an de septembro, publikiĝas reĝa dekreto kontraŭ separatismo, laŭ kiu oni malpermesas la katalunan kiel oficialan lingvon kaj ankaŭ la publikan montron de la kataluna flago.
La 24an de decembro, Puig i Cadafalch transloĝiĝas francien sen demisii kiel prezidanto de la Mancomunitat.
1924 – La generalo Carlos de Losada okupas la prezidantecon de la Mancomunitat. Li estos poste anstataŭita de Alfons Sala, kiu havos la mision dissolvi la Mancomunitat. Komenciĝas la elsendoj de Radio Barcelona, la unua radio de la ŝtato.
![]() |
| Teksto=> 6an de aprilo de 1914: ni jam havas la Mancomunitat de Catalunya-n! |
| Obligacio eldonita de La Mancomunitat |
![]() |
| Prifesta manifesto: Revi landon, konstrui revon. Mancomunitat de Katalunio, 100 jaroj. |
dijous, 20 d’agost del 2015
Lernu la katalunan tra Parla.cat
Parla.cat estas platformo por faciligi la lernadon de la kataluna, surbaze de la franca, angla, germana, hispana kaj mem kataluna. Simile al Lernu.net, gxi provizas materialon por memstudi uzante modernaj rimedojn. Gxi enhavas, i. a., forumojn, posxtservon kaj babilujon.
dijous, 13 d’agost del 2015
Love Casa Batlló
La video Love Casa Batllo (2014), pri la domo de la kataluna arkitekto Antoni Gaudí, atingis la Grandan Premion en la Internacia Festivalo de Turismaj Filmoj de Riga (Latvio).Temas pri vidrakonto kiu montras la faman Casa Batlló-n de Barcelono kiel vivestaĵon, reliefigante la fantastan kaj superban imagpovon de Gaudí.
Fonto: Youtube
dilluns, 10 d’agost del 2015
Mercè Rodoreda, plurlingve
Enkonduko de Vikipedio:
Mercè Rodoreda i Gurguí [[[kataluna lingvo|katalune]]: mərˈsɛ ruðuˈɾɛðə] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1908, mortis la 13-an de aprilo 1983) estis hispana romanistino en la Kataluna lingvo.
Ŝi estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej gravaj katalunaj romanistoj de la postmilita periodo. Ŝia romano La plaça del diamant ("La placo de la diamanto", 1962) fariĝis la plej aklamita kataluna romano de ĉiuj tempoj kaj ekde la jaro de ĝia unua publikigo, ĝi estis tradukita en pli ol 30 lingvoj. Ĝi temas pri ĉiutaĝaĵoj kaj intima vivo de personoj dum la milito kaj ankaŭ estas konsiderata de multaj kiel la plej bona romano temanta pri la Hispana Enlanda Milito. Pri ĝi oni filmis kaj kinan filmon kaj televidan.
Kaj jen fragmento, tradukita al pluraj lingvoj, el la rakonto El mar, el la libro La meva Cristina i altres contes:
Ili marŝis malrapide. Tiu plej alta estis solena viro, eleganta, kies barbo estis griza kaj vangoj ruĝetaj; tiu alia, maldika, nerazita, kies aspekto kvazaŭ ĵus resaniĝanta. Ili estis absorbiĝintaj en la konversacio kaj tiu plej alta haltis de tempo al tempo kaj karesis sian barbon kvazaŭ se li volus bone mezuri la dirotajn vortojn,
-Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj malamuziĝi... ĵus naskiĝinte oni devas ekpretiĝi por mortiĝo. Ĉar la ploremo de la beboj klare montras ke tion ili sentas.
-Kion ili sentas?
-La disa flaro de la morto... Iom pli poste oni alkutimiĝas al ĝi...
-Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj malamuziĝi... ĵus naskiĝinte oni devas ekpretiĝi por mortiĝo. Ĉar la ploremo de la beboj klare montras ke tion ili sentas.
-Kion ili sentas?
-La disa flaro de la morto... Iom pli poste oni alkutimiĝas al ĝi...
La blogero fontas el antikva anonco publikigita en Ipernity
Eblas plu legi pri Rodoreda en la koncernaj vikipediartikoloj (entute per 43 lingvoj).
dijous, 30 de juliol del 2015
dimecres, 22 de juliol del 2015
Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público
Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.
Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.
Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.
Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.
Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015
dimecres, 27 de maig del 2015
La municipaj balotoj kaj la lingva diverseco
Flanke de ĉies voĉdonaj preferoj, estas nekutime, ke la katalunaj
politikaj partioj tradukas ties kampanjan materialon al aliaj lingvoj.
Tial, ni volas elstarigi la penon de la kandidat-listo Barcelona en
Comú, proponanta sian materialon
en Esperanto, en la ĉina, en la gvarania, en la rumana, en la
portugala, en la persa, en la itala, en la urdua, en la greka, en la
finna, en la angla, en la araba kaj en la turka.
Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.
Fonto: Kataluna Esperanto-Asocio
Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.
Fonto: Kataluna Esperanto-Asocio
dissabte, 16 de maig del 2015
Katalunaj verkistoj legitaj en Eŭropo
![]() |
| Surklaku por grandigo |
Noto: completa mapo legeblas en tiu ĉi originala bildo (malsupre, de maldekstre-dekstren: hispana, itala, hebrea, serba kaj greka)
dimarts, 12 de maig del 2015
La dana parlamento debatos hodiaŭ pri la rajto de la katalunoj al memdecido
La ministro pri Eksterlandaj Aferoj devos respondi al demando. La debato prokrastiĝus se oni kunvokus al elektado antaŭ la komenco de la sesio.
Hodiaŭ la dana parlamento debatos pri la kataluna kazo, post la tiucela peto de la maldekstraj deputitoj de Enhedslisten (Ruĝa kaj Verda Alianzo). Tiu ĉi partio, kun 12 el la 179 deputitoj de la parlamento, esprimos demandon al la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Martin Lidegaard. Laŭenhave: "Konstatinte la larĝan plimulton de la kataluna parlamento, kataluna socio kaj kataluna registaro, kiuj deziras la okazigon de referendumo pri sendependeco, kiel, tiurilate, la dana registaro petos respekton al la rajto pri popola memdecido?"
Fonto de la eltiraĵo: Vilaweb
Hodiaŭ la dana parlamento debatos pri la kataluna kazo, post la tiucela peto de la maldekstraj deputitoj de Enhedslisten (Ruĝa kaj Verda Alianzo). Tiu ĉi partio, kun 12 el la 179 deputitoj de la parlamento, esprimos demandon al la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Martin Lidegaard. Laŭenhave: "Konstatinte la larĝan plimulton de la kataluna parlamento, kataluna socio kaj kataluna registaro, kiuj deziras la okazigon de referendumo pri sendependeco, kiel, tiurilate, la dana registaro petos respekton al la rajto pri popola memdecido?"
Fonto de la eltiraĵo: Vilaweb
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...









