divendres, 1 de setembre de 2006

Kia Esperanto?

La ideo pri Esperanto povas varii de unu homo al alia kaj el tio ĝia uzo. Mi ne lernis Esperanton por interŝanĝi poŝtmarkojn kun ruso kaj brazilano, kvankam tio eventuale povas okazi. Mi lernis Esperanton por konkretigi mian ideon pri justeco kaj solidareco. Estante kataluno mi tre proksime travivis kion signifas vivi en medio kiu sufokigas minoritatan popolon kaj lingvon. Mi estis relative bonŝanca ĉar mi estis inter la unuaj homoj kiuj rajtis lerni sian propran lingvon en la mezlernejo. Sed tio estus longa rakonto...
Mi lernis Esperanton senpage kaj en relative mallonga tempo, des pli se ni konsideras la malabundon de lernomaterialo kaj rimedoj kiuj ekzistis en Katalunio komence de la 80-aj jaroj. Tio sentigis al mi ke la lingvo de Zamenhof estas esence malelita kaj la fakto ke ĝi apartenas al neniu homo aŭ popolo tuj logis min.
Kiel mi jam diris, mi ne volis esperanton por banalaĵoj. Ĝi estis revolucia invento ĉar venis el homo kiu malkonsentis kun siaj subpremantaj vivkondiĉoj, politikaj kaj sociaj. Esperanto estis sekvo de la "interna ideo", li sopiris al justeco kaj frateco kaj ekpensis rimedon por survoji al ili, pacan (eble ankaŭ paciencan, pac-sciencan) instrumenton. Verdire li ne estis la unua kiu planis starigi helpolingvon por la homaro sed verŝajne li estis la unua kiu rezignis pri flatado al la propra egoo. En perspektivo ja oni ricevas la impreson ke li estis vere altruisma kaj ankaŭ, bonŝance, ruza kaj inteligenta. Esperanto en Hispanio, komence de pasinta jarcento, tuj sukcesis ĉe la tendaro de anarkiistoj kaj katalunistoj kaj mi tre ĝojas ke tiu fenomeno ripetiĝas nun en mia lando. do, Esperanto ĉe ni daŭre revolucias kaj kontraŭimperiismas. Sanon al esperantistoj!

2 comentaris:

Karles ha dit...

Kiel komplemento mi aldonas ĵus trovitan retejon por homoj kiuj deziras iom aktivi: http://www.stopnazism.hrworld.ru/eng/

Karles ha dit...

Komprenantoj de la hispana eble ankaŭ ĝuos tiun ĉi artikolon: http://www.periodicocnt.org/326agosep2006/22/