dissabte, 16 de desembre del 2006

Elektrika Budho

En alia retejo mi trovis la jenan bildon: Budha statuo ĉirkaŭita de elektraj kandeloj kaj elektraj incensbastonetoj!
Jam delonge mi konstatis ke tiu fenomeno instaliĝis ĉe la katolikaj preĝejoj. Mi tute ne ŝatis tiun aŭtomatismon kiu signifas la rezignon pri tradicio, ritualo, aroma atmosfero, varmo kaj privateco.
Tio memorigas min pri la infanaj, respektive elektrikaj, ludiloj kiuj emas anstataŭi eĉ la proprajn infanojn: se maŝino ludas por si mem, kial kaj kiel ili ludu?
Se elektropovo formanĝas la ritualon, kial iri al meditejo?
Kataluna budhana grupo (samgo) lanĉis muzikdiskon kun tradiciaj budhismaj preĝoj modernigitaj, laŭ la gusto de "okcidentanoj". Tiam leviĝis multaj plendovoĉoj. Ĉu la esenco de kredoj kaj filozofioj komencis sian estingiĝon? Ĉu temas pli simpla evoluo? Sonĝas la androidoj pri elektraj ŝafoj?