dimecres, 20 de desembre del 2006

V de Vivloĝejo

La salajro de mia patro en decembro 1979ª estis 230 €. Li laboradis kiel masonisto. En tiu momento iu proponis al li aĉeti domon. La vendoprezo estis 3.000 €.
Li decidis ne riski kaj plu vivi en luapartamento, sub bonaj kondiĉoj. Temis pri modesta loĝejo tamen bone situita, en la centro de vilaĝo proksima al Barcelono.
Post kelkaj monatoj, miaj gepatroj aĉetis terpecon en alia vilaĝo de la regiono kaj post malpli ol 5 jaroj da penado ili sukcesis plene pagi kaj eĉ konstrui 120 kvadratmetran loĝejon.

Pasis 27 jaroj. En 2006, en la sama vilaĝo kie ili loĝas, modesta apartamento 75 kvadratmetra, for de la centro kostas pli ol 210.843 €, kaj mi maltroigas.

En la jaro 1979 la kosto de apartamento egalis 14 monatsalajrojn de masonisto:
230 € x 14 monatoj = 3220 €.

En 2006, la salajro de ĵus diplomita inĝeniero pri informadiko sen laborsperto apenaŭ atingas 1200 € monate.
En 2006, modesta loĝejo kostas 175 monatsalajrojn (14 jarsalajrojn!) de informadika inĝeniero:
1200 € x 175 monatoj = 210000 €.

La nuntempaj gejunuloj bezonus monatsalajron 15000 eŭran por ekesti en la samaj kondiĉoj en kiuj estis niaj gepatroj komence de la 1980aj jaroj, kiam ili aĉetis loĝejon.
15000 € x 14 monatoj = 210000 €.

Tio estas problemo je tutlanda skalo, pro tio ni kunvokas al manifestaciego la venontan SABATON 23an DE DECEMBRO je la 17 h.
La ĉefa slogano estos:
“No podem tornar a casa per Nadal perquè encara no ens n'hem anat” (“ni ne povas reveni al la gepatra hejmo por kristnasko ĉar ni ankoraŭ ne foriris el ĝi)
La manifestacio en Barcelono komenciĝos en plaça Catalunya. . Vi povas plu informiĝi ĉi tie.
(la ekzemplo-rakonto ne estas mia, ĝi venis kiel cirkulero kaj mi tradukis la ĉefon)