dissabte, 16 de juny del 2018

Homkolonoj por la libereco en la naskiĝurboj de enkarcerigitoj kaj ekziliĝintoj

Dekkvin homturaj teamoj partoprenis en iniciato por memori la ok monatojn de kiam estis malliberigitaj la sociaj aktivistoj konataj kiel els Jordis (la Georgoj)

La homkolonoj por la libereco stariĝis hodiaŭ en diversaj urboj de Katalunio por postuli la liberecon de la politikaj prizonuloj kaj la revenon de la ekzilitoj: Amer, kie naskiĝis Carles Puigdemont; Torroella de Montgrí, Dolors Bassa; Sant Vicenç dels Horts, Oriol Junqueras; Caldes de Montbui, Raül Romeva; Terrassa, Josep Rull kaj Lluís Puig; Parets del Vallès, Jordi Turull; Santa Perpètua de Mogoda, Jordi Cuixart; Vic, Marta Rovira; Sallent, Anna Gabriel; Xerta, Carme Forcadell.

Kelkaj teamoj konstruis kolonojn ankaŭ antaŭ la koncernaj hispanaj malliberejoj.Spektu la raporton ellaborita de la kataluna televido TV3


dimarts, 12 de juny del 2018

Guardiola donacas 150.000 € por ripari ŝipon de Open Arms


Pep Guardiola (Santpedor, Bages, 18a de januaro de 1971), ekstrejnisto de la Barcelona futbalklubo, donacis 150.000 €, el sia persona monhavaĵo, por pagi la riparon de la ŝipo de Proactiva Open Arms

Informo en la kataluna: Ara

dilluns, 11 de juny del 2018

Mesaĝo de la kataluna prezidento en Twitter

La kataluna registaro pretas akcepti la pli ol 600 rifuĝintojn de la ŝipo Aquarius. Ni refaras la proponon kiun jam montris en marto 2016 la tiama prezidento Carles Puigdemont, nome, ni pretas bonvenigi 1.800 rifuĝintojn pere de institucioj kaj organizaĵoj el diversaj lokoj de la lando. La katregistaro rekte 600 el ili.

dimarts, 5 de juny del 2018

Ramon Mercader, la kataluno kiu (fi)mortigis Lev Trocki-n

Resultado de imaxes para ramon mercader

Jaime Ramón* Mercader del Río (Barcelono, 7-a de februaro de 1913 - Havano, 19-a de oktobro de 1978) estis hispana komunista aktivulo kaj de la NKVD, konata ĉefe pro tio, ke li murdis en 1940 Lev Trocki. Rekompence, li ricevis la sovetan ŝtatanecon kaj estis nomumita Heroo de Sovetunio. Stalin volis murdi Trocki, kiu estis rifuĝinta en Meksiko, post forpelo el la medio de sovetaj polikestroj post la morto de Lenino. Ramón Mercader estis kuraĝigita al komunisma stalinisma agado fare de sia patrino Caridad del Río Hernández, kiu eĉ akompanis lin al la murdo. Li murdis la ukrain-rusan politikestron per frapo de glaci-pioĉeto.

BIOGRAFIO

Ramón Mercader, post edukiĝo en Francio, kien la patrino iris post separiĝo de sia edzo, aktivis en komunismaj medioj de Barcelono en 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis vundita en Aragono kaj en la hospitalo de Ilerdo renkontis sian patrinon, ankaŭ vundita. Poste li luktis ĉe Madrido, ĉiam en komunismaj armetrupoj. Poste lia unuo estis sendita al Katalunio. Ŝajne jam en 1937 lia patrino estis membro de la NKVD kaj kuraĝigis sian filon eniri en ĝin. Ekde tiam estas kontraŭdiroj inter tiuj, kiuj asertas, ke li restis en la hispana milito, kaj aliaj, kiuj defendas, ke li ricevis trejnadon de NKVD aŭ en Francio aŭ eĉ en Sovetunio. Tiam la stalinistoj intencis detrui ĉian komunisman opozicion, trockistan aŭ ne. Trocki vivis ekzile ekde januaro 1937 en Meksiko. Laŭ ordonoj de Eitingon, Ramón devis delogi (li estis bela viro) Sylvia Ageloff, trockistan usonaninon, kiun li devos uzi por alproksimiĝi al la medio de Trocki. Ramón Mercader uzis la falsan identecon de Jacques Mornard, supozita filo de belga diplomato. Ageloff alvenis al Parizo fine de junio 1938, en ferio kaj por ĉeesti la fondon de la Kvara Internacio. Ŝi ne sciis, ke hazarda renkonto kun Mornard-Mercader estis preparita de la soveta spionaro. Mercader delogis Sylvia Ageloff kaj pluigis tiun rilaton ĝis ŝia forveturo al Novjorko, en februaro 1939. De tiam daŭris korespondado. Eĉ tiele Mercader klopodis aliajn rimedojn por alproksimiĝi. Post la murdo, Frida Kahlo deklaris, ke ŝi renkontis Mercader dum sia restado en Parizo (januaro–aprilo 1939). Tiu ŝajne petis de ŝi helpon por trovi hejmon en Meksiko proksime al tiu de Trocki en Coyoacán, ĉe Meksikurbo, kion Kahlo malakceptis.

LA MURDO

De marto al aŭgusto 1939 Stalin kaj liaj helpantoj organizis la murdoklopodon. Partoprenis diversaj grupoj de komunistoj, inter ili la meksika murpentristo David Siqueiros kaj la grupo de Caridad kaj sia filo Ramón Mercader, kiu ŝajne dekomence devis nur kolekti informojn. Jam fine de majo estis unua klopodo, kiu malsukcesis. Ŝajne fine de aŭgusto Mercader veturis al Novjorko, kontaktis Sylvia Ageloff kaj veturis kelkfoje al Meksiko kaj Usono denove por ricevi ordonojn. Post kelkaj monatoj, dum kiuj Ramón alproksimiĝis al Trocki, en la mateno de la 20a de aŭgusto 1940 li estis ricevita sole de la komunistestro. Mercader supozeble alportis al li dokumentojn, kaj kiam tiu alproksimiĝis al fenestro por pli bone vidi kaj legi ilin, Mercader frapegis lin per glaci-pioĉeto en la nuko, metante profunde la ilon en la kranion de Trocki. Eĉ tiele, Trocki ne tuj pereis kaj vivis dolorege dum pluaj 12 horoj antaŭ morti. Kiam Sylvia Ageloff eksciis pri la vera naturo de la interesiĝo de Ramón por ŝi, ŝi provis mortigi sin. Arestita de la gvardio de Trocki kaj de la meksikaj aŭtoritatoj, Mercader identigis sin kiel Jacques Mornard kaj estis kondamnita pro murdo je dudek jaroj da prizonpuno. Dekomence Mercader deklaris, ke li havis personajn problemojn kun Trocki. Dum 1943 la sovetianoj organizis planon por liberigi Mercader sed tiuj malsukcesis pro malkonsentoj inter la hispanaj komunistoj, kiuj preferis Dolores Ibárruri al Jesús Hernández, sendito de la NKVD. Krome la apero de Caridad fine fuŝis la aferon kaj Mercader devis pasigi la tutan tempon prizone.

Fonto: Vikipedio

En 1972 oni rekreis la historion per filmo ĉefrolita de Richard Burton:



* Jaime Ramón estas hispana versio de la kataluna nomo Jaume Ramon (plej verŝajne la de li uzata)

dissabte, 2 de juny del 2018

dimecres, 30 de maig del 2018

Datreveno de Salvador Puig Antich

Resultado de imaxes para salvador puig antich

Savador Puig Antich, konata kiel "El metge" (La kuracisto) naskiĝis la 30an de majo de 1948 kaj mortis la 2an de marto de 1974. Li estis kataluna anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto, li aktivis en la jaroj 1960aj kaj komence de la 1970aj. Li estis ekzekutita fare de la frankisma reĝimo post juĝo de militista tribunalo, kiu kondamnis lin je morto kiel kulpulon pro la morto de polica subinspektoro 23-jara, nome Francisco Anguas Barragán, en Barcelono.

Resultado de imaxes para salvador puig antich


Resultado de imaxes para garrote vil franquismo
Dum la diktaturo, la mortkomdamnitoj estis ekzekutitaj per garoto

Vidu ankaŭ dediĉitan kanton en: Ipernity
Fonto. En diversaj lingvoj: Viquipèdia

divendres, 25 de maig del 2018

34 minutoj el la kataluna referendumo danke al filmregistrado de la partoprenintoj



Titolo:  Ni estis tie!!! Ne plu manipulado, ne plu mensogoj

Sub la krio Som gent de pau! (Ni estas pacaj homoj!), civitanoj defendis balotejon en la Liceo Pau Clarís de Barcelono, la pasintan 1an de oktobro. Post pacienca laboro, fine oni kolektis la poŝtelefonajn filmaĵojn de multaj unuopuloj kaj aranĝis ilin kiel kontinuan duonhoran videon nun disponigita al la ĝenerala publiko.

Jen ankaŭ unuminuta fragmento de la okazintaĵoj:

dijous, 24 de maig del 2018

Jaro 2017- La plej granda manifestacio en Eŭropo por la rifuĝintoj

En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.


fonto: Nació Digital 

La neforgesebla koncerto de Freddie kaj Montserrat en Barcelono en tempo de olimpikoj (1992)

diumenge, 20 de maig del 2018

Statistikoj pri la katalunaj balotantoj

Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo




divendres, 18 de maig del 2018

La kronologia listo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (periodo 1359-2018)

"La Generalitato de Katalunio kreiĝis ĉe la parlamentejo de Cervera en 1359. Berenguer de Crüilles estis la unua prezidanto"

La retĵurnalo Vilaweb publikigas hodiaŭ la liston kun la nomo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (Generalitato de Katalunio / Generalitat de Catalunya).
La Generalitat de Catalunya estis kreita en 1359 kaj la unua homo elektita por ĝin prezidi estis Berenguer de Crüilles. La lasta, ĵus elektita, estas Quim Torra i Pla.
La listo legeblas: ĉi tie kaj en: Vikipedio

dimarts, 15 de maig del 2018

Klarigo pri la situacio en Hispanio

Verŝajne elekstere ne facilas kompreni la konflikton okazanta en Hispanio, do, mi proponas klarigon kiu eble helpos:

Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)

Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)

Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).

La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.

Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.

Manifestacio por peti liberigon de politikaj prizonuloj. Placo de la Katedralo, Barcelono, 16a de majo 2018a


divendres, 11 de maig del 2018

La jeso al la sendependiĝo pafkreskas

La jeso al la sendependiĝo denove iĝas majoritata, laŭ la mezurilo de CEO (Centro por Opiniesplorado). 48% de katalunoj konsentas ke Katalunio iĝu sendependa ŝtato dum 43,7 % malkonsentas. En antaŭa enketado de la sama organismo, en februaro, la subteno al sendependeco estis 40,8 % dum la kontraŭantoj estis superaj per 53,9 %. Jen grafike:





La esploro okazis inter la 7a kaj la 27a de aprilo, per personaj hejmaj enketoj. En tiu periodo Carles Puigdemont estis arestita en Germanio, Carme Forcadell (lasta parlamenta prezidanto), Raül Romeva , Jordi Turull, Josep Rull, kaj Dolors Bassa (katregistaranoj) estis en karcerigitaj.

Fonto: Vilaweb

dijous, 10 de maig del 2018

Tagoj kiuj daŭros jarojn, furora libro de Jordi Borràs


Dies que duraran anys

Kun tekstoj de Anna Ballbona, Jenn Díaz, Marina Espasa, Natzxa Farré, Albert Forns Raül Garrigasait, Jotrdi Lara, Adrià Pujol kaj Joan Todó.


La okazintaĵoj de la 1a de oktobro de 2017 restos gravuritaj en la kolektiva memoro de pluraj generacioj de katalunoj. La popola ruzeco por protekti la balotujojn kaj balotilojn, la unuaj aresto de publikaj postenuloj, la ĝenerala mobilizado de la socio, la polica perfortemo, la paca rezistado kaj la eklfunkciigo de politiko-juraj faktoj nun disvolviĝantaj akompanos nin por ĉiam kaj persekutos dumvive aliajn.

Abundas la ikonaj bildoj postlasitaj de la 2017a aŭtuno. Tagoj kiuj daŭros jarojn proponas selekton de fotografaĵoj kiun Jordi Borràs, unu el la plej aktivaj fotoĵurnalistoj de la lando, lasis por la estontaj jaroj kaj ankaŭ bildojn de Sergi Alcázar, Oriol Clavera, Ramon Costa, Sira Esclasans, Ramon Ferrandis, Albert Garcia, Santio Iglesias, Miriam Lázaro, Carles Palacio i Carles Ribas. Kune kun la bildoj legeblas tekstoj de talentaj verkistoj kaj verkistinoj kiuj, same kiel ni, travivis tiujn tagojn kun stranga mikso de ĝojo, hororo kaj, ĉefe, digneco.

Fonto: Ara

Interaktiva libreto sube de la fontpaĝo


diumenge, 6 de maig del 2018