dimarts, 5 de juny del 2018

Ramon Mercader, la kataluno kiu (fi)mortigis Lev Trocki-n

Resultado de imaxes para ramon mercader

Jaime Ramón* Mercader del Río (Barcelono7-a de februaro de 1913 - Havano19-a de oktobro de 1978) estis hispana komunista aktivulo kaj de la NKVD, konata ĉefe pro tio, ke li murdis en 1940 Lev Trocki. Rekompence, li ricevis la sovetan ŝtatanecon kaj estis nomumita Heroo de Sovetunio. Stalin volis murdi Trocki, kiu estis rifuĝinta en Meksiko, post forpelo el la medio de sovetaj polikestroj post la morto de Lenino. Ramón Mercader estis kuraĝigita al komunisma stalinisma agado fare de sia patrino Caridad del Río Hernández, kiu eĉ akompanis lin al la murdo. Li murdis la ukrain-rusan politikestron per frapo de glaci-pioĉeto.

BIOGRAFIO

Ramón Mercader, post edukiĝo en Francio, kien la patrino iris post separiĝo de sia edzo, aktivis en komunismaj medioj de Barcelono en 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis vundita en Aragono kaj en la hospitalo de Ilerdo renkontis sian patrinon, ankaŭ vundita. Poste li luktis ĉe Madrido, ĉiam en komunismaj armetrupoj. Poste lia unuo estis sendita al Katalunio. Ŝajne jam en 1937 lia patrino estis membro de la NKVD kaj kuraĝigis sian filon eniri en ĝin. Ekde tiam estas kontraŭdiroj inter tiuj, kiuj asertas, ke li restis en la hispana milito, kaj aliaj, kiuj defendas, ke li ricevis trejnadon de NKVD aŭ en Francio aŭ eĉ en Sovetunio. Tiam la stalinistoj intencis detrui ĉian komunisman opozicion, trockistan aŭ ne. Trocki vivis ekzile ekde januaro 1937 en Meksiko. Laŭ ordonoj de Eitingon, Ramón devis delogi (li estis bela viro) Sylvia Ageloff, trockistan usonaninon, kiun li devos uzi por alproksimiĝi al la medio de Trocki. Ramón Mercader uzis la falsan identecon de Jacques Mornard, supozita filo de belga diplomato. Ageloff alvenis al Parizo fine de junio 1938, en ferio kaj por ĉeesti la fondon de la Kvara Internacio. Ŝi ne sciis, ke hazarda renkonto kun Mornard-Mercader estis preparita de la soveta spionaro. Mercader delogis Sylvia Ageloff kaj pluigis tiun rilaton ĝis ŝia forveturo al Novjorko, en februaro 1939. De tiam daŭris korespondado. Eĉ tiele Mercader klopodis aliajn rimedojn por alproksimiĝi. Post la murdo, Frida Kahlo deklaris, ke ŝi renkontis Mercader dum sia restado en Parizo (januaro–aprilo 1939). Tiu ŝajne petis de ŝi helpon por trovi hejmon en Meksiko proksime al tiu de Trocki en Coyoacán, ĉe Meksikurbo, kion Kahlo malakceptis.

LA MURDO

De marto al aŭgusto 1939 Stalin kaj liaj helpantoj organizis la murdoklopodon. Partoprenis diversaj grupoj de komunistoj, inter ili la meksika murpentristo David Siqueiros kaj la grupo de Caridad kaj sia filo Ramón Mercader, kiu ŝajne dekomence devis nur kolekti informojn. Jam fine de majo estis unua klopodo, kiu malsukcesis. Ŝajne fine de aŭgusto Mercader veturis al Novjorko, kontaktis Sylvia Ageloff kaj veturis kelkfoje al Meksiko kaj Usono denove por ricevi ordonojn. Post kelkaj monatoj, dum kiuj Ramón alproksimiĝis al Trocki, en la mateno de la 20a de aŭgusto 1940 li estis ricevita sole de la komunistestro. Mercader supozeble alportis al li dokumentojn, kaj kiam tiu alproksimiĝis al fenestro por pli bone vidi kaj legi ilin, Mercader frapegis lin per glaci-pioĉeto en la nuko, metante profunde la ilon en la kranion de Trocki. Eĉ tiele, Trocki ne tuj pereis kaj vivis dolorege dum pluaj 12 horoj antaŭ morti. Kiam Sylvia Ageloff eksciis pri la vera naturo de la interesiĝo de Ramón por ŝi, ŝi provis mortigi sin. Arestita de la gvardio de Trocki kaj de la meksikaj aŭtoritatoj, Mercader identigis sin kiel Jacques Mornard kaj estis kondamnita pro murdo je dudek jaroj da prizonpuno. Dekomence Mercader deklaris, ke li havis personajn problemojn kun Trocki. Dum 1943 la sovetianoj organizis planon por liberigi Mercader sed tiuj malsukcesis pro malkonsentoj inter la hispanaj komunistoj, kiuj preferis Dolores Ibárruri al Jesús Hernández, sendito de la NKVD. Krome la apero de Caridad fine fuŝis la aferon kaj Mercader devis pasigi la tutan tempon prizone.

Fonto: Vikipedio

En 1972 oni rekreis la historion per filmo ĉefrolita de Richard Burton:



* Jaime Ramón estas hispana versio de la kataluna nomo Jaume Ramon (plej verŝajne la de li uzata)