http://www.verkami.com/locale/ca/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala#
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon
por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas
gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe
bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio
de Esperanto en Katalunio.
En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭrojn por renovigi
la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta
dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du
pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn
por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta
tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.
Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna
Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de
la registaro de Katalunio.
La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de
Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”.
La proponataj rekomencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj
inivto al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo,
sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn,
kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun
esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ
la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn,
t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn
mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.
http://vkm.is/bapn
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris biblioteko. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris biblioteko. Mostrar tots els missatges
dijous, 11 de desembre del 2014
dissabte, 2 d’octubre del 2010
Helpu la pluvivon de nia muzeo!
de la konstruota Publika Biblioteko de Subirats tiel partoprenante en
la aro de bibliotekoj kun speciala tema kolekto de la Reto de Publikaj
Bibliotekoj de Katalunio. Nia ĉefa celo estas subteni la proponon por
eviti ke la kolekto diseriĝu aŭ foriru el Katalunio, ĉar la posedanto
ne deziras teni ĝin.
Por vigligi la Muzeon loke, ni planas organizi diversajn kulturajn
aranĝojn laŭlonge de la lerneja jaro, kiel literaturajn eventojn,
prelegojn, projekciojn de esperantaj filmoj, lernejajn atelierojn pri
esperanto, ktp. En la reto ni kreis kanalon YouTube
(http://www.youtube.com/museuesperanto) kie vi trovos videojn
rilatantajn la muzeon (momente nur unu estas subtekstigita), ni kreis
paĝon de ŝatantoj de la Muzeo ĉe Facebook
(http://www.facebook.com/museuesperanto), kaj grupon de Amikoj de la
Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Ipernity
(http://www.ipernity.com/group/museuesperanto) kaj publikigis novaĵojn
en klaku.net (http://www.klaku.net/enhavo/esperanto-muzea-kolekto-de-subirats-i%C4%9Du-la-speciala%C4%B5o-de-biblioteko).
Sekve ni oficialigos la aferon en Libera Folio (liberafolio.org), ktp.
En Sant Pau d'Ordal, unu el la loĝantaraj kernoj de la municipo
Subirats, estas la sidejo de la Muzeo de Esperanto, kaj tie venontan
8an de oktobro ni prezentos nian agadon apoge al la propono kaj
speciale al la Magistrato cele plenumi la necesajn demarŝojn, por
ricevi de la respondaj institucioj la necesajn rimedojn por la
konstruo, kiel eble plej fue, de la Publika Biblioteko de Subirats
specialigita pri Esperanto.
Ĉio tio por la atingo de tiuj du jenaj finaj celoj : 1.) Varbado de
kultura turismo tiel loka kiel internacia, kaj 2.) Havi disponeblan la
kolekton por esplorado, tiel por studentoj, plimulte regionaj, kiel
por profesiaj esploristoj el ĉie.
Do, ni bezonas vian tutan apogon kio konsistas en pozitiva komento al ĉi tiu artikoleto kaj en la diskonigo de la novaĵo al viaj amikoj por ke la 8an de oktobro ni povu montri al la tuta ĉeestantaro grandan nombron de subtenantoj, t.e., la internacian respondon al la civitana iniciato.
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
Antaŭ unu semajno mi decidis kabei . Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝi...

