dissabte, 25 d’abril del 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (1)

Intervjuis: Ferran Espada
Fonto: Público


Eudald Carbonell


Eudald Carbonell Roura (Ribes de Fresser, 1953) estas unu el la arkeologoj plej prestiĝaj kaj konata je tutmonda skalo. Ekde 1999 li okupas katedron pri Prahistorio en la Universitato Rovira i Virgili kaj nuntempe li estas ĉefa esploristo de la Grupo de Homa Aŭtoekologio de la Kvaternaro en la menciita universitato. Samtempe li estas esploristo en Institut Català de Paleoecologia Humana i Evolució Social (Kataluna Instituto pri Homa Paleoekologio kaj Socia Evoluo), plurfaka instituto kiu laboras ĉe la plej gravaj restaĵo-tavoloj por malkovri la originon de la unuaj homaj setlejoj. Tiu instituta projekto staras en la elito pri la esplorado de la homa evoluo.

Kiel kundirektoro de la Atapuerca Projekto kaj ĝenerala direktoro de Atapuerca Fondaĵo, Carbonell estas unu el la respondeculoj de la Muzeo de la Homa Evoluo, kreita en Burgos. Ĝi estas la rezulto de pli ol 30-jara esplorado en la restaĵo-tavoloj de Atapuerca. La enfermiĝo pro la kovim-19 alvenis en momento de intensa aktivado por prepari la arkeologiajn foslaborojn kiun li gvidas kaj kiuj kutime komenciĝas en julio.

Ĝis nun oni nenion nuligis, sed Carbonell rakontas ke la necerteco ekzistas pri kiuj estos la antaŭkondiĉoj pri agado kiam alvenos la momento. Flanke de lia arkeologia laborado, la ensociigo de la scio estas unu el la grandaj obsedoj de Carbonell. Same kiel la pripensado ĉirkaŭ la homa evoluo kaj ĝia estonteco kiel specio, kio li konkretigis per vasta bibliografio el kiu staras titoloj kiaj: Planeta humano (Homa planedo), La conciencia que quema (La konscienco kiu brulas) aŭ El nacimiento de una nueva conciencia (La naskiĝo de nova konscienco). En tiu ĉi intervjuo, Carbonell disvolvigas sian pensmanieron, substrekante la kolapson de la homa specio kaj asertante ke la kronviruso estas la lasta averto. Kolapso kiu povas esti evitata nur per la konstruado de vera "specia kritika konscienco", li asertas.

La enfermiĝo esta nun la plej efika metodo por bremsi la pandemion. Sed, ĉu ĝi ne estas metodo tre kontraŭa al la esenca sociemo de la homa specio?

La enfermiĝo estas malsociiga procezo. Ni observas du flankojn, la psikologian kaj la socian. Kiam ni celas la malsociigon de socia specio, aperas multaj kontraŭdiroj. Ĝuste tio okazas nun. Ni malsociigadas nian specion kaj ni resociigas ĝin ene de la hejma spaco, generante gravegajn kontraŭdirojn por nia psiko ĉar, krome, dum mi malsociigas nin, ni estas hiperkomunikitaj. Neniam antaŭe ni travivis ion similan.

La kronviruso devigas nin dependi de teknologio pli ol iam ajn, ĉu ne?

Ni, kiuj ĉiam defendis la scienc-teknologian revolucion kaj la socialigon de la teknologio, konfirmas nun la avantaĝojn de la socia uzo de la teknologio por la homoj. Nia cerbo produktis tiun ĉi teknologian hipersociigon sed, samtempe, estas multaj cerbaj spacoj kiuj ne akceptis ĝin. Estas nun kiam ni plenigas tiun mankon. La nunaj okazaĵoj estas tre gravaj, ĉar ĉifoje ni submetis nian evoluon al kontraŭdiroj kaj al lernado intense interagante kun la teknologio.

Ĉu la pandemio de kovim-19 estis neevitebla aŭ ĉu estas respondeco de la homoj?

Tutcerte ĝi estas respondeco de la homoj, ĉar ni ne estis kapablaj krei universalan agadplanon antaŭvidante pandemion kian tiu ĉi. Jam de multaj jaroj tiuj universalaj agadplanoj devintus esti pretaj antaŭ la apero de aliaj epidemioj.

Kiel devus esti tiuj agadplanoj? Kiu devas ilin dekreti?

Ili devus esti agadplanoj devige plenumendaj kiel specio, sendepende de lando aŭ iu ajn alia kriterio. Tiuj planoj devus esti gvidataj de epidemiologoj kaj virusologoj. Tiuj homoj kompetentaj pri la biologia funkciado de tiaspecaj molekuloj. Tiu ĉi afero ne okazis. Kuriozas ke, multaj el tiuj sciencistoj ricevis pli da mono en 48 horojn ol en tuta sia antaŭa vivo de esploristo.

Ĝi estas la tipa oportunisma sinteno en situacioj ligitaj al geopolitiko kaj al la ekspluatistaj klasoj. Ĉi tie ni renkontas gravajn evoluajn kontraŭdirojn, kiuj estas la sekvo de tiaj hierarkiaj kaj oportunismaj sintenoj kiuj montriĝas en historiaj momentoj. Kiam ekestas iu danĝero por nia specio ni ne rajtas diskuti pri aliaj aferoj ol la supervivado kaj la reproduktado de la specio.

La intervjuo kontinuas en venontaj blogeroj... parto (2), parto (3),