diumenge, 26 d’abril del 2020

Eudald Carbonell: "Kovim-19 estas la lasta averto kaj, sen specia kritika konscienco, je la venonta la homaro kolapsos" (2)

Vi povas legi la parton (1): ĉi tie

Ĉu la socia kaj politika organizado de la homaro en formo de ŝtatoj kun socioj batalantaj inter si, estas tio kio malhelpas agadi solidare kiel specio kaj malebligas la aplikon de tiuj agadplanojn?

Jes. Ni tion konstatis vidante kio okazis en EU. Eŭropa Unio estas la giganto kun argilaj piedoj, ĝi ne estis kreita por la solidareco sed por organizi la metodon laŭ kiu, la ekspluatistaj klasoj prenos la monon de homoj tra impostoj. Tiel, kelkaj minoritatoj kun socia kaj ekonomia povoj, profitas el la ŝtatoj por ŝteladi kaj elĉerpadi la monon de homoj anstataŭ ke tiu mono utilu por plibonigo de la sociaj kondiĉoj. Tial, kiam problemoj aperas, la Eŭropo de Schengen malaperas kaj la ŝtatoj iĝas fortikaĵoj.

Ĉiam ekzistis pandemioj, kiel la pesto dum Mezepoko. En viaj arkeologiaj restaĵo-tavoloj, ĉu ankaŭ estas spuroj pri epidemioj de la prahistoria epoko?

Ja, evidente. Pandemioj ekzistis ĉiam, kvankam ne estas facile trovi pruvojn. Tamen ni devas konscii ke, epidemioj funkcias dependante de demografiaj ŝarĝoj. Ne estas la samo kiam ĝi afekciis 200 aŭ 1.000 homojn ene de iu teritorio, kaŭzante la morton de ĉiuj, tiel ke restis neniu gastiganto por la viruso kaj malebligante la plukontaĝadon ĉar la distanco ĝis sekvanta homkomunumo estis tro longa kaj tie la homoj ne estis en risko. Nun, en globaligita mondo kun grandaj transportrimedoj, la gastigantoj, kiuj estas ni, eksponenciale multobliĝas.

Ĉu do, la problemo estas la globaligo?

La problemo estas ke ni ĝin faris fuŝe. Ĝi estas globaligo kun argilaj piedoj. Ĝi ne estas socia globaligo sed globaligo gvidata de la ekspluatistaj klasoj kaj tio rezultigas en uniformiĝon de la planedo kiam, male, oni devus prizorgi la diversecon kaj esti kapablaj integri ĝin. Tio estas, krei interkonsenton tiel ke la diversaj sintenoj kaj kulturoj povu alporti al nova sintezo ĉion kion ni scias kaj ne perdi memoron en la sistemo. Alivorte, la planedigon. Nepras haltigi tiun ĉi globaligon, kiu reprezentas la plej misan agadon, kaj ni devus generi specian kritikan konsciencon en edukado kaj formado de homoj, sociigante la scienco-teknikan revolucion potencigante la sociiĝemon de la grupoj.

Vi dediĉis grandan parton de via laboro kiel pensulo al tiu kritika konscienco. Vi jam ekmontras tion en Planeta humano kaj poste vi tion disvolvas en aliaj libroj kiel en La conciencia que quemaEl nacimiento de una nueva conciencia. Kion vi celas diri?

Mi celas, ke la homoj devas evolui al efika konscienco. Ne nur al abstrakta konscienco. Homoj kredas ke konscienco estas io abstrakta sed tio ne veras. Ĉar la konscienco estas la kunfandiĝo de inteligento kun la socia organizado de nia specio.

Kaj ĉu ni ĝin akiros?

Tiu estas la problemo. Se ni ne akiros ĝin, pro la eksponencialaj konverĝemaj kreskoj de nia specio ni direktas nin al kaoso.

Kiel efikus, en la praktiko, la ŝanĝo kiun vi defendas?

Rompi la ĥierarkiojn, havigi al ni kooperativajn kaj organizajn sistemojn multe pli horizontalajn kaj komune konsentajn, kiuj integru ĉiujn pensmanierojn de la planedo, kun la celo elpreni ĉiam la plej bonajn sekvojn. Tio jam okazis en niaj kulturoj kiuj adaptiĝis al klimato, al demografiaj kreskoj kaj al multaj aliaj aferoj. Sekve, estas riĉa fonto de spertoj kiu povas esti uzata por generi novajn kondiĉojn por nia specio, se ni scios klare kien ni volas iri.