dijous, 18 d’octubre del 2018

La Pedrera, (fantazie) laŭ la revo de Antoni Gaudí


La Pedrera estas verŝajne la konstruaĵo plej konata de la arkitekto Gaudí krom la mondfama templo de la Sankta Familio. Tiu ĉi filmo klopodas alproksimigi nin al la menso de ĝia verkinto.

dilluns, 8 d’octubre del 2018

Mortis Montserrat Caballé, la plej fama kataluna operkantisto



Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la  12-an de aprilo 1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro 2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Sed ŝia famo disvastiĝis post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭis malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝis.
Montserrat Caballé kantis pli ol okdek operajn rolojn, el la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe Verdi, Richard Wagner aŭ Richard Strauss. Krome, ŝi ofte kantis hispanajnpopolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.
Ŝi estis tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenca, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.

Fonto: Vikipedio

La prezidanto de Verduloj-ALE en la eŭropa parlamento postulas la liberigon de la politikaj prizonuloj

Ska Keller, acompanyada d'Ernest Urtasun (ICV) i Jordi Solé (ERC), a la sortida de la presó de Lledoners / GEMMA ALEMAN / ACN
Keller kun Solé kaj Urtasun

Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners

La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel  "faris aliaj tribunaloj".


Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners. 

dimarts, 2 d’octubre del 2018

Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Unu jaron post la referendumo

La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!

Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.

divendres, 28 de setembre del 2018

Aquesta remor que se sent (Ĉi fona bru' nun aŭdata). Kantas Ramon Muntaner


Ĉi fona bru' nun  aŭdata

Ĉi fona bru' nun aŭdata ne venas el pluvo

jam delonge mankas la pluv'
sekiĝis ĉiu font' kaj polv' sin akumulas
en la stratoj kaj domoj

Ĉi fona bru' nun  aŭdata ne venas el vent'

prohibitas la vent' por ne levi
la polvon trovebla ĉie
kaj l'aero ne iĝu -onidire- nespirebla

Ĉi fona bru' nun aŭdata ne venas el vortoj

prohibitas la vortoj por ke
ne iĝu en danĝer'
la fragila senmovo de l'aero

Ĉi fona bru' nun aŭdata ne venas el pensad'

oni ĝin prohibis por ne generi
la bezonon paroli
kaj postsekvu, neeviteble, la katastrofo.

Kaj tamen, fonas la bru' kun persist'



Aquesta remor que se sent (Poemo de Miquel Martí i Pol)

Aquesta remor que se sent no és de pluja.

Ja fa molt de temps que no plou.
S'han eixugat les fonts i la pols s'acumula
pels carrers i les cases. 

Aquesta remor que se sent no és de vent.
Han prohibit el vent perquè no s'alci 
la pols que hi ha pertot
i l'aire no esdevingui —diuen— irrespirable. 

Aquesta remor que se sent no és de paraules. 
Han prohibit les paraules perquè
no posin en perill
la fràgil immobilitat de l'aire. 

Aquesta remor que se sent no és de pensaments. 
Han estat prohibits perquè no engendrin
la necessitat de parlar
i sobrevingui, inevitable, la catàstrofe. 

I, tanmateix, la remor persisteix.

diumenge, 23 de setembre del 2018

Resuma video pri la 11a de septembro en Barcelono

La sendependisma procezo tra Netflix

Netflix tre baldaŭ montros al la mondo dokumentarion, duhorojn longan, kiu eksplikos la sendependiĝprocezon de Katalunio. Dos Cataluñas (Du Katalunioj) ekspekteblos post malpli ol semajno, la 28an de septembro, tre tempoproksima al la unua datreveno de la unua de oktobro (tago de la referendumo perforte malhelpata de la hispana polico), kun potenciala publiko kiu nombras 130 milionojn da spektantoj el 190 malsamaj landoj, subtekstigita en kvardekdu lingvoj.
La titolo povas esti laŭ la gusto de la dekstra partio Ciutadans (kiu argumentas supozatan dividon kaj  kunfrontiĝon inter katalunoj) sed la rezulto de tiu ĉi filmprodukto de Rafael Portela kaj la reĝisorado  de Alvaro Longoria kaj Gerardo Olivares verŝajne  ne multe plaĉos al la dirigentoj de la menciita partio. Kaj ĝenerale ne plaĉos al plej multaj uniismaj politikistoj kiuj aperas en ĝi. 
La kialo estas tre simpla:  en la filmo oni montras bildojn kaj argumentojn (tiujn de la sendependismo) kiujn la plej multaj hispanaj amaskomunikiloj prisilentis. Ne temas pri partiema produktaĵo favore al sendependismo, tute male, ĝi serĉis ekvilibron kaj samdistancon, foje en maniero preskaŭ obseda. Sed la afero tiel neŭtrale montrata, detruas la inventitan rakonton pri perforto konstruita de la hispana ŝtato kontraŭ la sendependistoj.



Fonto: Vilaweb

dissabte, 1 de setembre del 2018

Katalunio laŭ Oliver Astrologo

Antoni Gaudí i Cornet, la plej konata modernisma arkitekto


Antoni GAUDÍ i CORNET (naskiĝis la 25-an de junio 1852, mortis la 10-an de junio 1926)[1], konata ankaŭ kiel Antonio Gaudí, estis kataluna arkitekto, la plej fama el la reprezentantoj de la kataluna modernisma skolo.
Li naskiĝis en Reus aŭ Riudoms[2], provinco de Taragono (Katalunio), kaj pasigis plejmulton de sia profesia vivo en Barcelono (Katalunio), kie li mortis.
En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉis la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.
Antoni Gaudí estis vegetarano

Templo Sankta Familio, Barcelono
Palaco Güell, Barcelono
Domo Vicenç, Barcelono
Kaprico, Comillas
Parko Güell, Barcelono
Imaxe relacionada
Episkopa Palaco, Astorga
Milà 28-2-12.jpg
Domo Milà "La pedrera", Barcelono
Imaxe relacionada
Kripto de Colonia Güell, Santa Coloma de Cervelló
Resultado de imaxes para bodegas güell sitges
Vinkelaro Güell, Sitges
Imaxe relacionada
Domo Batlló, Barcelono
Resultado de imaxes para jardins de can artigues
Ĝardenoj de Can Artigues, La Pobla de Lillet

Ĉefa fonto (teksto kaj kelkaj bildoj): Vikipedio


La Templo de Barcelono laŭ futureca simulado:        

. .

Pri kataluna modernismo kun esperantaj subtekstoj ĉe:  Dotsub

dijous, 30 d’agost del 2018

Bantoj supreniras ĉe Twitter


La (ekstrem)dekstra partio Ciudadanos lanĉis al siaj simpatiantoj la peton forigi el stratoj kaj placoj ĉiujn flavajn bantojn kiuj simbolas la deziron liberigi la katalunajn aktivistojn enkarcerigitajn sub akuzo de ribelo (du el ili jam pasigis preskaŭ unu jaron en prizono atendantaj juĝon).
Ĉiu ajn povas kontribui defendi la bantojn publikigante unu ĉe sia Twitter kun la etikedo #RiveraQuitameEste (= RiveraForprenuTiunĈi)


Kadre de la ĉeffesto de urbo Vilafranca del Penedès

Vilafarnca del Penedès klamis por la rajto al popola memdecido kaj por la liberigo de la politikaj ekzilitoj kaj enkarcerigitoj



.
Sant Fèlix/Sankta Felikso, patrono de la urbo kaj nomo de la ĉeffesto

dimarts, 28 d’agost del 2018

Kunvoko de la Kataluna Nacia Asembleo

La venontan 11an de septembro okazos denove, kiel ĉiujare, la nacia tago de Katalunio en kiu, ankaŭ kiel kutime, oni manifestacios surstrate por montri kaj peti diversajn aferojn kaj ĉefe depostuli popolajn rajtojn.
La Kataluna Nacia Asembleo (kies prezidanto estis enkarcerigita sub akuzo de ribelo) eldonis videon por instigi al amasa partopreno en la evento. La video estis subtekstigita en diversaj lingvoj:

 

divendres, 17 d’agost del 2018

Omaĝo al la viktimoj de la terorisma atenco okazinta en Barcelono pasintjare

Flordonaco  de institucioj kaj familianoj de la viktimoj, sur la trotuara Miró-artaĵo kie haltiĝis la murdaŭto, markis la komencon de la diversaj aranĝoj por omaĝi la homojn kiuj perdis la vivon la pasintan 17an de aŭgusto 2017a.

Ĉe la centra placo Catalunya, ok gejunuloj legis poemofragmentojn en la ok lingvoj de la viktimoj.



Fonteksto:
Barcelono, urbo de paco
Memore kaj solidare pri la viktimoj de la atenco okazinta la 17an de aŭgusto 2017
Fonto: El PuntAvui

dijous, 16 d’agost del 2018

Cal que neixin flors / Nepre kresku floroj (Lluís Llach 1970-aj jaroj)



Fid' ne estas atend'
fid' ne estas revad'
Fid' estas penado por la nun' kaj la estont'.
Fid' estas falĉad'
Fid' estas manprem'
La fid' ne estas vivi en la memor'.

Ne venos tritik'
sen ĝia semad'
ne venos ajna frukto sen antaŭa pritondad'
prilaboru ni
ni akvumu ĝin
eĉ se doloros tuta nia dors'.

Ne revu al pasint'
blovis ĝin la vent'
ajna floro nuna velkas unu tagon post
nepre kresku flor' en ĉiu temp'.

Fid' ne estas atend'
fid' ne estas revad'
Fid' estas penado por la nun' kaj la estont'.
Fid' estas falĉad'
Fid' estas manprem'
La fid' ne estas vivi en la memor'.

Subteru la nokt'
subteru la tim'
apartigu nubojn kiuj baras al la lum'
klare vidu ni,
longas nia voj'
kaj ne plu restas temp' por la erar'.

Nepras antaŭir'
firma nia paŝ'
akvumu ni la teron per la ŝvita laborad'
nepre kresku flor' en ĉiu temp'.


Fe no és esperar,
fe no és somniar.
Fe és penosa lluita per l'avui i pel demà.
Fe és un cop de falç,
fe és donar la mà.
La fe no és viure d'un record passat.

No esperem el blat
sense haver sembrat,
no esperem que l'arbre doni fruits sense podar-lo;
l'hem de treballar,
l'hem d'anar a regar,
encara que l'ossada ens faci mal.

No somnien passats
que el vent s'ha emportat.
Una flor d'avui es marceix just a l'endemà.
Cal que neixin flors a cada instant.

Fe no és esperar...

Enterrem la nit,
enterrem la por.
Apartem els núvols que ens amaguen la claror.
Hem de veure-hi clar,
el camí és llarg
i ja no tenim temps d'equivocar-nos.

Cal anar endavant
sense perdre el pas.
Cal regar la terra amb la suor del dur treball.
Cal que neixin flors a cada instant.

Intertempe, en iu kataluna ŝoseo...


Foto de Karles Berga.
Fotokomento de R. Cotarelo: "Batalado kaj poezio en ajna katŝoseo hodiaŭ"