dilluns, 8 d’octubre del 2018

La prezidanto de Verduloj-ALE en la eŭropa parlamento postulas la liberigon de la politikaj prizonuloj

Ska Keller, acompanyada d'Ernest Urtasun (ICV) i Jordi Solé (ERC), a la sortida de la presó de Lledoners / GEMMA ALEMAN / ACN
Keller kun Solé kaj Urtasun

Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners

La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel  "faris aliaj tribunaloj".


Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners.