diumenge, 23 de setembre del 2018

La sendependisma procezo tra Netflix

Netflix tre baldaŭ montros al la mondo dokumentarion, duhorojn longan, kiu eksplikos la sendependiĝprocezon de Katalunio. Dos Cataluñas (Du Katalunioj) ekspekteblos post malpli ol semajno, la 28an de septembro, tre tempoproksima al la unua datreveno de la unua de oktobro (tago de la referendumo perforte malhelpata de la hispana polico), kun potenciala publiko kiu nombras 130 milionojn da spektantoj el 190 malsamaj landoj, subtekstigita en kvardekdu lingvoj.
La titolo povas esti laŭ la gusto de la dekstra partio Ciutadans (kiu argumentas supozatan dividon kaj  kunfrontiĝon inter katalunoj) sed la rezulto de tiu ĉi filmprodukto de Rafael Portela kaj la reĝisorado  de Alvaro Longoria kaj Gerardo Olivares verŝajne  ne multe plaĉos al la dirigentoj de la menciita partio. Kaj ĝenerale ne plaĉos al plej multaj uniismaj politikistoj kiuj aperas en ĝi. 
La kialo estas tre simpla:  en la filmo oni montras bildojn kaj argumentojn (tiujn de la sendependismo) kiujn la plej multaj hispanaj amaskomunikiloj prisilentis. Ne temas pri partiema produktaĵo favore al sendependismo, tute male, ĝi serĉis ekvilibron kaj samdistancon, foje en maniero preskaŭ obseda. Sed la afero tiel neŭtrale montrata, detruas la inventitan rakonton pri perforto konstruita de la hispana ŝtato kontraŭ la sendependistoj.



Fonto: Vilaweb