dilluns, 8 d’octubre del 2018

Mortis Montserrat Caballé, la plej fama kataluna operkantisto



Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la  12-an de aprilo 1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro 2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Sed ŝia famo disvastiĝis post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭis malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝis.
Montserrat Caballé kantis pli ol okdek operajn rolojn, el la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe VerdiRichard Wagner aŭ Richard Strauss. Krome, ŝi ofte kantis hispanajnpopolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.
Ŝi estis tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenca, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.

Fonto: Vikipedio