dimecres, 24 d’abril del 2013

La anarkiismo, diferenciga trajto de Katalunio

 (Prezento de katalunlingva libro pri la anarkiisma heredo, kaŝita sub la sendependisma tsunamo)

Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj kiujn mondhistorio kunigis. Barcelono estas internacie konata kiel la ĉefurbo de la "Dia Akratio" aŭ Fajra Rozo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo en kiu oni fondis, en 1907, Solidaritat Obrera-n (Laborista Solidareco), kaj tri jarojn poste, Confederació Nacional del Treball  (Nacia Konfederacio de la Laboro), la plej grava anarkiismeca sindikato en la mondo laŭ membrokvanto kaj laŭ historia influo .malgraŭ tio, ni alkutimiĝis al la bildo de katalunoj kiel homoj laboremaj, ordamaj kaj profunde saĝdecidaj, trajtoj kiuj ege simpligas la realon kaj trompinformas por profito de kelkaj interesoj. Tiuj trajtoj estas uzataj kiel propagando por difinita celo.
Laŭ multaj analizantoj de la jarcentoj 17a kaj 18a, katalunoj estas perfortemaj ĉar ili ne volas submetiĝi al la tiutempe truditaj politikoj. Ĉar ili ne konsentas kun la regantaj valoroj pri submetiĝo kaj malegaleco.
Kontraste, la analizantoj de la 19a jarcento prezentas la katalunojn laboremaj, ordamaj kaj maldiboĉemaj. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke, la tiam regantaj grupoj, ankaŭ pere de intelektula diskurso, aspiris al lando bazita sur la progres- kaj ordvaloroj tipaj de la burĝaro.
Malgraŭ ke pova minoritato, en alianco kun fremda ŝtato, sukcesas kunformi difinitan kolektivan idearon kaj kulturmesaĝon, kaŝante la liberecanajn epizodojn, la fakto estas ke tiu heredaĵo ekzistas kaj ĝi sentiĝas en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la nuntempaj katalunoj.

Esperanta versio de la prezento de la libro L'anarquisme, fet diferencial català,  de Virus Editorial (Eldonejo Virus)

dimarts, 9 d’abril del 2013

Esperantistoj por la sendependeco



Hieraŭ estis publike prezentita la esperantista branĉo de la Kataluna Nacia Asembleo, kerna organizo, kultura, socia kaj politika ĉirkaŭ kiu strukturiĝas ĉiuj klopodoj pri la sendependiĝo de la lando.
Jen pli-malplia resumo de la prezento:
Celo
Konigi je internacia skalo la katalunan kulturon kaj ĝiajn popolajn strebojn.
Konigi esperanton ene de Katalunio.
Kiel
Arigante ĉiujn parolantojn kaj simpatiantojn de esperanto pretaj labori por libera vivado en nia lando.
Tradukante kaj cirkuligante novaĵojn pri nia situacio.
Plubikigante kaj plibonigante artikolojn en esperanta vikipedio pri katalunaj okazaĵoj kaj homoj.
Prezentante ĉi esperantan branĉon de la KNA en diversaj urboj de la lando.
Sciigante pri nia lukto en diversaj esperanto-eventoj kaj renkontiĝoj.
Invititaj
Ĉiuj esperantistoj de la kataluna teritorio, sendepende de ilia esperanta lingvonivelo.

dijous, 21 de març del 2013

Feriu en onta lando ;)

Se vi planas ĉijare ferii en Katalunio, mi ĵus preparas oferton por vi kaj unu akompananton. Mia loĝejo estas granda kaj posedas unu liberan ĉambron kun du litoj. La apartamento ne estas en Barcelono, turisme grava kaj altira urbo sed ankaŭ ne malproksime, per ĉiutaga buso vi povas ĝin atingi post unuhora veturado. Ankaŭ per trajno eblas vojaĝi tien kvankam la vojaĝtempo estas iom plia. Ambaŭ stacioj troviĝas je 8 minutoj de la loĝejo.
Ankaŭ je simila proksimo estas la montaro Montserrat kaj ĝia fama Monaĥejo. En somero oni starigas busojn al la plej proksimaj plaĝoj, kun simila vojaĝdaŭro.
En la apartamento nuntempe loĝas du homoj, juna galegino kaj mi mem. Gastoj rajtas uzi ĉiujn komunajn servojn: du duŝejoj/necesejoj, granda kuirejo, lavejo, salono/manĝejo, balkono.
La domo disponas je konforta lifto. La kvartalo estas aparte trankvila, je iu ekstremo de la urbo ne tiom dense loĝata, kio cetere faciligas autoparkadon.
Igualada estas mezgranda urbo kun belaj promenejo kaj urbodoma placo. Same spektinda estas la konstruado de homkasteloj far la loka tradicia grupo Moixiganguers d'Igualada. Se vi interesiĝas pri moderna arkitekturo, rekomendindas vizito al la nova tombejo.
Interesa estas ankau la Ateneu Igualadí de la Classe Obrera, en kiu okazis perlegoj kaj kursoj pri esperanto komence de la pasinta jarcento.

La prezo de la gastoĉambro estas 10€/tage (1 aŭ 2 homoj). Por pli ol unusemajna restado oni povas pritrakti rabaton. Se temas pri familio kun infano(j) oni povas esplori eblecojn.
Lastinforme: la ĉambro estas ekipita per propra manlavujo kun apuda marmora platformo sur kiu mi baldau provizos mikroondaparaton).


Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…
Dormoĉambro

Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…


Vista a Montserrat des de casa
Vista a Montserrat des de casa
Motserrat disde la apartamento

Salono kun libraro / Sala d'estar i llibreria
Salono kun libraro / Sala d'es…
Salono kun libraro

Salono/manĝejo/balkono
Salono/manĝejo/balkono


Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo

dimecres, 20 de març del 2013

Malsana Hispanio

La hispana socimalsano povas esti pli profunda ol la ekonomia truo

Frue en la monato, la ĉefa hispana juĝestraro trudis la demision de la ŝtata Supera Prokuroro en Katalunio. Tio ne estas posteno aljuĝita per voĉdonado sed publika funkciulo nomumita el la ĉefurbo [Madrid] kaj la postenon tradicie okupas ne kataluno. La lasta posten-tenanto estis tuj forigita el sia posteno post nur kelkaj horoj de kiam li asertis dum intervjuo de novaĵagentejo, ke "oni devas doni al la popolo la eblecon esprimi tion, kion ĝi volas". Tio aspektas sufiĉe naiva, krom tio, ke la aserto estis dirita en la kunteksto de la rajto de la katalunoj decidi pri sia politika estonto. Eble pro tio li tuj nuancigis sian diron aldonante "ĝenerale, al iu ajn popolo" kaj nur post klarigi, ke en Hispanio ekzistas "nenia leĝa kadro ebliganta referendumon pri sendependeco". Ĉio ŝajne senmakula. Kaj tamen, la sola implicita sugesto, ke eble oni devus trovi rimedon por la katalunoj diri sian penson pri la temo, turnis tion, kio estis esence banalaĵo, en fajrigan deklaron kaj okazigis la falon en malfavoron de la prokuroro. Tiel estas rilate la sendependecon de la juĝistaro - por nenion diri pri la libereco de esprimo.

Monaton pli frue, emerita ĝeneralo de la hispana armeo prelegis al regula kunveno de kamaradaj, altrangaj oficiroj pri " separatista-secesia ofensivo en Katalunio" kaj aludis al la eventuala starpunkto de la armeo. "Patrio estas antaŭa kaj pli grava ol demokratio", li konkludis. "Patriotismo estas sento kaj la Konstitucio estas nura leĝo". La aŭdantaro salutis per aplaŭdo tion, kio povintus facile esti komprenata kiel invito malobei la landajn leĝojn aŭ eĉ pravigo de puĉo. Same kiel antaŭaj similaj asertoj de aliaj, ĝi estigis nenian signifan reagon de la civilaj aŭtoritatoj.

Tiuj du eventoj - kaj la tre malsamaj oficialaj reagoj al ili - elmontras esencajn difektojn en la funkciado de demokrata ŝtato kaj sugestas, ke la problemoj de Hispanio povas facile esti pli gravaj ol la agnoskite ekonomia situacio. Kaj la instigo ambaŭkaze estas la situacio en Katalunio.

Se vi emas plu legi, bv. transiri al: Col·lectiu Emma

divendres, 8 de març del 2013

La Gallineta (La Kokineto) / Lluís Llach

Antaŭparolo de la kanto (Palaco de la Muziko, Barcelono)

"Mi supozas ke multaj el vi tute ne antaŭvidis ke La Kokineto aperos ĉi tie, sed jen vidu, mi revivigis ĝin. La Kokineto, vivrolanto de la jaro 1968, aktivista, proletara, sindikatana, maldekstrula, sendependisma, ktp. nu, ĉio kio estas maldeca nuntempe, do, kiam venis la demokratiiĝo de Hispanio kaj venkis la socialistoj (PSOE), La Kokineto honteme sin kaŝis malantaŭ la piano kaj decidis neniam plu publike eliri. Mi kutimis averti ŝin, “atentu, ĉar venkos Aznar, atentu ĉar ili ekhavis balotan majoritaton,...fine, kiam ŝi vidis tiun teruregan triopon (Bush, Berlusconi, Aznar), ŝi decidis purigi siajn plumojn...tial mi kantos ĝin nun (kun modernigitaj muzikmodifoj pli junstilaj)."
Katalunlingva teksto de la kanto.

8 de marto, Ina tago


Hodiaŭ ni omaĝas kaj memoras pri ino kiu tre grave rolis en la historio de Katalunio kaj Hispanio: Federica Montseny. Legu pri ŝi en Vikipedio.

dimarts, 5 de març del 2013

What's up with Catalonia? (Kio okazas en Katalunio?)

Por scipovantoj de la angla kaj samtempe interesiĝantoj pri la politikaj eventoj en Katalunio, antaŭnelonge oni publikigis la libron What's up with Catalonia?. En ĝi, 35 rekonataj personoj kaj spertuloj opinias pri la situacio kaj la okazaĵoj kiuj komenciĝis post la giganta manifestacio de la pasinta 11a de decembro, kiam miliono kaj duono da homoj unuvoĉe alvokis por la sendependiĝo.
Aĉeteblas ĉe Vilaweb

dissabte, 2 de març del 2013

Verkami gastigas filmprojekton pri la kataluna suverenismo

La reĝisorino Isona Passola, kun la skipo kiu produktis la filmojn Catalunya-Espanya kaj Pa negre, proponas al Verkami-simpatiantoj partopreni en la disvolvigo de la dokumentaria filmo L'Endemà (La Postan Tagon), kiu celas antaŭvidigi la ŝtaton sopiratan de la sendependismaj katalunoj, per fakaj kaj seriozaj argumentoj kiuj estu kiel sanfortigilo kontraŭ la timo al eventuala jeso al sendependeco.
Por atingi kvalitan kaj spektindan rezulton laŭ kutimaj artpostuloj, oni proponis buĝeton de 600.000 € el kiuj oni kalkulas kolekti la duonon dank' al la mecenata helpo de Verkami. Laŭ Passola, tiu buĝeto estas la minimumo por atingi decan rezulton je internacia kutima skalo.
La projekto jam rompis iun rekordon kiel plej subtenata projekto en Eŭropo pere de mecenatoj.
Laŭ legeblas en Verkami:
"Starigi ŝtaton estas ne nur diri jes sed ankaŭ konstrui novan landon, strikte demokratian, jam ekde la postan tagon."

dijous, 28 de febrer del 2013

Montserrat


 Montserrat estas montaro mondkonata de tre multaj pilgrimantoj, grimpantoj, turismuloj, padmigrantoj, religiuloj kaj kulturamantoj. Ĝi estas la historie spirita kerno de Katalunio. Se vi ne havis okazon ĝin viziti, jen ni proponas interretan gustumadon per eta kolekto da bildoj.

dijous, 14 de febrer del 2013

Iniciato por revolucio



Flanke aŭ paralele al la movado por la sendependismo, naskiĝas en la kataluna teritorio alia iniciato kies celo estas pli vasta kaj ambicia. Sub la aŭspicio de kooperativismaj grupoj, la tiel nomata Integra Revolucio proponas radikalajn ŝanĝojn en la reganta socia modelo kaj ke tiujn ŝanĝojn partoprenu homoj spite al landlimoj.
Unu el la antaŭplanitaj paŝoj estos alvoko al internacia renkontiĝo por interkonatiĝo de homoj kaj kolektivoj kiu laboradas kun similaj celoj.
Vi povas plu legi kaj informiĝi tra la esperanta retpaĝo.

dilluns, 11 de febrer del 2013

Cele al Katalunio sen armeo

Antaŭ nelonge estis redaktita pacisma manifesto en kiu oni petas ke la sendependiĝo ne inkluzivigu la kreadon de kataluna armeo.
La dokumento ricevis la subtenon de socie elstaraj homoj kiel Lluís Llach (kantaŭtoro), Jaume Cabré (verkisto), Sergi López (aktoro), Joel Joan (aktoro/direktoro) kaj Arcadi Oliveres (politologo).

Oni memorigas ke Katalunio posedas “enradikiĝintan kulturon kiu favoras al dialogo kaj la paco.”
Ĉu sendependa Katalunio devus havi armeon? Ĉu la lando devus aniĝi al NATO? Ĉu oni devus forsendi soldatojn al Afganistano aŭ Irako? Grupo de veteranaj katalunaj pacistoj prezentos manifeston, subskribitan de artistoj kiel Lluís Llach, Jaŭme Cabré, Sergi López kaj Joel Joan, kun la celo peti ke, en la kazo de efektiva sendependiĝo, la estonta kataluna ŝtato en kreu propran armeon.
Unue ĉar, laŭ la redaktintoj, “Katalunio posedas enradikiĝintan kulturon kiu favoras al dialogo kaj kooperado inter popoloj” kaj, krome, ĉar tiu kreado kunportus plurmilionan elspezon ĉiam nesufiĉa.

La manifesto Katalunio por la homa sekureco kaj la paco, proponata de Col·lectiu Pau i Treva (Kolektivo Paco kaj Militpaŭzo), kontraŭstaras la disvastiĝintan ideon laŭ kiu ĉiu sendependa lando posedas propran armeon. Nuntempe dudeko da landoj en posedas ĝin. Inter la plej konataj estas Kosta-Riko, en Centr-Ameriko, pro tio ke ĝia konstitucio rekte malpermesas armeon; la cetero de senarmeaj nacioj estas karibaj aŭ Oceaniaj insuloj. Islando ankaŭ ne posedas permanentajn militfortojn sed ĝi estas aparta kazo pro ĝia membreco al NATO. Ĝi disponas pri fortoj konataj kiel “peacekeeping” kaj subskribis traktaton kun Usono, Norvegio kaj Danio pri komuna reciproka defendo.
Katalunio, en eventuala sendependa estonteco, povus aspiri al simila traktato kun EU. La subskribintoj de la manifesto defendas ke dum la konstruado de nova ŝtato oni devus eviti la reprodukton de strukturoj konsideritaj “kadukiĝintaj kaj negativaj” kiaj estas la armeoj, sen malprestiĝigi tamen, la ideon pri “homa sekureco”.
La kolektivo atentigas ke, en Katalunio, “la kulturo por la paco estas propra identiga trajto.”
Aliaj famuloj, inter la centoj da subskribintoj de la manifesto, estas Maria del Mar Bonet (kantistino), Teresa Forcadas (doktoro/ monaĥino), Josep Maria Terricabras (filozofo) kaj Alfons Banda. Plej multaj el ili sindeklarissendependistoj, tamen neniu el ili deziras ke la sendependiĝo kunportu militismon kaj priarmeajn elspezojn. Laŭ ilia opinio, la nunaj sekurecfortoj sufiĉas por kontentigi la bezonojn de la eventualaj novaj organismoj(inteligentservoj, kontrolo de landlimoj kaj flugzonoj, ktp.). En Katalunio ekzistas, laŭ oficialaj informoj, ĉirkaŭ 38.000 membroj de la sekurecfortoj (kataluna polico, ŝtata polico, civila gvardio kaj urba polico).
Invado, en la nunaj cirkonstancoj, estas ege malprobabla. La manifesto celas ankaŭ publike rebati opiniojn kiel tiu de Miquel Sellarés, direktoro de la Centro pri Strategiaj Studoj de Katalunio, kiu montriĝis favora al la kreado de armeo kaj al membreco en NATO, por alianci kun la okcidentaj potencoj.

dijous, 7 de febrer del 2013

Kio estas la ANC (eo= KNA)

La Kataluna Nacia Asembleo, ankau nomata Movado por la Sendependeco, estas popola organizo, unuiĝa, plurala kaj demokratia kies celo estas reakiri la politikan sendependecon de Katalunio pere de starigo de jura ŝtato, demokratia kaj socia.
Nuna prezidanto estas Carme Forcadell.
Vicprezidanto:  Carles Castellanos
Kasisto:  Llorenç Sotorres
Sekretario:  Jordi Martínez
Ĝermo de tiu ĉi organizo ekestis dum la celebrado de la "Nacia Konferenco por Propra Ŝtato", okazinta la 30an de aprilo 2011 en Barcelono, kiun ĉeestis 1.500 homoj.
Kadre de tiu konferenco estis elektita la Konstanta Konsilio kies anoj estis: Aureli Argemí, Enric I. Canela, Carles Castellanos, Josep Cruanyes, Josep Dalmau, Miquel Esquirol, Patrícia Gabancho, Julià de Jòdar, Joel Joan, Enric Larreula, Lluís Llach, Josep Maria Murià, Ferran Requejo, Francesc Ribera, Pep Riera, Blanca Serra, Eva Serra, Jordi Solé, Josep Maria Terricabras, Quim Torra, Ricard Torrents, 
Kiel provizora sekretariaro estis elektitaj Alfred Bosch, Miquel Strubell, Miquel Sellarès, Jaume Soler.
La oficiala konsistigo de la KNA okazis la 10an de marto 2012 en Palau Sant Jordi de Barcelono. Tie estis aprobitaj la statutoj, la interna regularo kaj la vojmapo al sendependeco.

Plia informado en diversaj lingvoj en Vikipedio
Oficiala retejo de la KNA: http://www.assemblea.cat/

dimecres, 30 de gener del 2013

Informo de Reuters


La paca sendependismo de Katalunio kaj Skotlando estas pozitiva leciono por la mondo, laŭ Reuters.

La internacia agentejo komparas la du procezojn kaj sin demandas ĉu la referendumoj de 2014 povas ŝanĝi la agordon de Eŭropo.

"La ĉefa leciono de la sendependismaj movadoj de Katalunio kaj Skotlando estas tiu, ke ili estis vere efikaj sen rezigni pri sia pacismo, male ol okazis pri la perfortema vojo elektita de IRA en Norda Irlando kaj ETA en Eŭskio."
Tiu ĉi estas la analizo far la internacia agentejo Reuters, kiu plubikigas raporton en kiu estas komparataj la sendependismaj procezoj de Skotlando kaj Katalunio. En ĝi oni sin demandas ĉu la referendumoj de tiuj landoj, okazontaj en 2014, povus ŝanĝi Eŭropon. Reuters ankaŭ priskribas la kreskantan interesiĝon pri la temo ekster la kontinento, aparte Usono, Rusio kaj Ĉinio, por la kazo ke estu gravaj ŝanĝoj en du el la gravaj ŝtatoj de la malnova kontinento.

Fonto kaj plia informado (katalune): Vilaweb

dijous, 24 de gener del 2013

La Deklaracio en pluraj lingvoj


La katalunlingva retgazeto Vilaweb alvokis siajn legantojn volontule traduki la ĵus aprobitan Deklaracion pri  Suvereneco de la Kataluna Popolo al kiel eble plej multaj lingvoj. Oni kalkulas ke la nombro de tradukoj estos pli ol kvardek. Inter la unuaj publikigitaj jam troveblas la esperanta versio, dank' al la sinpropono kaj rapida plenumo de Kataluna Esperanto-Asocio.

dimecres, 23 de gener del 2013

La Kataluna Parlamento aprobas la Deklaracion pri Suvereneco

Post interveno en la debato de ĉiuj politikaj grupoj reprezentataj en la Kataluna Parlamento hodiaŭ estis aprobita la Deklaracio pri Suvereneco de la Kataluna Popolo. La teksto de la dokumento baldaŭ haveblos en Esperanto. Intertempe oni povos pli informiĝi tra la internacia gazetaro.

dimarts, 22 de gener del 2013

Desegnado de vojmapo por Katalunio

Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo: ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon, kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de ilia kolektiva personeco.

En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.

La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.

En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.

Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.

***
Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili decide agos ju pli frue des pli bone.

La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.

La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.

Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio, faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli larĝa eŭropa projekto.

Elangligis: Ramon Perera
Fonto: Col·lectiu Emma

dissabte, 19 de gener del 2013

KEA enkondukas pri la eventoj

En la jena artikolo Hispanio kaj katalunio: ŝlosiloj de la konstitucia krizo, Rubén Fernández Asensio, membro de Kataluna Esperanto.Asocio, rakontas pri la politikaj eventoj kiuj disvolviĝis en la lastaj jaroj kaj kiuj finiĝis per la kataluna popola decido revizii sian politikan statuson en rilato al Hispanio, kies kerna demando estas ĉu pluresti en Hispanio aŭ ĉu sendependiĝi.