Antaŭparolo de la kanto (Palaco de la
Muziko, Barcelono)
"Mi supozas ke multaj el vi tute ne
antaŭvidis ke La Kokineto aperos ĉi tie, sed jen vidu, mi revivigis
ĝin. La Kokineto, vivrolanto de la jaro 1968, aktivista, proletara,
sindikatana, maldekstrula, sendependisma, ktp. nu, ĉio kio estas
maldeca nuntempe, do, kiam venis la demokratiiĝo de Hispanio kaj
venkis la socialistoj (PSOE), La Kokineto honteme sin kaŝis malantaŭ
la piano kaj decidis neniam plu publike eliri. Mi kutimis averti ŝin,
“atentu, ĉar venkos Aznar, atentu ĉar ili ekhavis balotan
majoritaton,...fine, kiam ŝi vidis tiun teruregan triopon (Bush,
Berlusconi, Aznar), ŝi decidis purigi siajn plumojn...tial mi kantos
ĝin nun (kun modernigitaj muzikmodifoj pli junstilaj)."
Katalunlingva teksto de la kanto.