Antaŭ nelonge estis
redaktita pacisma manifesto en kiu oni petas ke la sendependiĝo ne
inkluzivigu la kreadon de kataluna armeo.
La dokumento ricevis la
subtenon de socie elstaraj homoj kiel Lluís Llach (kantaŭtoro),
Jaume Cabré (verkisto), Sergi López (aktoro), Joel Joan
(aktoro/direktoro) kaj Arcadi Oliveres (politologo).
Oni memorigas ke Katalunio
posedas “enradikiĝintan kulturon kiu favoras al dialogo kaj la
paco.”
Ĉu sendependa Katalunio
devus havi armeon? Ĉu la lando devus aniĝi al NATO? Ĉu oni devus
forsendi soldatojn al Afganistano aŭ Irako? Grupo de veteranaj
katalunaj pacistoj prezentos manifeston, subskribitan de artistoj
kiel Lluís Llach, Jaŭme Cabré, Sergi López kaj Joel Joan, kun la
celo peti ke, en la kazo de efektiva sendependiĝo, la estonta
kataluna ŝtato en kreu propran armeon.
Unue ĉar, laŭ la
redaktintoj, “Katalunio posedas enradikiĝintan kulturon kiu
favoras al dialogo kaj kooperado inter popoloj” kaj, krome, ĉar
tiu kreado kunportus plurmilionan elspezon ĉiam nesufiĉa.
La manifesto Katalunio por
la homa sekureco kaj la paco, proponata de Col·lectiu Pau i Treva
(Kolektivo Paco kaj Militpaŭzo), kontraŭstaras la disvastiĝintan
ideon laŭ kiu ĉiu sendependa lando posedas propran armeon. Nuntempe
dudeko da landoj en posedas ĝin. Inter la plej konataj estas
Kosta-Riko, en Centr-Ameriko, pro tio ke ĝia konstitucio rekte
malpermesas armeon; la cetero de senarmeaj nacioj estas karibaj aŭ
Oceaniaj insuloj. Islando ankaŭ ne posedas permanentajn militfortojn
sed ĝi estas aparta kazo pro ĝia membreco al NATO. Ĝi disponas pri
fortoj konataj kiel “peacekeeping” kaj subskribis traktaton kun
Usono, Norvegio kaj Danio pri komuna reciproka defendo.
Katalunio, en eventuala
sendependa estonteco, povus aspiri al simila traktato kun EU. La
subskribintoj de la manifesto defendas ke dum la konstruado de nova
ŝtato oni devus eviti la reprodukton de strukturoj konsideritaj
“kadukiĝintaj kaj negativaj” kiaj estas la armeoj, sen
malprestiĝigi tamen, la ideon pri “homa sekureco”.
La kolektivo atentigas ke,
en Katalunio, “la kulturo por la paco estas propra identiga
trajto.”
Aliaj famuloj, inter la
centoj da subskribintoj de la manifesto, estas Maria del Mar Bonet
(kantistino), Teresa Forcadas (doktoro/ monaĥino), Josep Maria
Terricabras (filozofo) kaj Alfons Banda. Plej multaj el ili
sindeklarissendependistoj, tamen neniu el ili deziras ke la
sendependiĝo kunportu militismon kaj priarmeajn elspezojn. Laŭ ilia
opinio, la nunaj sekurecfortoj sufiĉas por kontentigi la bezonojn de
la eventualaj novaj organismoj(inteligentservoj, kontrolo de
landlimoj kaj flugzonoj, ktp.). En Katalunio ekzistas, laŭ oficialaj
informoj, ĉirkaŭ 38.000 membroj de la sekurecfortoj (kataluna
polico, ŝtata polico, civila gvardio kaj urba polico).
Invado, en la nunaj
cirkonstancoj, estas ege malprobabla. La manifesto celas ankaŭ
publike rebati opiniojn kiel tiu de Miquel Sellarés, direktoro de la
Centro pri Strategiaj Studoj de Katalunio, kiu montriĝis favora al
la kreado de armeo kaj al membreco en NATO, por alianci kun la
okcidentaj potencoj.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada