dijous, 22 de febrer del 2007

Esperanto en Katalunio

Esperanto kaj ĝia komenco en Katalunio
La unuaj elstaraj esperantistoj estis francoj. Tiel rakontas Ferriol Macip: “duono de la mondo scipovis la francan kaj la francoj entreprenis la lernadon de esperanto kun la celo sin amuzi”. Rimarkindas ankaŭ la sukceso de la lingvo en orienteŭropaj landoj, kiel Hungario aŭ Bulgario.
Nuntempe troveblas esperantistoj preskaŭ ĉie en la mondo, en landoj tiel malsamaj kiel Brazilo, Venezuelo, Kubo, Ĉinio kaj eĉ Afganio aŭ Niĝerio. Ankaŭ Katalunio travivis elstaran periodon, el esperanta perspektivo, dum la unuaj jardekoj de la 20ª jarcento, parte danke al la laboristaj movadoj kaj al organizado de Floraj Ludoj (literatura konkurso), kiuj malfermis la eblecon antaŭenpuŝi la esperantlingvan literaturon.
La okazintaĵoj dum la “Setmana Tràgica”(tragika semajno)* en 1909 situigis Esperanton en la centron de polemikoj. Hispana reĝo Alfonso la 13an perforte dissolvis laboristan proteston, kio kunportis la morton de multaj esperantistoj ligitaj al la tradicia kataluna anarkiismo.
Kiel kompenso al tiu sanga ŝtatfiaĵo kaj por rehavi bonan membildon eksterlande, la reĝo permesis la okazigon de Universala Kongreso en Barcelono. La anarkiisma edukisto Ferrer i Guàrdia, rekonata esperantisto, estis arestita kaj poste murdita far la policaj “ord-agentoj” kiam li survojis al la kongreso.
Dum la respubliko, la produktado de esperanta literaturo konsiderinde revigliĝis kaj ne maloftis trovi esperantlingvajn reklamojn en la gazetaro.
La sinsekvaj militoj en la tiama Eŭropo tre damaĝis la esperanto-movadon ĉar multaj el ĝiaj membroj estis persekutitaj. En tiu kadro, la hispana intercivitana milito ne estis escepto kaj Franko profitis el tio, manipulante la movadon kaj kaŝante ĝian kuntekston. Movado kiu naskiĝis kun klaraj kontraŭmilitaj celoj kaj strebanta al interhoma respekto estis subite uzata en militeca medio.
Malgraŭ tio, ke la literatura produktado malkreskis, multaj kleruloj daŭrigis en sia lernado de la lingvo. Elzemplo pri tio estas la kataluna verkistino Mercè Rodoreda.
Por pli bone kompreni la fratcelajn principojn de esperanto rimarkindas la fakto ke Zamenhof provis krei paralelan religion (Homaranismo), kredo kiu celis unuigi ĉiujn religiojn. La sukceso de tiu iniciato estis limigita.Nuntempe la esperanto-movado posedas stabilan reton de komunikiloj kiu helpas al la membroj de la komunumo havi internaciajn kontaktojn. Radio Polonia ekzemple, elsendadis informojn en esperanto duonhoron tage ĝis antaŭnelonge.
(tio ĉi estas traduko de artikol-ero aperinta en la loka gazeto Tot Mataró, la 21an de februaro 2007)
La bildo temas pri la libro Els inicis del moviment esperantista a Catalunya/La komenca esperanto-movado en Katalunio, de Francesc Poblet. Por pliaj informoj bv. viziti la retejon de KEA.
*(La Setmana Tràgica estis ribelo okazinta en aŭgusto 1909 kontraŭ deviga rekrutado por partopreni en la koloniaj militoj de Nord-Afriko. Post semajno, la armeo kanonpafe venkis ĝin kaj sekvis reprezalioj. Nur kelkajn semajnojn poste okazis la UK en Barcelono, kaj ĝi fariĝis la unua UK manipulita de registaro por propagandaj celoj: dum ĝi reprezalioj ĉesis kaj oni klopodegis ŝajnigi plenan normalecon, sed tuj post la fermo la registara perforto daŭrigis)

dilluns, 19 de febrer del 2007

Malreligiema Katalunio

Klarigi pri la diferencoj inter unu etno kaj alia povas rezulti facile, des pli kiam fizikaj trajtoj estas tre evidentaj. Tute ne ŝokas diri ke averaĝa japano kaj averaĝa senegalano estas malsamaj homoj kun malsamaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj.
Sed la afero komplikiĝas kiam oni strebas klarigi la diferencojn kiam fizikaj kaj geografiaj trajtoj ludas minimuman aŭ eĉ neniun rolon. La diferencoj ekzemple, inter kataluno kaj kastilano, andaluzo aŭ eŭsko, kuŝas ĉefe en la iom nebuleca kultura kampo (kvankam tiu kampo ankaŭ nutriĝas, i.a., el la geografia situo kaj la historiaj travivaĵoj).
Tamen, de tempo al tempo ĵurnaloj elgutigas tiujn diferencojn kiuj helpas, precipe al fremduloj, plikompreni la apartan profilon kaj aspirojn de konkreta lando.
Pasintdimanĉe ĵurnalo El Periodico publikigis rezulton de enketo pri la elekto de religiklaso en bazlernejoj kaj mezlernejoj, je hispania kaj je katalunia skalo, por komparo. Jen la rezulto:
76'9% el la hispanaj familioj decidis ke infano lernu katolikan religion en la lernejo.
44'5% el la katalunaj familioj decidis la samon.
Interna disdivido:
(hispanaj) 85'7% de bazlernejanoj ĉeestas klasojn de katolika religio. 64'1% de mezlernejanoj.
(katalunaj) 48'1% de bazlernejanoj, respektive 39'2% " " .

Vikipediaĵo

Unu el al eroj de la de la makrokosma kaj revolucia interreto estas Vikipedio, la virtuala enciklopedio de ĉiuj, ĉiuj en la senco ke ĉiuj povas kunkrei kaj ĉiuj povas legi, ĉefe tiuj kiuj posedas komputilon kaj retaliron. Unu mia amiko, ne esperantisto, entreprenis informi pri al figuro de Alexandre Deulofeu, kataluna klerulo ne tre konata sed kiu aŭtoris pripensigajn verkojn. De antaŭ nelonge, lia biografio kaj ideologio estas konsultebla en Vikipedio pere de ok malsamaj lingvoj dank' al laboro de diversaj skipoj kaj unuopaj volontuloj kaj oni ŝatus pliigi la nombron de lingvoj en kiuj aperas informoj pri li. Se vi scipovas lingvon ankoraŭ ne uzatan por la diskonigo de la figuro de Alexandre kaj emas helpi, via kunlaboro estos tre bonvena flanke de la admirantoj de tiu filozofo.
Jen la ĝisnunaj lingvoj en kiu aperas la koncerna artikolo:

http://ca.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (katalune)http://es.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (hispane)http://en.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (angle)http://eo.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (esperante)http://eu.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (eŭske)http://fr.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (france)http://it.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (itale)http://oc.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (okcitane)

dijous, 15 de febrer del 2007

Arboj....ara voj'

Arb' miljara,
kresko vivofrukta,
dioj elementaj,
gxermo en tero,
sxpruc' en aero,
lignaj vejnoj
kun sevo ricxa,
brancx' tusxanta
sunradion,
verd' mistera,
trunk' tenera,
sxirmanta bestojn
per ombro vera,
don' de frukto,
malavar' senfina,
akceptu min en brakum' sincera,
brancxu min, avet' serena.
Arboj

dijous, 8 de febrer del 2007

Ni ne rezignu

Ni ne rezignu pri niaj atingoj. Ni devis atendi eĉ jarcentojn por atingi la nunan situacion pri esprimlibero. Ni sukcesis, iom post iom (relative) situigi religion for de la registaro, for de la povo.
Kelkaj fanatikuloj diverstipaj pretendas reakiri la potencon por devigi la socion sekvi iliajn misinterpretitajn diregulojn.
Mi ne konas Charlie Hebdo, sed mi povas imagi ĝin kiel multaj aliaj revuoj en diversaj landoj, kiuj skoldas konservativulojn, reakciulojn, burĝulojn, koruptulojn, ktp.
La revuo troviĝas nun ĉe franca juĝejo, laŭdire pro ofendo kaj ridindigo de la muzulmanoj sed tio estas frukto de mis-aŭ-fiinterpreto. Por averaĝa okcidentano klaras ke tiaj acidaj humuraĵoj celas tiun parton de la islamanoj kiuj tordas kaj manipulas sian religion por plenumi siajn proprajn interesojn.
Kial ni rajtas ridindigi Bush-on, Zapatero-n, Blair-on, ETA-on, ktp kaj ni ne rajtu ridindigi fanatikajn religiĉefojn?
Mi estas budhisto, eble mi ne ŝatus ke humuristo ridindigu Gaŭtama Budhon (eble), sed mi ne traktus tion kiel grava ofendo kaj des malpli mi proponus mobilizon kontraŭ la aŭtoro.
Fakte la afero estas iom paradoksa, se Alaho estas tutpova...ĉu ne povas li (ĝi?) mem puni la karikaturistojn? ĉu la fideluloj ne fidas je Alaho?
Mi tutrespektas honestajn kaj pacajn fidelulojn el kiu ajn religio kaj mi petas reciprokon por la ateismaj valoroj, inter kiuj elstaras la esprimlibereco.

dilluns, 5 de febrer del 2007

Lernu ludante

Unu el la neeviteblaj taskoj en la lernado de lingvo estas la akirado de novaj vortoj. Ekzistas plural vojoj por tio: konsultado de vortaroj, poŝtaj interŝanĝoj, partopreno en prelegoj kaj aliaj aranĝoj, ktp.
Hodiaŭ mi volas mencii la ludon konata sub la nomo skrablo. Tiu ludo, laŭaspekte simila al la krucenigmoj aperantaj en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre amuza sistemo por la pliriĉigo de nia vorttrezoro. De antaŭ nelonge ĝi ekzistas en interreto facile atingebla kaj uzebla de la esperantistaro. Mia impreso estas ke ĝi ankoraŭ ne tre disvastiĝis kaj tio estas iom bedaŭra ĉar vere mi konsideras ĝin efika kaj amuza helpilo por la progreso de nia lingva scipovo. Do, mi invitas vin konatiĝi kun tiu risorso kaj, eventuale, ludi matĉon inter ni se niaj tempoj koincidos.
Fojfoje la programo povas ne respondi, pro teknikaj kialoj, en tiaj kazoj bv. pacienci ĉar certe ĝi ĉiam revenas, se ne en la sama tago en baldaŭa. Mi ludas en ĝi per la kromnomo karulo.

dimecres, 31 de gener del 2007

La kongreso de Palos

66a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 12a Andaluzia Kongreso de Esperanto.
Pagu unu kaj frandu du. Tiu povus esti la devizo de la venonta Hispana Kongreso, kiu ĉijare okazos kadre de la Andaluzia Kongreso. Palos estas la urbo el kiu, laŭ la historiistoj, Kolumbo ekŝipadis en la direkto al Ameriko, aventuro kiu restis en la libroj kiel unu el la plej gravaj homaj epopeoj, ĉefe el okcidentkultura vidpunkto.
La Kongreso de Palos ja povus esti aparte speciala, ĝi okazos proksime al Portugalio kaj tamen en la ĉiam vizitinda Andaluzio, kie iam kunfandiĝis tre fruktodone eŭropaj kaj arabaj gentoj kaj kulturoj.
Mi varme rekomendas la partoprenon en la evento, kiu antaŭvidiĝas unu el la plej viglaj el la lastaj hispanaj kongresoj, kaj pro la strategia situo kaj pro la momento kiu travivas esperanton en nia duoninsulo. Notu do, en vian agendon la datojn: 5a, 6a, 7a kaj 8a de julio. Pliaj informoj ĉi tie.

dilluns, 29 de gener del 2007

komuniko pri libera softvaro


Joan liberigis la softvaron e-vendejo 0.2
Li pretigis jam la softvaron "e-vendejo" kaj ĝi havas licencon GPL, do vi ĉiuj povas uzi, modifi, studi kaj disvastigi ĝin libere. Jen programita e-vendejo destinita al libroservo de KEA kiun li volas liberigi por vi ĉiuj.
Joan petas ke vi helpu disvastigi la novaĵon inter la esperantaj asocioj kaj ankaŭ inter la muzik- kaj libro-distribuejoj kiujn vi konas.
La unuaj karakterizoj de e-vendejo estas jenaj:
Ĝi estas tre eta softvaro.
Ĝi haveblas en pluraj lingvoj (perfekte por dulingvaj regionoj). E-vendejo permesas al vi havi belan retvendejon sen bezono de scio pri komputiloj.
E-vendejo funkcias bone en Vindozo, GNUo/Linukso, BSD-aj sistemoj kaj Mac os X.
Aldonendas ke, se vi scipovas programi per PHP, vi povas modifi ĝin tre rapide, aldoni novajn funkciojn, novajn lingvojn aŭ ŝanĝi aliajn karakterizojn de la vendejo.
Krom tio, se vi emas, vi rajtas partopreni en la projekto mem.
Dankon al la ĝisnunaj kontribuantoj: Katarzyna Idziaszczyk, Pau Climent, Chuck Smith kaj Guillem Sevilla.

dissabte, 27 de gener del 2007

En februaro amasa malŝaltado


1 de februaro: amasa malŝaltado de la planedo kiel protesto pro la energia malŝparo.

Oni proponas por la 1a de februaro amasan malŝaltadon dum 5 minutoj, inter la 19:55 h. kaj la 20 h. La celo estas konsciigi al mondaj regantoj kaj al homoj ĝenerale pri la ebleco, ke tio okazos iam pro la nuna energia malŝparado.
La iniciato originas en la franca ekologiista grupo Alianco por la Planedo, kiu konsistas el diversaj neregistaraj organizoj, mediprotektaj asocioj, juraj, sociaj , humanitaraj, sciencaj, konsumanto-grupoj, sindikatoj, ktp.
Ili elektis tiun daton ĉar ĝuste en tiu tago, grupo de fakuloj el diversaj landoj prezentos en Parizo novan informon de Unuiĝintaj Nacioj pri la evoluo de la klimato.

dijous, 25 de gener del 2007

IRO kaj reveno



En la lastaj jaroj, spite al la stagnemaj tendencoj, la sudeŭropa junularo komencis revigliĝi. Tion evidentigas, inter alie, la dua okazigo de la IRO (Iberia Renkontiĝo), kiu pasintjare okazis ĉe la portugala marbordo kaj nun okazos en la centro de Hispanio, en la ĉirkaŭaĵo de Madrido.

Jam anoncis sian partoprenon okcitanoj, portugalanoj, katalunoj kaj, kompreneble, hispanoj. Kvankam temas pri junulara aranĝo, pliaĝuloj ankaŭ estos bonvenaj. Ne maltrafu la okazon praktiki Esperanton en juna kaj festema etoso. La programo riĉiĝas tagon post tago kaj vi trovos pli da informoj en la jena retloko.

dilluns, 22 de gener del 2007



Jen nova iniciato ene de Esperantio. Ĝi minacas furori en la venontaj monatoj aŭ eĉ jaroj, ĉar ĝi prezentas sin nur kiel ĝermo de virtuala komunumego de esperantistoj.

En amikumu vi trovos facilan rimedon por kontakti esperantoparolantojn de la tuta mondo, nun la komunumo ankoraŭ etas sed ĝi konstante (frapante) kreskadas. Vi povos vidi fotojn kaj profilojn kaj, iom post iom, alispecajn dokumentojn sonajn kaj vidajn. Vi povos amikumi kun proksimuloj, babili kun samhobianoj, plani vojaĝojn, kunlabori en internaciaj projektoj kaj multe pli. Tiel promesas la gefondintoj de la komunumo al kiuj mi, kaj verŝajne ĉiuj esperantistoj, jam anticipe dankas. Ne perdu tempon kaj vizitu jam Amikumu.com

dimarts, 16 de gener del 2007

La projekto Granda Simio

Ideo, libro kaj organizo
-La ideo estas radikala sed simpla: ĝi inkluzivas ne homajn antropoidojn en komunumo de egaluloj, provizante ilin per morala kaj leĝa protektoj kiujn, nuntempe, nur ĝuas la homestaĵoj.
-La libro estas kolektiva laborrezulto de grupo de sciencistoj kaj esploristoj. Ĝi montras diversflankan argumenton kontraŭ la malracia negado de la fundamentaj rajtoj al estaĵoj kiuj ne apartenas al nia propra specio sed tamen prezentas multajn el la karakterizoj kiujn ni konsideras morale gravaj.
-La organizo estas internacia grupo starigita kaj fondita antaŭ nelonge por labori cele al nuligo de la kategorio “posedaĵo” aljuĝita al la nehomaj antropoidoj kaj pledi por ilia tuja inkluzivigo en la kategorion “personoj”.
Por pliaj informoj pri la projekto klaku ĉi tie.

diumenge, 7 de gener del 2007

Rekte el Kretenio

Aperis jam la kondichoj por la venonta partopreno de Hispanio en la konkurso de Eurovido (Eurovisión): http://www.rtve.es/programas/eurovision2007 Vidu (hispane) la kondichojn por la kanzonoj:http://www.rtve.es/FRONT_PROGRAMAS?go=111b735a516af85ca6718fb8e6a6ee87ea19e3b85f7078618e9d2df4507698667a2a7ecd319ed58b4b0bcfa0a5aadada315e6c6d30720ecf2885344508b61ad6e720bb7920a51c3d

* El tempo de la canción sea medio o rápido (ya que ninguna balada ha conseguido ganar el Festival en los últimos años).
(*La tempo de la kanto estu mezrapida aŭ rapida [ĉar neniu baladstila kanto venkis en la lastaj jaroj])

* La canción contenga estribillo, partes de texto o palabras repetidas en inglés (ya que las canciones que están ganando el Festival son cantadas en inglés).
(* La kanto devas havi rekantaĵon, teksteron aŭ kelkajn rediratajn vortojn en la angla lingvo [ĉar lastatempe la venkantaj kantoj estis anglalingvaj])

* En la canción aparezcan palabras españolas, universales para cualquier idioma; así como onomatopeyas, estribillos con sílabas que no signifiquen nada pero sean fáciles de recordar… (en Europa no entienden el español y en España no se puede votar nuestra canción).
(*Kelkaj hispanaj vortoj de la kanto devas esti universalaj por ĉiuj lingvoj, same kiel la onomatopeoj, teksteroj kun sensignifaj silaboj kaj vortoj sed facile memoreblaj...[en Eŭropo oni ne komprenas la hispanan kaj Hispanio ne povas voĉdoni al si mem]).

Tiel do, mi proponas novan regularon por la olimpikoj:

Antaŭkondiĉoj por la Olimpikoj de Pekino-2008

Oni petas al la kandidataj landoj la jenon:

Oni sendu atletojn el nigra raso (ni konstatis ke pli kaj pli da negroj trafas medalojn)

Prefere la atletoj havu usonan naciecon (Usono estas la lando kiu atingis pli da medaloj en la historio de la Olimpikoj)

Donu prioritaton al atletoj altaj aŭ kun ŝu-altigiloj (laŭ statistiko ili atingas pli indajn rezultojn en la konkursoj)

Atletoj apartenantaj al malgrandaj landoj bv. uzi nomon de sia kontinento, ekzemple: Azio, Afriko, Eŭropo,...(tiel la spektantoj povos orientiĝi geografie; se ili apartenas al iu protektorato ili povas tion mencii)

Oni uzu nur drogojn kiuj superos la dopkontrolon (neniu atleto malbone dopita sukcesis konservi sian medalon)

La atletoj bone regu la anglan aŭ ŝajnigu ke ili bone komprenas (ĉar ili ricevos la medalojn anglalingve)

divendres, 5 de gener del 2007

Zamenhof foriru en Madagaskaron (komunikaĵo)

Li estis kandidato al Nobel-Pacpremiito. Bjalistoko estis lia familia urbo. En aĝo de 10 jaroj antaŭ longa tempo ol li iĝis okulkuracisto kun viena diplomo, li verkis dramon “Babelturo, kiu respegulis bialistokan tragedion en 5 aktoj.

Kaj kvankam li poste estis kuracanta vidkapablojn kaj okulmalsanojn, do plej grava por li estis – dum lia tuta vivo – lingvo kaj revo pri interhoma kompreniĝo. La laboron pri agado de sia vivo li komencis jam en mezlernejo. En 1885 jaro la projekto nomata nun lingvo Esperanto estis alpreninta decidforme.

La 26 jaraĝa Ludoviko Lazaro (Lejzor) Zamenhof ĝis fino de sia vivo flegis kaj disvastigadis sian utopion de feliĉo, kiun li komprenis kiel eblecon parole interkonsentigi ĉiujn ĉi, kiuj jam post babeltura epizodo pro intermiksigo de la lingvoj ne scipovas interkomreniĝi. Li estis konvinkita, ke samkiel Prometeo forŝtelis fajron de dioj, same li oferas al homaro unu kompreneblan, simplan lingvon.

Multe da placoj, stratoj, institucioj, promenadlokoj, iniciatoj, kiuj portas ĝis nun lian nomon, povas nur konfirmi tiun tezon. Eble nenia nomo de Polo aperas en tiom da lokoj sur la tero. Nuntempaj kreintoj de nova signo-lingvo de la post SMS-a erao donis titolon “zlango”al sia projekto aldoninte unuan literon (z) pro sia estimo al laboro de Zamenhof kaj lia honoro. Kvankam nuntempe la nombron de esperante parolantaj oni taksas je unu miliono kaj duono da homoj sur tuta terglobo, do samtempe ili formas unu el plej pitoreskaj kaj interesaj socioj.
Por kelkaj miloj da familioj Esperanto estas la unua, familia lingvo. Ĝis pasinta semajno kaj konkrete ĝis 15 de decembro, kiam en la tuta mondo esperantistoj festas naskiĝdaton de Zamenhof, Pola Radio (Radio Polonia) estis disaŭdiganta jam seninterrompe 47 jarojn programon en lingvo Esperanto. Tiu programo estis ja vizitkarto, rememorigo pri nekutima, humanisma okazo de la plej famkonata bjalistokano. Li prezentis tian malgrandan polan eksterlandan politikon kultivitan kontraŭ eta mono, konstruanta senmezureblan kvankam malfacilan - por aprezo – simpation kaj bonvolemon al lando ĉe Vistulo (rivero).

Emilio Cid el Brazilo skribis: “Mi ne povos imagi Pollandon sen Esperanto, same kiel mi ne imagas Brazilon sen piedpilko”. Bedaŭrinde ĉi frazon li skribis poste al prezidanto de Pola Radio Krzysztof Czabański kontraŭ forigo de Esperanto-programo el anteno de Pola Radio, post la decido de vicprezidanto de Radio – Jerzy Targalski, la dekstrulara ekstreme publicisto. Vicprezidanto Targalski, motivante sian decidon, uzis antisemitajn argumentojn. Per nomo de sinjoro Targalski laŭ mia opinio kaj mia profunda konvinko neniam estos nomumita kia ajn strato, placo aŭ loko, ĉar mi ne povas imagi kaŭzon pro kiu tio devus ekesti. Nek en Pollando, des pli nek en la mondo. Escepte nur se ie, meze de dezerto oni destinos lokon por stratoj dediĉe al tiuj, kiuj famkonatiĝis pro stulteco, terurega manko de antaŭsento, jam pri posedo de imago ne menciante. La vortoj “profesiaj kompetencoj” ĉi kaze ne aplikeblas.

Radio Polonia estas pagata de pola Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Sinjoro Targalski asertas, ke publika radio ne povas elspezi po 4000 zl. ĉiumonate je bezonoj de radioprogramoj en lingvo Esperanto. Mi pensas, ke Pollando ne povas permesi al si iu ajn elspezon rilate sinjoron Targalski. Ĉar ĉiu forĵetita publika monunuo por lia intelektuala aktivado estas la mono forĵetita en abismon, la monunuo, kiu alportas perdojn nekalkuleblajn, senbezonajn. Kaj kiu detruas ordinaran kapitalon de kulturo konstruatan far revo , genio kaj verko de unu homo trans pli ol 120 jaroj. Sinjoro Targalski povas ne kompreni tion. Sed tute nekomprenebla estas ĉi kaze lasi lin ĉe posteno de vicprezidanto de Pola Radio. Ankaŭ egalrange oni povus aligi Stanisław Łyżwiński (pola parlamentano konata pro seksafero) al Pola Episkopeca Komisiono por aferoj de Familo. Sinjoro Targalski evidentiĝis per civiliza analfabeteco. Kaj ĉio aspektas tiel, ke tio estas ĉe li jam kronika. Venis tempo por movo de prezidanto Czabański. La movo de ŝako-mato. Tiun plenumiĝon mi deziras al mi mem kaj al vi Gesinjoroj okaze de festotagoj.

Aŭtoro: Roman Kurkiewicz
Esperantigis: Edward Jaśkiewicz

diumenge, 24 de desembre del 2006

Caga Tió, la kristnaska donaculo

Kristnaska ŝtipo"Tió de Nadal" signifas "Kristnaska ŝtipo", kiu ankaŭ nomiĝas "Tió" ("ŝtipo"), aŭ "Tronca" ("trunko"), kaj estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio. La klasika aŭ kampara formo de la Tió estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajoj.

La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis varojn tiel grandvaloraj kiel la varmo kaj la lumo, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵo, dolĉaĵoj, nugatoj. La formo de la Tió de Nadal kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo.

La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta. La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton.
La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzitaj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren.

En tiu ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados.

La festo "Caga Tió" ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj:en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio o Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún

La tradicio de la Tió povus havi rilaton al tiu, de la Kristnaskarbo, kiu ankaŭ estas tradicio en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacoj por tiuj festoj oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko por la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html .
(la informoj estas ĉerpitaj el vikipedio)

dijous, 21 de desembre del 2006

La kongreso de Amposta

Superinte la postefikojn de la Kataluna Kongreso de Esperanto, mi blogumetas nun pri ĝi profitante ke jam alvenis stoko da fotoj kaj kompilo da publikitaĵoj.
Laŭdire kaj laŭmiasperte, ĝi estis unu el la plej sukcesaj en la lastaj jaroj, ŝajne ni atingis la rekordan nombron de aliĝantoj: 150 (kvankam ne ĉiuj el ili partoprenis la aranĝon, aŭ ne plentempe).
Trafe estis organizi du malsamajn sed bonkvalitajn koncertojn. Unue Jomo, kiu ĉarmis al la juna (vidu foton) geularo, kaj sekvan tagon oni ĝuis la ensemblon Kaj Tiel Plu, kiu dorlotis nian animon.
Mi, kiel libroserva helpanto, ankaŭ povas raporti pri sukcesega vendado kaj vizitado. Inter la vizitantoj estis skipo de la ĉefa hispana televido, kiu promesis elsendi dimanĉe pri la aranĝo.

dimecres, 20 de desembre del 2006

V de Vivloĝejo

La salajro de mia patro en decembro 1979ª estis 230 €. Li laboradis kiel masonisto. En tiu momento iu proponis al li aĉeti domon. La vendoprezo estis 3.000 €.
Li decidis ne riski kaj plu vivi en luapartamento, sub bonaj kondiĉoj. Temis pri modesta loĝejo tamen bone situita, en la centro de vilaĝo proksima al Barcelono.
Post kelkaj monatoj, miaj gepatroj aĉetis terpecon en alia vilaĝo de la regiono kaj post malpli ol 5 jaroj da penado ili sukcesis plene pagi kaj eĉ konstrui 120 kvadratmetran loĝejon.

Pasis 27 jaroj. En 2006, en la sama vilaĝo kie ili loĝas, modesta apartamento 75 kvadratmetra, for de la centro kostas pli ol 210.843 €, kaj mi maltroigas.

En la jaro 1979 la kosto de apartamento egalis 14 monatsalajrojn de masonisto:
230 € x 14 monatoj = 3220 €.

En 2006, la salajro de ĵus diplomita inĝeniero pri informadiko sen laborsperto apenaŭ atingas 1200 € monate.
En 2006, modesta loĝejo kostas 175 monatsalajrojn (14 jarsalajrojn!) de informadika inĝeniero:
1200 € x 175 monatoj = 210000 €.

La nuntempaj gejunuloj bezonus monatsalajron 15000 eŭran por ekesti en la samaj kondiĉoj en kiuj estis niaj gepatroj komence de la 1980aj jaroj, kiam ili aĉetis loĝejon.
15000 € x 14 monatoj = 210000 €.

Tio estas problemo je tutlanda skalo, pro tio ni kunvokas al manifestaciego la venontan SABATON 23an DE DECEMBRO je la 17 h.
La ĉefa slogano estos:
“No podem tornar a casa per Nadal perquè encara no ens n'hem anat” (“ni ne povas reveni al la gepatra hejmo por kristnasko ĉar ni ankoraŭ ne foriris el ĝi)
La manifestacio en Barcelono komenciĝos en plaça Catalunya. . Vi povas plu informiĝi ĉi tie.
(la ekzemplo-rakonto ne estas mia, ĝi venis kiel cirkulero kaj mi tradukis la ĉefon)

dimarts, 19 de desembre del 2006

La Bulteno

LA BULTENO
No.0- Gener 2003

Benvolgudes i benvolguts:Això que teniu entre les mans (o millor dit: a un parell de pams del vostre nas) és una iniciativa que prenem des de BEK (Barcelona Esperanto-Kontaktejo) per a mirar d'omplir un espai de comunicació i difusió entre els esperantistes dels territoris de parla catalana que creiem que ara per ara està mancat de lligams."La Bulteno", doncs, serà a partir d´ara, i si vosaltres així ho voleu, un butlletí electrònic a disposició de tots els grups i individus interessats en l´esperanto sigui quin sigui el seu nivell o grau de compromís.Donat que l'àrea de difusió que proposem es la del País Valencià, el Principat i les Illes, i entenent que l'espai que obrim aquí és més un lloc on intercanviar informació del moviment a casa nostra que un lloc on practicar l'esperanto, les llengües a utilitzar podran ser indistintament l'esperanto i el català. Publicarem les vostres notes en la llengua que cregueu més convenient.
La vocació de LA BULTENO és la de sortir quinzenalment, per tal que les notícies siguin lo mes actuals possible, pero de moment, al estar en periode de prova, el farem mensual. L'enviament serà realitzat durant la primera setmana de cada mes.
Feu-nos arribar tot allò que cregueu interessant: activitats, cursos, noticies, visites del Pasporta Servo, conferències, peticions, queixes...
Nu, tiel komenciĝis en 2003 eta projekto kiu celis informadi esperantan kaj neesperantan publikon pri lingvaj kaj kulturaj aferoj el la vidpunkto de la esperanta komunumo. La iniciato prosperis dum kelkaj monatoj kaj poste ĉesiĝis. Nun ni renaskigas ĝin per nova formo kaj novaj rimedoj. La nova Bulteno plilarĝigos la enhavon kaj estos alirebla rete kiam ajn. Krom en esceptaj kazoj, ĉiuj artikoloj kaj informoj estos en la kataluna. Esperantlingvaj informoj aperos, kiel ĝis nun, en ĉiblogejo.
Por vizito al La Bulteno: www.labulteno.blogspot.com

dissabte, 16 de desembre del 2006

Elektrika Budho

En alia retejo mi trovis la jenan bildon: Budha statuo ĉirkaŭita de elektraj kandeloj kaj elektraj incensbastonetoj!
Jam delonge mi konstatis ke tiu fenomeno instaliĝis ĉe la katolikaj preĝejoj. Mi tute ne ŝatis tiun aŭtomatismon kiu signifas la rezignon pri tradicio, ritualo, aroma atmosfero, varmo kaj privateco.
Tio memorigas min pri la infanaj, respektive elektrikaj, ludiloj kiuj emas anstataŭi eĉ la proprajn infanojn: se maŝino ludas por si mem, kial kaj kiel ili ludu?
Se elektropovo formanĝas la ritualon, kial iri al meditejo?
Kataluna budhana grupo (samgo) lanĉis muzikdiskon kun tradiciaj budhismaj preĝoj modernigitaj, laŭ la gusto de "okcidentanoj". Tiam leviĝis multaj plendovoĉoj. Ĉu la esenco de kredoj kaj filozofioj komencis sian estingiĝon? Ĉu temas pli simpla evoluo? Sonĝas la androidoj pri elektraj ŝafoj?