Li estis kandidato al Nobel-Pacpremiito. Bjalistoko estis lia familia urbo. En aĝo de 10 jaroj antaŭ longa tempo ol li iĝis okulkuracisto kun viena diplomo, li verkis dramon “Babelturo, kiu respegulis bialistokan tragedion en 5 aktoj.
Kaj kvankam li poste estis kuracanta vidkapablojn kaj okulmalsanojn, do plej grava por li estis – dum lia tuta vivo – lingvo kaj revo pri interhoma kompreniĝo. La laboron pri agado de sia vivo li komencis jam en mezlernejo. En 1885 jaro la projekto nomata nun lingvo Esperanto estis alpreninta decidforme.
La 26 jaraĝa Ludoviko Lazaro (Lejzor) Zamenhof ĝis fino de sia vivo flegis kaj disvastigadis sian utopion de feliĉo, kiun li komprenis kiel eblecon parole interkonsentigi ĉiujn ĉi, kiuj jam post babeltura epizodo pro intermiksigo de la lingvoj ne scipovas interkomreniĝi. Li estis konvinkita, ke samkiel Prometeo forŝtelis fajron de dioj, same li oferas al homaro unu kompreneblan, simplan lingvon.
Multe da placoj, stratoj, institucioj, promenadlokoj, iniciatoj, kiuj portas ĝis nun lian nomon, povas nur konfirmi tiun tezon. Eble nenia nomo de Polo aperas en tiom da lokoj sur la tero. Nuntempaj kreintoj de nova signo-lingvo de la post SMS-a erao donis titolon “zlango”al sia projekto aldoninte unuan literon (z) pro sia estimo al laboro de Zamenhof kaj lia honoro. Kvankam nuntempe la nombron de esperante parolantaj oni taksas je unu miliono kaj duono da homoj sur tuta terglobo, do samtempe ili formas unu el plej pitoreskaj kaj interesaj socioj.
Por kelkaj miloj da familioj Esperanto estas la unua, familia lingvo. Ĝis pasinta semajno kaj konkrete ĝis 15 de decembro, kiam en la tuta mondo esperantistoj festas naskiĝdaton de Zamenhof, Pola Radio (Radio Polonia) estis disaŭdiganta jam seninterrompe 47 jarojn programon en lingvo Esperanto. Tiu programo estis ja vizitkarto, rememorigo pri nekutima, humanisma okazo de la plej famkonata bjalistokano. Li prezentis tian malgrandan polan eksterlandan politikon kultivitan kontraŭ eta mono, konstruanta senmezureblan kvankam malfacilan - por aprezo – simpation kaj bonvolemon al lando ĉe Vistulo (rivero).
Emilio Cid el Brazilo skribis: “Mi ne povos imagi Pollandon sen Esperanto, same kiel mi ne imagas Brazilon sen piedpilko”. Bedaŭrinde ĉi frazon li skribis poste al prezidanto de Pola Radio Krzysztof Czabański kontraŭ forigo de Esperanto-programo el anteno de Pola Radio, post la decido de vicprezidanto de Radio – Jerzy Targalski, la dekstrulara ekstreme publicisto. Vicprezidanto Targalski, motivante sian decidon, uzis antisemitajn argumentojn. Per nomo de sinjoro Targalski laŭ mia opinio kaj mia profunda konvinko neniam estos nomumita kia ajn strato, placo aŭ loko, ĉar mi ne povas imagi kaŭzon pro kiu tio devus ekesti. Nek en Pollando, des pli nek en la mondo. Escepte nur se ie, meze de dezerto oni destinos lokon por stratoj dediĉe al tiuj, kiuj famkonatiĝis pro stulteco, terurega manko de antaŭsento, jam pri posedo de imago ne menciante. La vortoj “profesiaj kompetencoj” ĉi kaze ne aplikeblas.
Radio Polonia estas pagata de pola Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Sinjoro Targalski asertas, ke publika radio ne povas elspezi po 4000 zl. ĉiumonate je bezonoj de radioprogramoj en lingvo Esperanto. Mi pensas, ke Pollando ne povas permesi al si iu ajn elspezon rilate sinjoron Targalski. Ĉar ĉiu forĵetita publika monunuo por lia intelektuala aktivado estas la mono forĵetita en abismon, la monunuo, kiu alportas perdojn nekalkuleblajn, senbezonajn. Kaj kiu detruas ordinaran kapitalon de kulturo konstruatan far revo , genio kaj verko de unu homo trans pli ol 120 jaroj. Sinjoro Targalski povas ne kompreni tion. Sed tute nekomprenebla estas ĉi kaze lasi lin ĉe posteno de vicprezidanto de Pola Radio. Ankaŭ egalrange oni povus aligi Stanisław Łyżwiński (pola parlamentano konata pro seksafero) al Pola Episkopeca Komisiono por aferoj de Familo. Sinjoro Targalski evidentiĝis per civiliza analfabeteco. Kaj ĉio aspektas tiel, ke tio estas ĉe li jam kronika. Venis tempo por movo de prezidanto Czabański. La movo de ŝako-mato. Tiun plenumiĝon mi deziras al mi mem kaj al vi Gesinjoroj okaze de festotagoj.
Aŭtoro: Roman Kurkiewicz
Esperantigis: Edward Jaśkiewicz
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada