Jordi Sánchez: "Mi denuncas ke la (hispana) Konstitucia Tribunalo malebligas mian rajton aliri la internacian justicon. Ĝia blokado al niaj apelacioj pri protekto (de fundamentaj rajtoj) estas maljustaĵo. Hodiaŭ, 1an de decembro mi komencas malsatstrikon".
Jordi Sánchez i Picanyol estas eksprezidanto de la Kataluna Nacia Asembleo, en prizono de antaŭ pli ol unu jaro kaj ankoraŭ ne juĝita
Noto: Princlando, en tiama epoko (kaj ankoraŭ nun), estis uzata por difini la teritorion regata de la kataluna parlamento. Etimologie ĝi devenas de la latina principatus kaj "princo" estis nobela titolo por homoj en supera kategorio ol grafo, pli malpli ekvivalenta al reĝo-titolo
Ĝis hodiaŭdate, du porpacaj homoj @jcuixart & @jordialapreso estis senigitaj de ilia libereco dum 13 monatoj. Ili pasigis 396 noktojn en prizono pro uzado de iliaj demokratiaj rajtoj. Ni ne ripozos ĝis kiam ili revenos hejmen, ili kaj la cetero de politikaj prizonuloj kaj ekzilitoj...
- Forpasis Ramírez Suñer, la juĝisto kiu iniciatis la subpremadon kontraŭ sendependistoj
- La neo venkis en la referendumo pri memdetermino de Novkaledonio
- Thomas Harrington: "Katalunio estas laboratorio pri la batalo kontraŭ la aŭtoritatismo"
- Oriol Junqueras (kataluna vicprezidento enkarcerigita): "Juĝado kaj verdikto pezos kiel ŝtonego en la historio de Hispanio"
- 80% el la atestantoj vokitaj por deklaro flanke de la ŝataj prokuroro kaj advokataro estas ĝendarmoj kaj ŝtatpolicanoj
- Joan Bonanit, la junulo kiu ĉiunokte salutas la prizonulojn per "Bonan nokton!" manifestas: "Kiam la momento alvenos, ni denove surstratiĝos multnombre"
- Poble Lliure, unu el la sektoroj de la maldekstra kaj sendependisma partio CUP, defendas la kreadon de la Konsilio por la Respubliko
- La frazo "No pasarán!" ("Ili ne pasos!"), kontraŭfaŝisma kaj popularigita dum la hispana intercivitana milito, estas pli kaj pli uzata eksterlande por denunci la hispanan subpremadon
- Marcela Topor (edzino de la katprezidento Puigdemont): "Sen la ekziliĝo, ĉiuj estintus nun enfermitaj kaj forgesitaj"
La Pedrera estas verŝajne la konstruaĵo plej konata de la arkitekto Gaudí krom la mondfama templo de la Sankta Familio. Tiu ĉi filmo klopodas alproksimigi nin al la menso de ĝia verkinto.
Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la 12-an de aprilo1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel "faris aliaj tribunaloj".
Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners.
La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!
Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.
Netflix tre baldaŭ montros al la mondo dokumentarion, duhorojn longan, kiu eksplikos la sendependiĝprocezon de Katalunio. Dos Cataluñas (Du Katalunioj) ekspekteblos post malpli ol semajno, la 28an de septembro, tre tempoproksima al la unua datreveno de la unua de oktobro (tago de la referendumo perforte malhelpata de la hispana polico), kun potenciala publiko kiu nombras 130 milionojn da spektantoj el 190 malsamaj landoj, subtekstigita en kvardekdu lingvoj. La titolo povas esti laŭ la gusto de la dekstra partio Ciutadans (kiu argumentas supozatan dividon kaj kunfrontiĝon inter katalunoj) sed la rezulto de tiu ĉi filmprodukto de Rafael Portela kaj la reĝisorado de Alvaro Longoria kaj Gerardo Olivares verŝajne ne multe plaĉos al la dirigentoj de la menciita partio. Kaj ĝenerale ne plaĉos al plej multaj uniismaj politikistoj kiuj aperas en ĝi. La kialo estas tre simpla: en la filmo oni montras bildojn kaj argumentojn (tiujn de la sendependismo) kiujn la plej multaj hispanaj amaskomunikiloj prisilentis. Ne temas pri partiema produktaĵo favore al sendependismo, tute male, ĝi serĉis ekvilibron kaj samdistancon, foje en maniero preskaŭ obseda. Sed la afero tiel neŭtrale montrata, detruas la inventitan rakonton pri perforto konstruita de la hispana ŝtato kontraŭ la sendependistoj.
En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉis la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.