![]() |
| Ankaŭ tolafiŝo estis pendigita ĉe la sidejo de la nova kataluna registaro |
dissabte, 2 de juny del 2018
dimecres, 30 de maig del 2018
Datreveno de Salvador Puig Antich
Savador Puig Antich, konata kiel "El metge" (La kuracisto) naskiĝis la 30an de majo de 1948 kaj mortis la 2an de marto de 1974. Li estis kataluna anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto, li aktivis en la jaroj 1960aj kaj komence de la 1970aj. Li estis ekzekutita fare de la frankisma reĝimo post juĝo de militista tribunalo, kiu kondamnis lin je morto kiel kulpulon pro la morto de polica subinspektoro 23-jara, nome Francisco Anguas Barragán, en Barcelono.


![]() |
| Dum la diktaturo, la mortkomdamnitoj estis ekzekutitaj per garoto |
Vidu ankaŭ dediĉitan kanton en: Ipernity
Fonto. En diversaj lingvoj: Viquipèdia
dimarts, 29 de maig del 2018
divendres, 25 de maig del 2018
34 minutoj el la kataluna referendumo danke al filmregistrado de la partoprenintoj
Titolo: Ni estis tie!!! Ne plu manipulado, ne plu mensogoj
Sub la krio Som gent de pau! (Ni estas pacaj homoj!), civitanoj defendis balotejon en la Liceo Pau Clarís de Barcelono, la pasintan 1an de oktobro. Post pacienca laboro, fine oni kolektis la poŝtelefonajn filmaĵojn de multaj unuopuloj kaj aranĝis ilin kiel kontinuan duonhoran videon nun disponigita al la ĝenerala publiko.
Jen ankaŭ unuminuta fragmento de la okazintaĵoj:
dijous, 24 de maig del 2018
Jaro 2017- La plej granda manifestacio en Eŭropo por la rifuĝintoj
En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.

fonto: Nació Digital
dimarts, 22 de maig del 2018
diumenge, 20 de maig del 2018
Statistikoj pri la katalunaj balotantoj
Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo
Etiquetes de comentaris:
Ara,
balotantoj,
CEO,
enketo,
gepatra,
informo,
ĵurnalo,
lingvo,
statistikoj
divendres, 18 de maig del 2018
La kronologia listo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (periodo 1359-2018)
![]() |
| "La Generalitato de Katalunio kreiĝis ĉe la parlamentejo de Cervera en 1359. Berenguer de Crüilles estis la unua prezidanto" |
La retĵurnalo Vilaweb publikigas hodiaŭ la liston kun la nomo de la 131 prezidantoj de la kataluna registaro (Generalitato de Katalunio / Generalitat de Catalunya).
La Generalitat de Catalunya estis kreita en 1359 kaj la unua homo elektita por ĝin prezidi estis Berenguer de Crüilles. La lasta, ĵus elektita, estas Quim Torra i Pla.
La listo legeblas: ĉi tie kaj en: Vikipedio
dimarts, 15 de maig del 2018
Klarigo pri la situacio en Hispanio
Verŝajne elekstere ne facilas kompreni la konflikton okazanta en Hispanio, do, mi proponas klarigon kiu eble helpos:
Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)
Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)
Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).
La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.
Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.
Temas pri batalo inter hispana naciismo (bazita sur konstitucio de 1978 ellaborita sub minaco de militistoj) kaj kataluna sendependismo (bazita sur la fakto ke Katalunio perdis sian sendependecon kadre de eŭropa milito)
Ankaŭ rolas aliaj faktoroj, kiel la nuna tendenco de Eŭropo al aŭtoritatismo kaj la sekva bunkeriĝo de la ŝtatoj (kaj ŝajne ankaŭ en aliaj okcidentaj landoj)
Je socio-psikologia vidpunkto Katalunio, kiel dulingva lando (krome geografie-anime pli proksima al Eŭropo) , konceptas la mondon notinde malsame ol civitanoj de lando unulingva (kiuj iam estis granda imperio kaj kreis apartan orgojlon).
La tuto ne signifas ke Katalunio estas aŭ pretendas esti pli bona ol Hispanio. Simple historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj devenigis diferencojn kiuj ne permesas, provizore, la kongruon, kiu povus esti, laŭ mi, iaspeca kunfederacio de popoloj.
Fine, la fakto ke Hispanio enprizonigas kaj ekziligas disidentojn estas grava averto por Eŭropo kaj ĉiuj demokratioj en la mondo. Ni ne retroiru al aŭtoritatismo.
![]() |
| Manifestacio por peti liberigon de politikaj prizonuloj. Placo de la Katedralo, Barcelono, 16a de majo 2018a |
dissabte, 12 de maig del 2018
divendres, 11 de maig del 2018
La jeso al la sendependiĝo pafkreskas
La jeso al la sendependiĝo denove iĝas majoritata, laŭ la mezurilo de CEO (Centro por Opiniesplorado). 48% de katalunoj konsentas ke Katalunio iĝu sendependa ŝtato dum 43,7 % malkonsentas. En antaŭa enketado de la sama organismo, en februaro, la subteno al sendependeco estis 40,8 % dum la kontraŭantoj estis superaj per 53,9 %. Jen grafike:

La esploro okazis inter la 7a kaj la 27a de aprilo, per personaj hejmaj enketoj. En tiu periodo Carles Puigdemont estis arestita en Germanio, Carme Forcadell (lasta parlamenta prezidanto), Raül Romeva , Jordi Turull, Josep Rull, kaj Dolors Bassa (katregistaranoj) estis en karcerigitaj.
Fonto: Vilaweb
dijous, 10 de maig del 2018
Tagoj kiuj daŭros jarojn, furora libro de Jordi Borràs
La okazintaĵoj de la 1a de oktobro de 2017 restos gravuritaj en la kolektiva memoro de pluraj generacioj de katalunoj. La popola ruzeco por protekti la balotujojn kaj balotilojn, la unuaj aresto de publikaj postenuloj, la ĝenerala mobilizado de la socio, la polica perfortemo, la paca rezistado kaj la eklfunkciigo de politiko-juraj faktoj nun disvolviĝantaj akompanos nin por ĉiam kaj persekutos dumvive aliajn.
Abundas la ikonaj bildoj postlasitaj de la 2017a aŭtuno. Tagoj kiuj daŭros jarojn proponas selekton de fotografaĵoj kiun Jordi Borràs, unu el la plej aktivaj fotoĵurnalistoj de la lando, lasis por la estontaj jaroj kaj ankaŭ bildojn de Sergi Alcázar, Oriol Clavera, Ramon Costa, Sira Esclasans, Ramon Ferrandis, Albert Garcia, Santio Iglesias, Miriam Lázaro, Carles Palacio i Carles Ribas. Kune kun la bildoj legeblas tekstoj de talentaj verkistoj kaj verkistinoj kiuj, same kiel ni, travivis tiujn tagojn kun stranga mikso de ĝojo, hororo kaj, ĉefe, digneco.
diumenge, 6 de maig del 2018
Katalunaj stelflagoj en Skotlando

Dekmiloj da skotoj manifestacias por la sendependeco en Glasgovo (35.000 laŭ la polico). Inter la skotaj flagoj videblis ankaŭ multaj katalunaj
Fonto (kun video): Vilaweb
divendres, 4 de maig del 2018
Gecivitanoj defendas la rajton baloti en referendumo la pasintan 1a de oktobro
Kelkaj frapfrazoj:
Som el poble, tenim el poder! / Ni estas la popolo, ni havas la povon!
Votarem! / Ni balotos!
Fora! / For!
No violència! / Ne perforto!
No pasarán! / Ili ne pasos! (fama slogano dum la hispana milito kontraŭ la trupoj de Franco)
Llibertat! / Libereco!
Fora les forces d'ocupació! / For la okupacianta armeo!
No tinc por! / Mi ne timas!
Vergonya! Verguenza! / Honto!
(kanto) Dónde está la democracia, la democracia dónde está? / Kie estas demokratio, demokratio kie estas?
Som el poble, tenim el poder! / Ni estas la popolo, ni havas la povon!
Votarem! / Ni balotos!
Fora! / For!
No violència! / Ne perforto!
No pasarán! / Ili ne pasos! (fama slogano dum la hispana milito kontraŭ la trupoj de Franco)
Llibertat! / Libereco!
Fora les forces d'ocupació! / For la okupacianta armeo!
No tinc por! / Mi ne timas!
Vergonya! Verguenza! / Honto!
(kanto) Dónde está la democracia, la democracia dónde está? / Kie estas demokratio, demokratio kie estas?
Lernejo Verd, urbo Girona
dijous, 3 de maig del 2018
Venim del nord, venim del sud (Ni venas el nord', ankaŭ el sud')
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ne kredas je landlimoj
se post ili estas kunul'
kun etendita mano
al libera estontec'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
nin ne gvidas ajna flago,
se ĝi ne estas liberec'
liberec' por vivo plena
do liberec' de kunular'
kaj paŝadas ni por nia viv'
kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
ni ignoras pri triumfa himn'
kaj ne sekvas al venkint'
ĉar se la lukt' estas kun sang'
estos hontiga la sagnad'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Ni venas el nord'
ankaŭ el sud'
el centra ter'
el fora mar'
estos senutilaj la katenoj
de la ĉiama sklaviga pov'
kiam estas mem la vivo
kiu devigas nin je ĉiu paŝ'
kaj paŝadas ni por nia viv'kaj estu viv' por la paŝad'
Etiquetes de comentaris:
Garcia,
kanto,
koncerto,
Llach,
lluís,
Manolo,
Nord,
Nord',
rifuĝintoj,
sud,
sud',
video
dimarts, 1 de maig del 2018
Okazis antaŭ du jaroj...
Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.

Barcelono sin deklaris ”urbo vegan-amika’’, tio estas, urbo amika al la vegetara kaj vegana kulturoj. Tiel aprobiĝis en la komisiono de Ekonomio kaj Financoj de la Urbodomo de Barcelono (Hispanio) en propono iniciatita de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu kalkulis je la voĉdonoj de la partioj Bcomú, CiU, PSC kaj la CUP kaj la sindeteno de Civitanoj kaj Popola Partio.
Per tiu ĉi aprobo, Barcelono akiris la devon akceli serion de agadoj por ke la urbo iĝu ”Veg-Friendly” (VeganAmika). Unu el ĉi tiuj ĉi estas la aliĝo al la internacia kampanjo ‘Senviandaj lundoj’ (Meat Free Monday) por ke la nutrado kiu venas el la registaraj instancoj de la urbo estu vegetara “volonte” ĉiun lundon.
Kreado de la ‘BCNvegPoint’ (vegana informejo pri veganismo en Barcelono) kaj nova vegetara gvidlibro.
Ĉi tiu interkonsento inkluzivas la kreadon de la ‘BCNvegPoint’ kiel renkontiĝejo por entreprenemuloj, neregistaraj organizoj, konsumantoj kaj investantoj kun la celo favorigi la etan kaj mezan lokan komercadon, proksima, vegana kaj vegetara, laŭ la teksto de la propono.
La publikigado de nova vegetara gvidlibro de Barcelono kaj la kreado de poŝtelefona aplikaĵo por informi la barcelonanojn kaj turistojn pri la vegetara kaj vegana komerco estas aliaj el la iniciatoj.
Alfred Bosch, prezidanto de la municipa grupo de Respublika Maldekstro de Katalunio, dankis al la grupoj kiuj subtenis la proponon kaj asertis ke “per tiu ĉi nova kompromiso Barcelono ree montras, kiel ĝi jam faris aliajn fojojn, ke ni estas avangarda urbo pri la respekto al la medio, la homoj kaj la bestoj”. Tamen, Popola Partio kaj Civitanoj sindetenisĉar ili konsideras ke tiu ĉi decido devus esti ”persona afero” kaj ke ĝi povus “limigi la liberecon pri manĝokutimoj”.
Novaĵo reproduktita el: VeganArto
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...

















