Hieraŭ en Madrido dekmiloj da manifestantoj venintaj el plej diversaj komunumoj de la hispana ŝtato, kolektiĝis por kunkrii "memdetermino ne estas delikto, demokratio estas decidi". Oni denuncis ankaŭ la farsan juĝadon de sendependismaj aktivistoj kaj politikistoj kaj ilian maljustan enprizonigon. Diversaj diskursoj estis vaste aplaŭditaj kaj plurfoje oni esprimis kontraŭfaŝismajn frapfrazojn, i. a., No pasarán! (Ili ne pasos!). Ĉe la fino de la aranĝo, la partoprenantoj kunkantis L'Estaca (La paliso), la plej fama kanto kontraŭ la frankoisma reĝimo (kaj simbole kontraŭ ĉiuj aŭtoritatismaj reĝimoj). Multaj kaj tre diversaj manifestantoj deklaris ankaŭ sian simpation al respublikismo kaj la deziron aboli la monarkion, kiun oni konsideras komplican de la nuntempa aŭtoritarismo kaj la politikaj koruptuloj, eĉ ĝi mem estas akuzata de koruptiĝo fare de multaj civitanoj kaj organizoj.
Sube: video ellaborita de la Kataluna Nacia Asembleo
Civitanoj de Amer disvolvis aktivaĵon por memorigi ke katalunoj daŭre klopodas por siaj rajtoj. El altaj balkonoj oni malvualis portreton de la ekzilita kataluna prezidanto Carles Puigdemont kun la moto Ni ne rezignas