dimecres, 11 de juliol del 2018

La Rumba catalana (La kataluna Rumbo)



La Rumba catalana (Kataluna Rumbo) estas ĝenro disvolvita fare de la kataluna cigana komunumo de Barcelono, ekde la 1950-aj jaroj. Ĝia ĉefa trajto estas la pruntepreno de ritmoj de la flamenka rumbo kun influaĵoj de rock kaj kubana muziko.
Pli konkrete, ĝi naskiĝis en la kvartaloj Gracia,  Hostafrancs kaj carrer de la Cera (Strato de la Vakso). La ĝenro baziĝas sur la fandiĝo de andaluzaj kantoj el leĝera sono kun  bazaj kleoj afriko-kubanaj. La ritmo estas 4/4 kaj regiloj de guarancho kaj sondanco (antila danctipo).
La rumbon akompanas voĉoj kaj aplaŭdoj kun gitaro, diverstipaj drumiloj, iom post iom riĉigata per blovinstrumentoj, pianoj, elektraj basgitaroj kaj klavaroj. Nuntempe, la artisto Oscar Casañas inkluzivigis hiphoptrajtojn en la katalunan rumbon  
La ĉefaj reprezentantoj kaj popularigantoj de la kataluna rumbo en Barcelona estis Peret, Antonio González "El Pescaílla" kaj Josep María Valentí "El Chacho". Pli aposteriore menciindas Las Grecas, Los Amaya kaj la triopo Rumba Tres.
Gato Pérez, revigligis la rumbon en la 1970-aj jaroj. Per tio komenciĝis nova epoko en tiu ĉi ĝenro, kun novaj kreaĵoj kiuj alproksimigis la rumbon al jazo kaj salso.
En la 1990-aj jaroj la evoluon gvidas kantistoj kaj ensembloj kiel Sabor de Gracia, La Cabra Mecánica, Estopa, Melendi, Ojos de Brujo....kiuj aldonas novajn stilojn, svingo, skao, regeo, ktp. per kio naskiĝas la tiel nomata rumba fusión ( rumba fandiĝo)
La ĉefaj renovigistoj estis Manu Chao kaj lia grupo Mano Negra. Tiu ĉi subĝenro estas influita de la Nova Flamenko (Kiko Veneno, Mártires del Compás, Pata Negra). Elstaras sur tiu kampo la katalunaj Muchachito Bombo Infierno, La Pegatina, Txarango, Bongo Botrako, La Troba Kung-fú, La Família Rústika, Bonobos Música kaj Banda del Panda.