divendres, 27 d’octubre del 2017

Naskiĝo de la kataluna Respubliko. Teksto aprobita de la kataluna parlamento

Parlament de Catalunya

La kataluna Respubliko estas oportuno por korekti la nuntempajn demokratiajn kaj sociajn deficitojn kaj samtempe krei la bazon por socio pli prospera, pli justa, pli sekura, pli daŭripova kaj pli solidara.

Laŭ ĉio ĝis nun eksplikata, ni, demokratiaj reprezentantoj de la kataluna popolo, sekvante la liberan uzon de la rajto al memdecido, kaj en akordo kun la mandato ricevita  de la katalunia civitanaro,

KONSTITUIGAS la katalunan Respublikon kiel sendependan kaj suverenan ŝtaton, juran, demokratian kaj socian.

DECIDAS la efektivigon de la Leĝo pri jura kaj fonda transiro al la Respubliko.

INICIATAS la konstituciigan proceduron, demokratian, el civitana bazo, transsocian, partoprenigan kaj kun deviga rezulto.

DEKLARAS la volon malfermi negocadon kun la hispana ŝtato, sen antaŭkondiĉoj, kun la celo establi la bazon de kunlaborado kiu estu profita por ambaŭ partoj. Negocado estos, nepre, je nivelo de egaleco.

INFORMAS la internacian komunumon kaj la aŭtoritatojn de Unuiĝinta Eŭropo la konstituigon de la kataluna Respubliko kaj la proponon pri negocado kun la hispana Ŝtato.

INSTIGAS la internacian komunumon kaj la aŭtoritatojn de Unuiĝinta Eŭropo interveni por haltigi la perfortadon de la civilaj kaj politikaj rajtoj nuntempe okazantaj kaj sekvi la negocan procezon kun la hispana Ŝtato. Vi iĝu atestantoj.

MANIFESTAS la volon kunkonstrui eŭropan projekton kiu firmigu la sociajn kaj demokratiajn rajtojn de la civitanaro kaj samtempe pluteni niaflanke la engaĝiĝon en la aplikado de la jura normaro de Unuiĝinta Eŭropo, kaj de la hispana Ŝtato kaj la kataluna aŭtonomio en akordo kun tiu normaro.

DEKLARAS ke Katalunio havas tutklaran volon aliĝi, kiel eble plej rapide, al la internacia komunumo. La nova ŝtato celas respekti la internaciajn devigojn kiuj estas nuntempe aplikataj en sia teritorio kaj deziras plu esti parto de la internaciaj traktatoj en kiuj partoprenas nuntempe la Hispana Reĝlando.

ALVOKAS la ŝtatojn kaj la internaciajn organizojn, rekoni la katalunan Respublikon kiel sendependan kaj suverenan Ŝtaton.

PETAS al la Ĝeneralitat-registaro alpreni la bezonatajn ilojn por ebligi la plenan efektivigon de tiu ĉi Deklaro pri sendependeco kaj tion enhavatan en la Leĝo pri jura kaj fonda transiro al la Respubliko.

PROPONAS al ĉiuj civitanoj kaj civitaninoj de la kataluna Respubliko iĝi  meritaj je la libereco kiun oni donis al si mem kaj konstrui Ŝtaton kiu transportu al agado kaj konduto la kolektivajn inspirojn.

La legitimaj reprezentantoj de la kataluna popolo:


Barcelono, 10a de oktobro 2017

Por vidi la originalan tekston, inkluzivanta enkondukon, klaku sur:  Declaració Independència