diumenge, 15 de març del 2020

La kataluna prezidento Torra kritikas la decidon de Pedro Sánchez

Torra komunikas al Sánchez la rifuzon de la kataluna registaro al la dekreto pri alarmo-stato ĉar ĝi "recentraligas" la delegitajn povojn de la aŭtonomaj komunumoj kaj ne taŭgas por bremsi la viruson. 

La kataluna prezidento, Quim Torra, komunikis ĉidimanĉe al la hispana prezidento, Pedro Sánchez, la rifuzon de la kataluna registaro al la dekreto pri alarmo-stato ĉar kredeble ĝi "recentraligas delegitajn povojn" kaj "ne bremsas" la disvastiĝon de la kronviruso. En la komuniko, Torra kritikas tion, ke Sánchez aprobis neniun "ekonomian drastplanon" kaj substrekas ke. pro "respondeco" Generalitat (kat. registaro) "plu utiligos mekanismojm konsiderataj taŭgaj por garantii la sanon kaj bonfarton de la civitanaro". Torra taksis nesufiĉaj la mekanismojn adoptitajn fare de la ŝtato kaj lamentis ke, oni ne konsultis la katalunan registaron dum la difinprocezo. Torra ankaŭ repetis al Sánchez la fermon de Katalunio kaj ankaŭ de la hispanaj landlimoj. 

1 comentari:

Sylvain Auclair ha dit...

En Kanado, ĉiu provinco respondas al la pandemio. Kiel landoj en EU. Kial la hispaniaj regionoj ne povus tiel agi?