dimecres, 25 de març del 2020

Messi kaj Guardiola donacas milionon da eŭroj por batali kontraŭ la kronviruso

Leo Messi, la futbalisto de la futbalklubo Barcelona donacis unu milionon da eŭroj por batali kontraŭ la kronviruso. Parto de la mono estos destinita al Hospital Clínic, unu el la ĉefaj hospitaloj de Katalunio dum alia parto de la mondonaco estos sendita al medicina centro de Argentino.

Messi, en su casa, junto a sus tres hijos en el día del padre
Leo Messi kun siaj filoj
Per tiu altruisma ago, Messi sekvas la ekzemplon de alia fama homo, kiu longe kaj sukcese gvidis la futbalteamon de Barcelono, Pep Guardiola, nun trejnisto de la klubo Manchester City. Guardiola donacis samcele unu milionon da eŭroj pasintmarde, pere de la fondaĵo Àngel Soler Daniel.

Guardiola colabora en la lucha contra el virus.
Pep Guardiola
Krom tio, la Barcelona Futbalklubo proponis al la kataluna registaro libere uzi siajn sportejojn kiam ajn estos necese en la batalo kontraŭ la kronviruso.