La lasta kataluna balotado por la nova parlamento estis la plej partoprenata far la civitanaro
ekde la starigo de la hispania demokratio, tio permesas kompreni la
rezultojn kiel fotografa impreso de la socia realo de Katalunio. Unu el
la interesaj analizoj rilatas al la ĝeneralaj politikaj tendencoj
"dektraj- maldekstraj". Jen la statistiko:
Sidlokoj por la katalunisma dekstro: 50 (CiU)
Sidlokoj por la hispanisma dekstro: 19 (PP) + 9 (C's) = 28
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma dekstro: 50 (CiU) + 19 (PP) + 9 (C's) = 78
Sidlokoj por la hispanisma maldekstro: 20 (PSC)
Sidlokoj por la katalunisma maldekstro: 21 (ERC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 37
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma maldekstro: 21 (ERC) + 20 (PSC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 57
Kadre de tio ni povas interpreti:
Civitanaro kiu balotis katalunece al dekstro: 50 / al maldekstro: 37
Civitanaro kiu balotis hispanece al dekstro: 28 / al maldekstro: 20
Kelkaj nuancoj:
C's ne konsideras sin dekstruloj sed iel neŭtralaj liberaluloj.
Eta parto CiU ne estas suverenisma kaj kontentiĝas per aŭtonomismo aŭ federaciismo
Ene de PSC estas rimarkinda grupo da "disidentoj" proksimaj al suverenismo
CiU estas majoritate konsiderata centro-dekstra, kompare al PP konsiderata plene dekstra.
El tio oni povas interpreti ke Katalunio donis al strikta dekstro nur 19 sidlokojn el 135 eblaj.
Subscriure's a:
Comentaris del missatge (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada