dimecres, 10 de novembre del 2010
Pri la Esperanto-Muzeo de Subirats
Strato Zamenhof 4 : Sant Pau d'Ordal
divendres, 8 d’octubre del 2010
dissabte, 2 d’octubre del 2010
Helpu la pluvivon de nia muzeo!
de la konstruota Publika Biblioteko de Subirats tiel partoprenante en
la aro de bibliotekoj kun speciala tema kolekto de la Reto de Publikaj
Bibliotekoj de Katalunio. Nia ĉefa celo estas subteni la proponon por
eviti ke la kolekto diseriĝu aŭ foriru el Katalunio, ĉar la posedanto
ne deziras teni ĝin.
Por vigligi la Muzeon loke, ni planas organizi diversajn kulturajn
aranĝojn laŭlonge de la lerneja jaro, kiel literaturajn eventojn,
prelegojn, projekciojn de esperantaj filmoj, lernejajn atelierojn pri
esperanto, ktp. En la reto ni kreis kanalon YouTube
(http://www.youtube.com/museuesperanto) kie vi trovos videojn
rilatantajn la muzeon (momente nur unu estas subtekstigita), ni kreis
paĝon de ŝatantoj de la Muzeo ĉe Facebook
(http://www.facebook.com/museuesperanto), kaj grupon de Amikoj de la
Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Ipernity
(http://www.ipernity.com/group/museuesperanto) kaj publikigis novaĵojn
en klaku.net (http://www.klaku.net/enhavo/esperanto-muzea-kolekto-de-subirats-i%C4%9Du-la-speciala%C4%B5o-de-biblioteko).
Sekve ni oficialigos la aferon en Libera Folio (liberafolio.org), ktp.
En Sant Pau d'Ordal, unu el la loĝantaraj kernoj de la municipo
Subirats, estas la sidejo de la Muzeo de Esperanto, kaj tie venontan
8an de oktobro ni prezentos nian agadon apoge al la propono kaj
speciale al la Magistrato cele plenumi la necesajn demarŝojn, por
ricevi de la respondaj institucioj la necesajn rimedojn por la
konstruo, kiel eble plej fue, de la Publika Biblioteko de Subirats
specialigita pri Esperanto.
Ĉio tio por la atingo de tiuj du jenaj finaj celoj : 1.) Varbado de
kultura turismo tiel loka kiel internacia, kaj 2.) Havi disponeblan la
kolekton por esplorado, tiel por studentoj, plimulte regionaj, kiel
por profesiaj esploristoj el ĉie.
Do, ni bezonas vian tutan apogon kio konsistas en pozitiva komento al ĉi tiu artikoleto kaj en la diskonigo de la novaĵo al viaj amikoj por ke la 8an de oktobro ni povu montri al la tuta ĉeestantaro grandan nombron de subtenantoj, t.e., la internacian respondon al la civitana iniciato.
diumenge, 27 de juny del 2010
Esperanto-kataluna frazaro
Ĝis la revido! Fins ara!
Ĝis baldaŭ! Fins aviat! (akcento ĉe la fino)
Ĝis morgaŭ! Fins demà! (prononc. Fins demá)
Bonan tagon! Bon dia!
Bonan vesperon! Bona tarda!
Bonan nokton! Bona nit!
Kiu estas via nomo? Com et dius? (prononc. Kom et dius?)
Kiu vi estas? Quí ets?
Kiel vi fartas? Com estàs?
Mi fartas bone Estic bé
Kie vi loĝas? On vius?
Mi loĝas en Katalunio Visc a Catalunya (prononc. Visk a Katalunja)
Ĉu vi estas lernanto? Ets un alumne?
Jes, mi estas lernanto Sí, sóc un alumne (prononc. Sí, sok un alumne)
Kioma horo estas? Quina hora és? (prononc. kin ora es?)
Estas la tria Són les tres (prononc. Son les tres)
Bonvolu skribi baldaŭ Si us plau, escriu-me aviat (escriu-me => eskríume)
Dankon! Gràcies!
Ne dankinde! De res!
Havu bonan tagon! Que tinguis un bon dia! (prononc. Ke tingis un bon dia)
Noto: en orientkataluna kelkaj "e" prononciĝas "a".
dilluns, 7 de juny del 2010
Ferioj en Katalunio?
http://www.montserrato.wordpress.com (Mistika kaj legenda montaro)
http://www.anoia-esperanto.blogspot.com (Interna katalunia regiono)
http://karulo.wordpress.com (Muzeo de Esperanto)
http://e-bulteno.blogspot.com (Freŝaj novaĵoj pri Eo)
http://esperanto.cat (Oficiala retpaĝaro de KEA)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Igualada (Ĉefurbo de Anoia regiono)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Manresa (Urbo piede de Montserrat)
dimecres, 19 de maig del 2010
dilluns, 29 de març del 2010
Laboro en muzeo
La venonta 10a de aprilo estos grava tago. Mi komencos labori post kelkmonata pauzo post la morto de la maljunulo kiun mi priflegis. Mia nova laboro ne estos ordinara laboro, mi estos gvidanto de muzeo, kaj la muzeo ne estas ordinara muzeo, ĝi estas la Muzeo de Esperanto de Subirats, internacie konata kiel Muzeo de Esperanto de Hispanio.
|
| El la Muzeo de Sant Pau de l'O… |
Ĝi situas en la kataluna vilaĝo Sant Pau de l'Ordal kaj temas pri unu el la plej gravaj arĥivo-bibliotekoj de Esperantio, kun 25.000 diversaj objektoj/publikaĵoj. Ĝi posedas ekzemple 15.000 revuojn kaj 9.000 librojn krom multaj aliaj informiloj, pinglaĵoj, flagoj, afiŝoj kaj memoraĵoj.
La impresa kolekto ŝuldiĝas al la esperanta fervoro de la forpasinta kreinto, s-ro Lluís Hernàndez Izal kiu, krom partopreno en sennombraj aranĝoj, tenis korespondadon kun pli ol 800 esperantistoj el la tuta mondo.
Do, lastatempe, la turisma patronaro de la regiono (Subirats), interkonsentis kun Rafel Hernàndez, filo de Lluís, malfermi la muzeon al la loka publiko. El tio venis kontaktoj kun Kataluna Esperanto-Asocio kiu, siavice proponis min kiel unua prizorganto de la muzeo en la unua provperiodo. Post du monatoj oni konsideros la rezultojn de la nova iniciato kaj eventuale modifos ĝin por adapto al la publika respondo.
Dum tiu provperiodo mi laboros principe semajnfine, sabate-dimanĉe, krom en la kazo de vizito de lernejaj aŭ aliaj specifaj grupoj. Mia tasko estos teni la muzeon en bona stato kaj gvidi la vizitojn informante pri la lingvo kaj ĝia historio. Pli malpli paralele, mi devos prizorgi blogon kaj kunordigi aranĝojn kiuj helpu en la diskonigo de la muzeo kaj ĝia enhavo.
Kaj ĉio ĉi okazas en tre simbola jaro ĉar ĝuste en 2010 mi fariĝis 50-jara. Ankaŭ estas bele ke la nova laboro troviĝas je mallonga distanco de tri el miaj nunaj vizitendaĵoj:
-Igualada, la urbo kie loĝas mia patro (vidu ankaŭ blogon)
-Terrassa, la urbo de mia dekjara filo
-Montserrat, montaro kun bunta historio pri kiu mi nuntempe blogas
dijous, 11 de març del 2010
Familia vortaro kataluna-esperanto
Post kelkaj monatoj da laboro, fine ni povas prezenti la novan eldonon de la vortaro Vocabulari familiar català-esperanto, kies unua publikigo okazis en 2001.
La nuna eldono enhavas rimarkindajn ŝanĝojn: reviziado kaj plibonigado de ĉiuj tekstoj, restrukturo de la uzindikoj, ampleksigo de la nombro de kapvortoj (de 831 al 1.109) kaj kromsignifoj (de 205 al 338) kaj plibeligita aspekto de la paĝoj.
La vortaro estos baldaŭ aĉetebla tra UEA.
dilluns, 17 d’agost del 2009
Gastigantoj en Ipernitio
Laŭdire ĉ. 2.000 esperantistoj ĉeestas diversgrade en la retejo de Ipernity. Tio estas rimarkinda nombro kaj faciligas la kreadon de specifaj grupoj en ĝia interno. Unu el la lastaj aperintaj estas Ipernitaj Gastigantoj
Sub tiu nomo disvolviĝas la projekto kolekti homojn kaj servojn kiuj helpos al vojaĝemuloj kaj gastigemaj homoj. Kvankam la ideo estas proksima al tiu de Pasporta Servo, la ipernita platformo donas apartajn eblecojn al siaj grupanoj.
Interesiĝantoj bv. viziti la grupon ĉi tie,
divendres, 5 de juny del 2009
Plena Misilustrita Vortaro Desperanto
VORTARO
(retligiloj nur estas aktivaj en la originala PMVD)
Aliĉilo: Folieto fabrikita el liĉiŝelo kiu permesas la partoprenon en ĉinaj kongresoj (liĉi estas mallongigo de li ĉinan). Antikve oni uzis ankaŭ alfumilon, ĉefe en la epoko de Fuman Ĉu. Klaku ĉi tie por vidi la konsiston de la aliĉilo. Personajn datumojn oni skribas en tiu parto nomita arilo.
Buljon'-sur-Mars': Plado tipa de la gastronomio de Marso, la loko kie okazis la unuaj renkontiĝoj de homoj parolantaj desperanton. La plado estis tiel bongusta ke la desperantistoj decidis bapti per tiu nomo la vilaĝon en kiu okazis la unua Kosma Kongreso Desperanto. Jen ĉi tie kongresano el Marso gustumante la buljonon kaj jen foto de s-ro Attacks, tiama prezidanto de la LKK.
Desperanta Ĉevito: Inventita lando kies loĝantoj estas verdaj kiel Peter Pan. La landnomo ŝuldiĝas al la historia raŭmana heroo kiu ĝin fondis: Vito Giorgius de Silferes. Ĉevitanoj havas propran senaton, konsulaton, vickonsulaton, insulaton kaj salaton. Por iĝi civitano egalrajta al ĉevitanoj sufiĉas paroli la raŭmanan lingvon kaj plenigi enketilon. Legendo asertas ke Desperanta Ĉevito troviĝas en iu mistera supera ekzisto-nivelo, foje komparata al tiu de Ŝangri-Lao. Jen ĉi tie video pri unu el la sesioj de la ĉevita senato diskutanta pri la rajtoj de la infanoj.
Dido: En la jaro mo co mo post kristo kaj schleyer, grupo de reformemuloj grupigita ĉirkaŭ la generalo B. Front, dise dentis de la desperanto-movado kaj kreis Didon, lingvo kun propraj karakterizoj. Ekzemple, anstataŭ diri paĉjo kaj paĉjino, oni didediras papo kaj mapo; ankaŭ oni forigis ĉapeletojn ĉar nur d-ro Atendanto estis senhara kaj ilin bezonis (vidu ĉe la artikolfoto); Dido ne havas akuzativon kaj ankaŭ ne advokativon, juĝistivon kaj sekretaritivon.
Famaj desperantistoj: Sam Enof (unue konata kiel d-ro Aten Danto, naskinto de la lingvo, homiakorano kaj malamikete de la nacjes), Will iam Old (nobelpremiuta poeto kaj poego), Ĉasimiron Bein (inventinto de la verbo ĉabei), Julio Baghy (filo de Junio Baghy kaj patro de Aŭgusto Baghy, praakademianisto), Entono Gravoski (graveska poeto), Emilo B. Irak (Eskribisto, Epsikologo kaj Erektoro de la Ekademio de la linkvo), Etmond' Privata (etmondano, li pretendis desperantumi private sed ne sukcesis), Kunlaman' Kalozaj (ĥirurgisto kiu ŝanĝiĝis al poeto, tradukisto kaj eldonisto pro siaj mankaloj).
Frika Venko: Parto de la desperanta komunumo kredas ke iam la tuta homaro estos frika. Tiu ĉi fino superkalifraĝilistikoespialidoza estas konata kiel la frika venko. Tiu ideo havas mitologian originon. Dio, en la 19a jarcento, vidante la kaosan etoson de Bjalistoko, decidis organizi laborkunvenon kun d-ro Atendanto. Fine de la kunveno Dio nomumis lin multlingvan poliglotmesion kaj transdonis al li du argilplatojn kun 16 ordonoj, pliposte konataj kiel la 16 Reguloj Desperantaj. Jen video de frikavenkistoj en Dua Vivo (Second Life) ĝuanta artan vesperon.
Gerda Malaperis: Ankaŭ konata kiel Verda Malaperiŝ, estas la nomo de la unua desperantistino malaperinta ene de la desperanta movado. Tiu misokazaĵo inspiris didaktikan kaj malrapidan filmon kiu sekvis la spurojn de la krimo. Sed ŝi ne estis la nura kazo, okulumante sur la nuna desperanto-movado, oni facile rimarkas ke la nombro de inoj estas suspektinde malalta. Povus temi pri trafiko de verdulinoj. Oni kredas pri reto de enfiltritaj fiuloj kiuj kidnapas kaj devigas iŝin instrui desperanton senpage en landoj kiaj Ĉevitistan, Klingonio kaj Burkina Ido. Jen foto de Verda Malaperiŝ farita iom antaŭ ŝia malapero.
Ho, mia kor': poemo verkita de d-ro Atendanto kiun li donacis al fondaĵo dediĉita al esplorado pri kormuskolaj malsanoj. Onidire li inspiriĝis dum stetoskopa auskultado al homoj suferintaj infarktojn. Poste li kabeis pri ĥirurgio kaj fariĝis okulisto sed morto atingis lin antaŭ ol li povis ekverki Ho, mia okul' (ne gvatu maltrankvile...).
ITF: Sigloj de Internacia Tele Flavido. Temas pri la projekto eniri la mondan libron de rekordoj (record guiness book) plenigante per mono la ŝparujon plej grandan de Brazilo. Post kelka tempo, la teleflavido kaj mem Flava Rivalo, la iniciatinto, malaperis en la triangulo de la Bermudoj. Klaku ĉi tie por vidi la eksan centralon (ŝparujon) kaj ĉi tie por vidi aktoritan dokumentarion pri la iniciato.
Kara miko: Lingva formulo por saluti homojn kies nomon oni ne konas aŭ oni forgesis. Ĝi venas el mallongigo de kara, mi konas vin de iu desperanto-aranĝo sed nun ne venas al mia kapo kiun.
Kokodrili: Drili kokojn en desperantaj rekokotiĝoj. Drili kokojn en internacia rekokotiĝo estas malĝentilaĵo al la homoj kiuj ne scipovas drili. Ankaŭ estas konsiderataj malĝentilaĵoj kacmani kaj aligatorini (tamen neniu scipovas aligatorini). Fidrilantoj organiziĝis kaj nuntempe ili posedas propran radio-elsendejon Radio Driland, omaĝe al la kantaŭtoro Bob Drylan. Noto: "drili" estas la arkaika formo de "trili" do, kokodrili estas aŭdigi kokotrilojn (kio cetere ne facilas).
Komensanto, eterna: Persono kiu pardonpetas ĉar li/ŝi malmulte aŭ malbone desperas. Nuntempe scienculoj diskutas ĉu eternaj komensantoj estas etno aŭ ĉu nur lingva minoritato. Ilia devizo estas kilvi fartas? Ĉar ili ĉiam havas la saman ideon oni nomas ilin samideanojn, kio plifortigas la etnan tezon, laŭ kiu ili parencus al la samoanoj, kiuj ankaŭ estas bonaj kaj bonfartaj homoj. Vidu ĉi tie familian foton de samideano ĉirkaŭita de samoanoj.
KTP: Mallongigo de KanTi en Pluv'. KTP estas muzikensemblo kiu muzikas kaj kantas tradiciajn, popolajn, historiajn, desperantajn, dancigajn, tutmondajn kantojn. Ili kantas en la originalaj lingvoj (almenaŭ ili tion asertas sed neniu scias ĉar ili ruze elektas strangajn lingvojn) kaj en desperanto. Ili eldonis almenau du diskojn: Soller de la klara temp' (pri siaj ferioj en Sòller, Majorko) kaj Plaĝas al mi (pri siaj ferioj en Sòller, Majorko).
Pasporta Cervo: Ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj. Pri ĝi respondecas TDEJO (Tutcerva Desperanto-Juhularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani (jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TDEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).
Pornoza Gvidlibro, la: Unu el la plej famaj kaj konataj libroj de la desperanta litenlaturo. Ĝi estis verkita de du elstaraj homoj erektus: Kunlamanoj Kalozaj kaj Gastojn Vaginajn. La unua projekto de Kalozaj estis skribi La kamasutro de l'Pornaso-n sed la prudenta Vaginajn konvinkis lin pri disdivido kaj aparta eldonado. La libro de Kalozaj finfine ricevis la titolon Sekretariinaj Sonetoj kaj estis subskribita per la pseŭdonomo Petis Penetris. Foto de la P. Gvidlibro ĉi tie. Kaj jen video en kiu Montse Costa, sekretariino, interpretas la sonetojn de Penetris dum intervjuo en loka televido.
Sal!: Malsukera mallongigo de la pli longa salato uzata kiel saluto far la desperantistoj. En la komenco de la desperanta historio oni uzis la formon saluton! sed, ĉar pli kaj pli da vegetaranoj aliĝis al la movado, finfine oni transiris al salaton! pli konforma al la fundamento kaj al la fundatomato. Sola problemo pri la nova formo estiĝas en restoracioj, kiam kliento diras salaton! al la kelnero kaj la kelnero ĝentile reciprokas la saluton kaj ne portas la menditan pladon.
Sam Enof: Kun kompleta nomo, Ludoito Lacaro Samuel Enofero, li naskiĝis en Via Listoko, nuntempe strato Pola. Oni konsideras lin la unua desperanto-parolanto post Dio (la ĉioscia). Li estis samtempulo kun la bato Ŝlejer, kreinto de Bolapug' , artefritita lingvo kiu atingis ioman sukĉeson. Sam verkis la faman Fundamenta Desperanto-n sur kiu baziĝas la lingvo (ĉar li multe atendis por sukcesi en la publikigo, li decidis subskribi ĝin per la pseŭdonomo D-ro Aten Danto).
Tohuvabohuo: Neologismo kiun d-ro Atendanto provis enkonduki en desperanton sensukcese. Ĝi venas el la genezohebrea kaj signifas, pli malpli: B.Front, ŝtipkapulo, azeno bugru vin! La Fakademio Desperanto malaprobis la disvastigon de la vorto pro du motivoj: unue ĉar ĝi ne estis sufiĉe internacia kaj due, ĉar ĝi fariĝis arkaismo post la morto de B.Front.
dilluns, 9 de març del 2009
dimecres, 3 de desembre del 2008
dimecres, 5 de novembre del 2008
Luĉambro proksime al Barcelono
Komune uzataj estos du necesejoj, duŝejo, granda kuirejo, lavmaŝino, salono kun balkono kaj biblioteko. Supervendejo je 5 minuta promenado. La domo situas apud kultura kaj socia centro kiu disponigas retkonekton kaj ĉiutagan ĵurnalaron.
Prezo: 50 € /semajne (inkluzivitaj ĉiuj energielspezoj)
Interesiĝantoj skribu al k.berga(ĉe)gmail.com
divendres, 22 d’agost del 2008
Tradukpeto
Se iu el vi deziras kunlabori per traduko al via lingvo, bv. tralegi la informon en: http://www.ipernity.com/blog/27827/86055
dimecres, 30 de juliol del 2008
dijous, 10 d’abril del 2008
dimecres, 9 d’abril del 2008
dilluns, 31 de març del 2008
Unu monaton en Katalunio? kial ne!
La ĉambron oni povas lupreni por monatoj junio, julio aŭ aŭgusto. La prezo estas 125 € / monate (ĝi inkluzivas ĉiujn elspezojn). Laŭ mia disponebla tempo mi volonte helpos ĉiĉerone kaj, en sia kazo, en la lernado/praktikado de Esperanto, kataluna aŭ hispana. Pliaj informoj skribante al: k.berga@gmail.com
Kiun ajn diskonigon de tiu ĉi cirkulero mi tre dankos.
dijous, 28 de febrer del 2008
dimarts, 26 de febrer del 2008
Time Out memorigas pri 1908
'Lohengrin' en la lingvo de ĉiuj popoloj
Granda Teatro Bosque, 5a de septembro 1908. Je la 21 h., 0'75 pesetoj.
La Wagner-ŝatantoj, kiuj abundas en nia urbo, nun povas ekfeliĉi. Oni kantos en Esperanto (la lingvo de ĉiuj popoloj), kiel unuan fojon, la faman Racconto, de Lohengrin.
La programo inkluzivigas scenigon de danco temrilata nomita Esperanto, kies dirigento estas Pauleta Pàmies. Por fini la celebradon de la evento, la civitano Enrique Jiménez Porras afiŝis la unuajn reklamojn en Esperanto ĉe la tramoj de la kvartalo Gràcia. Nepre ni devos aliĝi al la senpagaj esperanto-kursoj kiujn organizas la Esperantista Grupo de Barcelono...
En la sekvanta paĝo, Time Out reliefigas tiun ĉi artikoleton kiel la plej ŝatitan historiaĵon. Mia recenzo baziĝas sur la papera eldono, se iu trovos ĝin en la reta bv. transdoni la ligilon, dankon.
dimecres, 20 de febrer del 2008
dimarts, 12 de febrer del 2008
Rekantaĵoj
Klopodante trovi la kialon de tiu fenomeno venis al mi la ideo ke tio estas truko de nia menso por sanigi nin. Kanti kunportas internan gimnastikon kaj vibradon de niaj muskoloj, kio efikas kiel masaĝo. Ankaŭ la fakto eligi sonojn estas psike malpeziga, ni havas la senton ke ni malfermas pordon por ke foriru tio kion ni ne volas reteni kaj, samtempe, povu eniri freŝa aero. Estas formo de malstreĉigo. Povus esti ankaŭ ke la kantado utilas nekonscie por firmigi niajn ligojn al ceteraj homoj ĉar kantado estas ankaŭ ensociiga faktoro.
Laste, kaj ne balaste, rekantado pacigas la menson ĉar ĝi ne devas okupiĝi pri asimilado, ekzamenado, konstruado, defendado, ktp. Tio memorigas min pri la mantroj de la orientaj religioj kaj filozofioj kiuj celas ĝuste la trankvilon de la menso, kio finfine estas iaspeca plezuro.
divendres, 8 de febrer del 2008
Milo Manara
dimecres, 30 de gener del 2008
Memorante pri Gandhi
La 30an de januaro 1948a Gandhi estis murdita far ekstremista baratano. Li ĉefrolis en la movado por la sendependo de Barato, surbaze de la rezistado ne-perforta kontraŭ la kolonizanta brita armeo. Pere de kampanjoj pri civila malobeo kaj longaj fastadoj, li starigis novajn batalvojojn kiuj igis lin simbolo por la pacistoj de la tuta mondo.Fonto de la foto: http://livinginmyownworld.com/wordpress/wp-content/uploads/2007/06/gandhi-animals.jpg
dimarts, 29 de gener del 2008
PEPE progresas
Interesiĝantoj klaku ĉi tie. Kvankam ĝi estas destinita al katalunlingvanoj, mi kredas ke multaj alilingvanoj ankaŭ komprenos grandparte.
dijous, 24 de gener del 2008
divendres, 18 de gener del 2008
Lecionoj el la Fundamenso de Esperanto
Malfortvidantoj klaku la bildon aŭ legu ĉisube:VOSTOJ KUNMETITAJ ESTAS FORMATAJ PER SIMPLA KUNIGO DE LA VOSTOJ (LA ĈEFA VOSTO STARAS EN LA F-INO); LA MAMPINTAJ FINIĜOJ ESTAS RIGARDATAJ ANKAŬ KIEL MAMSTARAJ VOSTOJ
(les pirules compostes són formades per simpla unió de pirules (la pirula que xifla és la que afina); els finals de les mamelletes es consideren, per si soles, piruletes mamaries)
dimecres, 16 de gener del 2008
VEO (Volapuko En la ĉiutagO)
dilluns, 14 de gener del 2008
Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo
La 14an, 15an kaj 16an de marto okazos la 4a Iberia Renkontiĝo. Ĝi estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. Ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.La programo ĉefe baziĝos sur plurkultureco kaj diverseco, la ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. La magistrato de la urbo proponas la ĉefan teatron, ekspozici-salono kaj la junulara centro por okazigi la programerojn. Krom tio, oni ankaŭ esperantumos, kulturiĝos kaj diboĉos surstrate.Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti senpage amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp.Mi petas vian helpon diskonigi la aranĝon. En la retejero http://www.esperanto.cat/ir2008/grafikajhoj_eo.htm vi trovos grafikaĵojn por publikigi en viaj retejoj.La retejo de la renkontiĝo estas: http://www.esperanto.cat/ir2008/.
dijous, 10 de gener del 2008
La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)
Estis iam. Arkitekto vojaĝanta en sia lando renkontis etan vilaĝon kiu aspektis al li tre ĉarma kaj alloga. Ĉar estis preskaŭ nokte, li serĉis restadejon kaj mendis ĉambron. Sekvan matenon, dum li matenmanĝis, li komencis babiladon kun la estrino de la domo.
Arkitekto kaj estrino malkovris kelkajn koincidojn pri siaj ŝatokupoj, ili ambaŭ amadis muzikon. La arkitekto scipovis ludi fluton kaj la estrino bone regis akordionon. Tiun vesperon ili tre amuziĝis ludante siajn instrumentojn.
Ĉar al arkitekto la tempo ne urĝis, li decidis pluresti en la vilaĝo. La sekvan tagon, la estrino informis al li ke la vilaĝanoj ĵus preparadis sian ĉeffeston, okazonta en la Feina Arbaro, ke ŝi estis parolanta kun la organizantoj por ke ankaŭ li ĉeestu la feston kiel invititon kaj ŝi sukcesis. La arkitekto tre ĝojis, li ŝategis festojn ĉe arbaroj. La estrino proponis al li kune ludi muzikpecojn dum la celebrado. La arkitekto tuj akceptis kaj komencis elekti kaj praktiki kelkajn el sia repertuaro, tiujn kiuj povus plej plaĉi al la vilaĝanoj.
Sed la sekvan tagon, dum li trinkadis sian kafolakton, la estrino alportis bedaŭran novaĵon. La festo estis provizore nuligita ĉar la lignoponto kiu kondukis al arbaro disfalis en la riveron kaj ne ekzistis alternativa vojo. Tamen la estrino informis ke la organizantoj jam laboras por trovi rimedon.
La arkitekto, tre danka al ŝi kaj al la vilaĝanoj, ekhavis ideon. Profitante siajn profesiajn konojn, li konstruis ŝtonponton en la sama loko kie antaŭe situis la ligna. La nova ponto estis pli larĝa kaj fortika.
La sekvan matenon li montris al la estrino la rezulkton de sia tagnokta laborado. Ŝi eksurprizis kaj gape admiris la konstruaĵon. La arkitekto petis al ŝi bonvole informi la vilaĝanojn pri la donaco. Ŝi akceptis la taskon kaj informis al li ke ŝi forestos el la restadejo por ioma tempo, dum ŝi renkontiĝas kun la vilaĝanoj. Tamen ŝi promesis iel teni lin informita pri la novaĵoj.
La estrino foriris. La arkitekto memelturniĝis en la restadejo kaj la tempo komencis pasi. Tagon post tago, la arkitekto pli kaj pli maltrankviliĝis. Novaĵoj ne alvenis, li ne sciis ĉu informo pri la ponto estis donata, kiom da homoj partoprenus la feston, kiujn muzikpecojn ili ludus kune, kiom longe daŭrus ilia partopreno, ĉu oni devus kunporti ion por regali, ĉu estus dancado,...
La tempo plu pasis. La tagon de la festo alvenis kuriero al la restadejo. Li portis mesaĝon de la estrino: "Hodiaŭ estas la festo, ĝi okazos en la urbodoma placo, bv. porti vian fluton kaj klasikmuzikan pecon".
La arkitekto perpleksis. Li piediris ĝis la ŝtonponto kaj malkovris eĉ ne spuron de iu ajn vizito. Neniu vilaĝano estis uzinta la ponton. Eĉ neniu homo venis por ĝin scivoleme rigardi.
Li revenis sur siaj paŝoj malĝoja kaj deprimita. En la restadejo li renkontis ankoraŭ la kurieron. La arkitekto skribis leteron por la estrino kaj donis al li. La mesaĝo estis: " Pardonu min, mi malbone fartas...mi revenas hejmen".
dilluns, 7 de gener del 2008
divendres, 4 de gener del 2008
dilluns, 31 de desembre del 2007
Gastiganto en NYC?
Mi estas David Berga, kataluna esperantisto el Barcelono. Mi, kune kun mia frato Karles Berga (kiu estas e-isto de jam pli ol 25 jaroj) aperis dum multaj jaroj en Pasporta Servo. Nun mi bezonas loĝejon por kelkaj tagoj en NYC.
Mi estas aktoro kaj teatra manaĝero kaj devas ĉeesti la venontan APAP konferencon en Manhatano 9a-17a januaro . Kompreneble temas pri multaj tagoj, do se iu povas gastigi min 4 noktojn, tio estos sufiĉe kaj dankinde.
Elkoran dankon.
divendres, 28 de desembre del 2007
Virciklo
La nova biciklomodelo kreita de Decathlon S.A. devigas revizii la esperantan regulon laŭ kiu oni aplikas nur la pronomon "ĝi" al objektoj. Estas sufiĉe klare ke oni povas distingi la sekson de la pedalveturiloj. Mia kuzino, laboristo de tiu entrepreno, sendis al mi foton de la prototipo kiun oni lanĉos al la merkato la venontan 1a de januaro.
dilluns, 24 de desembre del 2007
La prototipo de Apertium
diumenge, 23 de desembre del 2007
PEPE riĉiĝas
dimarts, 18 de desembre del 2007
diumenge, 16 de desembre del 2007
Por muzikemuloj kaj muzikamantoj
Mi ĵus ricevis la ligilon de tre interesa blogejo dediĉita al la muzika mondo. Nepre vizitu ĝin en tiuj ĉi kristnaskaj tagoj: http://esperantomuziko.blogspot.com/2007/12/kristnaskaj-donacoj-vi-ne-scias-ankora.html
dijous, 13 de desembre del 2007
Plena Enllustrita Paraŭlaro d'Espercatalà (PEPE)
Alitxilo: Butlleta feta amb pell de litxi per apuntar-se a congressos xinesos. Antigament es feia amb papé d'alòs -alotxilo- o papé de fumà - alfumilo-(aquest darrer durant l'època de Fu man txú). Podeu clicar aquí per veure la composició del litxi. La part anomenada arilo és en la que s'escriuen les dades de l'alitxant.Bunjol-sur-mer: Postre típic de la costa nord de França, lloc on s'acostumaven a reunir els primers espercatalistes. L'expressió "mer" es refereix a la mermelada bretona. Aquest postre va esdevenir tant popular entre els comensals que al final li van posar aquest nom a la localitat on feren el primer Congrés Internacional.
Cara Mico: Fòrmula que encapsala els escrits dirigits a persones de les quals es deconeix el nom. No és clar el seu orígen, es creu que té relació amb el fet de que tots els humans venim del mico, independent de títols i classes socials. Quan se sap que el mico destinatari és femella s'utilitza la fòrmula Cara Miquino. Podeu clicar aquí per veure el grup literari que va promoure la fòrmula.
Cocodrilar: Es diu quan dos o més espercatalistes drilen cocos en lloc de parlar espercatalà. Drilar cocos està mal vist per les persones que no saben drilar cocos. Podeu clicar aquí per veure una emissora clandestina de driladors de cocos.
Comensant, Etern: Persona que demana paciència pel fet de no dominar l'espercatalà. Actualment es trova en discussió si els comensants són una ètnia o una comunitat lingüística minoritzada. La seva expressió preferida és: -pola, com estàs? Per això hi ha qui els anomena polaco-mestissos (argument que invalidaria la hipòtesi ètnica).
CPR: Inicials de Cent Porama Renkontiĝo (Cent per una Trobada Amorosa) Reunió campestre on els participants s'estimen i aspiren a ser cent, però no més decent. Els responsables de la CPR han posat a la venda un manual de comportament per a interessats en participar-hi. Podeu clicar aquí.
Disvastigar/Disvestigiar: Deixar vestigis arreu. En espercatalà antic deix-vestigiar. Existeix la variant investigar/investigiar per els casos en que es vol recalcar que els qui disvastiguen són de sexe femení. Oficiosament existeix també travestigar/travestigiar per a transexulas i altres opcions.
Esperanta Civitistan: País imaginari on els habitants són de color verd com en Peter Pan, on hi viu un rei-emperador just i culte. Tenen un senat, cònsuls, vicecònsuls i videocònsoles. Per accedir a la ciutadanía del país només cal parlar i entendre el civitistaní i omplir una butlleta. Els civitistanís parlen una llengua secreta que guarden gelosament en el seu potala. La llegenda diu que Civitistàn es trova en un nivell d'existència superior al mortal i alguns el comparen amb Xangri-là* o Stangri-llats.
Et: Sufixe per indicar que el subjecte del subjecte no pertany al planeta terra. En Zamenot va tenir la idea d'introduir-lo en l'espercatalà mentres veia una pel·lícula de Steven Spielberg. Veiem alguns exemples: nen = persona petita; nenet = persona extraterrestre petita/ aliè = d'un altre; alien-et = d'un altre planeta o planetet/ plana = terreny llis sense promontoris; planeta = terreny esfèric al cosmos.
Famosos, Espantistes: Introduint-nos en els anals del moviment a favor de l'espanto trobem una llista de personats il·lustres: Dofí Dalmar, Pujarà Alvallès, Suant Correcaminas, Cartes Arriba, Pedra Noés, Manual de Secabra, Elverd Puig, Furriol Més-hip, Lector Arròs i Anara Ventós (la única dona que hem trobat, apart de Silaví Roque, que encara s'està investigant quin idioma parla).
Farbescatol: Producte farbacèutic a mig camí entre el frenadol i una capsa d'aquareles. Per alguna raó desconeguda Farbescatol a donat nom a un portal de videos on els espercatalistes hi aboquen tot el que troben.
Gerda Malaperis: Nom de la primera noia desapareguda dins del moviment espercatalista. Se'n va fer una pel·lícula que reconstruia, a càmera lenta i didàctica, tots els detalls del crim. No va ser el primer cas. Una mirada al nostre moviment espercatalista actual posa en evidència la misteriosa manca d'espercatalistes femenines. Podria tractar-se d'un cas de trata de verdas que obliga a les espercatalistes segrestades a prostituir-se en països com Civitistan i Taitxilandia.
Ho, el meu cor!: Poema que Zamenot va escriure per a una fundació que recaptava fons per a les malalties cardiomusculars. Recordem que en Zamenot era metge i havia exercit de cirurgià a cor obert. També va tenir un paper secundari en alguns capítols d'El Cor de la Ciutat, emès pel canal tovotri de Polónia.
ITP: Inicials d'Internacie TelePido. Projecte d'entrar en el llibre guines dels récords omplint de diners la guardiola més grossa del Brasil. El seu promotor, Efluvio Repelo, va crear una televisió via internet per que tots els espercatalistes poguessin aportar el seu granet de txorra. Actualment es troben desapareguts, la guardiola i el mateix Efluvio. Hi ha qui afirma haver-lo vist en bermudes a les Illes Desfalkland.
Katido: L'any XXL, un grup de reformistes encapsulats pel general Bofront varen escindir-se de la comunitat espercatalista i varen crear el katido, una nova llengua amb particularitats pròpies. Per exemple, en katido per dir papa/mama no es diu pepo/pepino sinò papa/mapa; la ce trencada és substituida per la ce en cursiva; el plural no acaba en eso sinó en egb. S'acusa al katido de ser un espercatalà massa oriental. Actualment el katido només el parlen 4 kats.
Ki'sta B: Lloc web de on es penjen fideos informatius subtitulats. Quan l'entrevistat parla en espanto, els subtítols són en espercatalà antic i vicebarça.
KTP: Abreviació de Kanti En Pluv' (Cantar Sota la Pluja). KTP és un ensembla de música variada o varieté d'arrel transicional i pulular. Canten en l'idioma orinal i en espanto, normalment a la plaça del Rei o en trobades espantistes. Han editat dos discos ambpactes: Sojle de la klara temp' ( A Sòller s'aclara el temps) i Plaĉas al mi (Al mig de la platja). Els dos van ser inspirats durant una estada a Mallorca en ocasió d'un congrés d'espercatalà.
Homaranisme: Moviment homanista que proposa l'onanisme aquí i ara. Antigament s'anomenava Ho-marranisme, possiblement per influència de la classe eclesiàstica que considerava pecat cert tipus de plaer.
La Espera: Cançó tradicional que els espercatalistes consideren el seu himne primordial. Serveix per obrir llaunes de congrés. Alguns espercatalistes crítics utilitzen l'espercatalà prehistòric
per rebutjar aquest tipus de càntic, tot dient "malamikete de la nacjes, kadó, kadó, jam temp' está" (em fan una miqueta de mal les natges, que dur, que dur, hi ha tempesta). Podeu observar el llenguatge apòcrif de la crítica. Això és degut a que en la primera època de l'espercatalisme existia l'ascensura (recordem que el mateix pare de Zamenot era ascensorista).
Lifting: Esport que consisteix en deixar-se caure pel buit de l'ascensor, en forma similar al ponting. S'està estudiant prohibir la modalitat lifting sense corda per l'elevat nombre d'accidents mortals. És un esport amb poca acceptació perquè quan el participant baixa pel buit de l'ascensor, l'adrenalina baixa amb ell i després no hi ha forma de fer-la pujar.
Pasporta Selvo: Llibret amb adreces que et permet dormir a casa d'espercatalistes d'arreu de la selva amazònica. Els únics requisits indispensables per pertànyer-hi és no cocodrilar ni anacondar, i comprar el llibret o oferir la pròpia cabana perque puguin tranoctar altres membres.
Quinze de desembre: Diada anacional dels espercatalans. Se celebra la derrota dels espercatalans de moscatell en mans de les tropes bourbòniques, dirigides per Philip the NumberFive. En aquesta data s'organitzen picnics i aperitius arreu del país i s'ofereixen rams de plors a l'heroi Ferriol de Calcesnoves.
Raŭmista: Espercatalista caracteritzat per la seva tendència a raŭmiar-se les coses. No confondre amb raŭmiant, adjectiu aplicat a les vaques, siguin boges o no.
Taula de mots correlatius: Taula on es dipositen els mots que corren relativament. Alguns exemples són: què, quan, quom, qui, querquè, quaquina manera, tiu, tia, tiet, tieta, tió, tiarro, iu, ia, iot, i és, i era, iaia, iaiu, ...
Tohuvabohuo!: Neologisme que en Zamenot va voler introduir en la llengua però que no va tenir èxit. El seu significat és: quin sidral ha muntat el bofront, mare meva! L'academia de les males llengües va dictaminar que aquesta expressió no acomplia els requisits de nutralitat i falicitat d'aprenentatge. En Zamenot no va voler enfrontar-se amb els bofrontistes i va optar per utilitzar la versió abreviada ohú! i només en cercles íntims.
Txapelet: Algunes lletres de l'alfabet espercatalà porten accent en forma de carpa de circ anomenat txapelet o accent circusflex.
Vamba, La: Objecte de culte per la comunitat espercatalista. De la mateixa manera que, segons els cronistes, Crist va perdre l'espardenya, se sap que en Zamenot es va perdre la vamba. Existeix tot un ritual sardànic al voltant d'aquest objecte, on els participants, en rotllana, arriben a l'èxtasi a través del contacte boca-galta, en alguns casos boca-boca, al ritme d'una música tribial en un ambient de semifoscor. Sovint després d'haver ingerit uns beŭratges anomenats bierihuana i vinkolao.
Vikipiedia: Enciclopiedia mundial virtual com unitària. És una paraula composta: "Viki" que és una paraula vikinga que vol dir dibuix animat i... sobre "piedia" hi ha dues hipòtesis, alguns diuen que significa fet amb els peus i altres que diuen que significa fet per gent d'a peu (gente de a pié, en espercastellà antic). Existeixen moltes versions d'enciclopiedia virtual: la biciclopiedia, la logopiedia, la ensupiedia, la propedectipiedia,etc. Així com en diferents idiomes: en sord (de l'illa de Sordenya), en austral i pitec (d'Australopitèquia), en vaticà (de Vatiquistan), en rusc (de Rusquia), en desfalk (de les Illes Desfalkland), en lesbià (de l'Illa de Lesbos), etc.
Zamenot, Lluís Llacsar: Nascut per les rodalies de Sant Menof, va forpassar un dia d'abril morena de la serra. Es considera el primer parlant d'espercatalà. Va ser contemporani de l'abat Schlecker, creador del primer supermercat alemany internacional que assolí cert èxit.
La seva pertinença ètnica i nacional ha estat sempre matèria de controversia però la versió més acceptada és que Zamenot provenia del nord d'Afroamèrica, tenia nacionalitat alabamesa però era nascut en el sí d'una família d'emigrants cubano-animistes, molt relacionats amb el Casal Català de La Havana. Va estudiar medicina i va exercir de cirurgià fins que va ser expulsat del gremi per signar les seves operacions amb el pseudònim Doktor Espanto (el que té espant). Llavors es va especialitzar en oftalmo-logia masònica.
* (Alguns autors de llegendes l'anomenen Xambal·là o Shambalà que significa S'em va l'olla)
dimecres, 12 de desembre del 2007
Historia kuriozaĵo
En la jaroj 1920aj aperadis semajna gazeto kies ĉefredaktoro estis Teo Jung. Ĝi havis la titolon "ESPERANTO triumfonta", kun ĵurnala formato ĝi estas la prao de Heroldo, informanta pri esperantaj aferoj, kun reklamoj kaj anoncetoj en la posta paĝo.Pro ia mistera kialo, la numero 73 estis satira kaj humurplena, ŝanĝante ekzemple la ideon de Universala Kongreso per Interplanedara Kongreso. La tuta enhavo sekvis tiun komikan tonon. Jen ekzemplo de anonceto en la lasta paĝo:
MALESPERIO
Efektive internacia, plej bele ilustrita,
monata revuo por soci-kaj ideala vivo,
spo- kaj arto, sko- kaj okultismo, homa-
humo- kaj laboristaro, im- kaj ekspresionismo,
kul-, litera- kaj naturo, kapital- kaj
esperantismo, futu-, milita- kaj vegetarismo,
scienco, ekle- kaj fantazio, ŝovi- kaj feminismo,
junularo, spiri- kaj idiotismo, ĵurnal- kaj
bolŝevismo, modo, paci- kaj sofismo, ped- kaj
demagogio, dem- kaj aŭtokratio, fot- kaj
ortografio, fi-, mu- kaj braziko, ktp. ktp.
Ĉion postulu de la eldononto
Milionofuĉki Bankrotemulow
Ni bezonas energiajn elspezhelpantojn.
(eblas prigrandigi la bildon per surklako)
Kaj ankoraŭ alia anonceto:
VERKISTOJ: kiuj ne sukcesis en sia nacia lingvo, uzu Esperanton, kaj ili trovos ĉion: bonvolajn recenzontojn, presiston, kaj eĉ legontojn.- Minimumaj sprito, stilo kaj kotizo sufiĉas. Ofertoj sub E.L.A. al la adm. de tiu ĉi ĵurnalo.
diumenge, 9 de desembre del 2007
Majstroverko de la hispana kino
Tiu ĉi estas specimeno de la filmo Amanece que no es poco (Tagiĝas, sole tio ja gravas). Laŭ mi ĝi estas la plej bona humurfilmo iam ajn kreita de hispana kino. Ĝi tre similas al filmoarto de la grupo Monthy Phyton, kiun mi ankaŭ admiregas. En la video, instruisto pri naturaj sciencoj lecionas pri la karakterizoj kaj funkciado de la homa koro.
Se ĝi ne videblus ĉi tie, vizitu jutubon: http://www.youtube.com/watch?v=4X-nEaST390&feature=related
dimarts, 4 de desembre del 2007
dissabte, 1 de desembre del 2007
divendres, 30 de novembre del 2007
Invento de TBO
Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis komiksojn, bela ponto inter simplaj bildaroj kaj libroj. Inter la plej antivaj kiujn mi memoras troviĝas TBO. TBO fariĝis tiel populara en tuta Hispanio ke oni ĉiam nomis "tebeoj"-n al ĉiuj komiksoj tiuepokaj kaj ankoraŭ multaj mezaĝuloj kaj maljunuloj uzas tiun terminon.TBO eldoniĝis unuafoje en 1917 kaj ĝi aperadis unu fojon semajne ĝis 1996. La komikso respegulis la etoson de la socio kaj kelkaj el ĝiaj herooj estis ege trafaj. Mi memoras ekzemple pri la Familia Ulises (familio Ulises) kiu ilustris la vivon de hispana familio en simila senco ol nun Simpsons ilustras la vivon de usona familio. Sed en nia historia retino plej gravuriĝis la sekcio nomata Inventos del TBO (inventoj de TBO). Ekstravagancaj elpensaĵoj de iu profesoro Franz de Kopenhago por solvi malgrandajn defiojn aŭ problemojn. Ankoraŭ nun, kiam oni proponas amuzan solvon al iu teknika problemo, aŭdeblas la diraĵo: ha! tio estas invento de TBO!
En vikipedio vi povos pliinformiĝi en asturia (ĝermo), angla, franca kaj hispana lingvoj
dissabte, 24 de novembre del 2007
La vortaro de Kel (Mikel)
Kiam mia denaska filo Mikel dujariĝis, patrino kaj mi decidis noti lian tiumomentan vorttrezoron. Lia plej frua vorto, laŭ mia memoro estis "koko", tio estis la nomo de blua gantpupo kiu aspektis dolĉa monstreto. Mikel kutimis dorlote dormi kun ĝi. Sed jen mi listigas la ceterajn akumulitajn vortojn: pats gat(s) katoj
tei estel stelo
no/ne
xi sí jes
pom poma pomo
(to)to aŭto
iet llet lakto
aia aigua akvo
iaia avino
ium llum lumo
pat/tap tap ĉapo (botela)
tang campana sonorilo
umí dormir dormi
pi pipa suĉumo/suĉilo
bi biskvito
nem anem ni iru
papa paĉjo
mama panjo
bu (betty) boop
koko
pet puo
bi oliva olivo
pei popei Popeye (filmheroo)
po gos hundo
ai cavall ĉevalo
ton taronja oranĝo
toi sol suno
ió avió aviadilo
tai tall viando
pa pano
caca kak(aĵ)o
pipi piso
ma mazi (el la filmo Mazi en Gondolando)
acs korvaks (ĉeffiulo el sama filmo)
tim simpsons (el la tv-serio)
jac (hejma puphundo)
uco tuko (Li ĉiam postulis etan kusentegilon ĉe la mano por ekdormi)
kel mikel
ui ull okulo
pot poto
ia tà ja està jen ĝi/finite
pop pop poc a poc malrapide/a
txen tren trajno
du (dos)
pem peu piedo
dit fingro
mà mano
dimecres, 21 de novembre del 2007
Nova iniciato konektas la teatran mondon kun esperanto.
Ina kaj malina cerbumadoj
Ĵus antaŭ mia kabeo mi estis ekdiskutonta pri la diferencoj inter inaj kaj malinaj pensmanieroj aŭ, pli ĝuste la malsamaj sent-kaj-penssintenoj laŭ genro. Mi estis preta esplori tiun kampon ĉar mi estas konvinkita ke la genra diferenco estas realaĵo same en la fizika kiel en la psika tereno. Mi ne aludas al la seksismaj ideologioj kiuj pretendas superecon de unu super la alia sed al tio ke viroj kaj virinoj ne same perceptas la mondon. Tamen diferenco neniel povas konduki al morala takso, same kiel altulo diferencas de malaltulo kaj neniu rajtas plivalorigi unun aŭ alian specifaĵon.Tion mi entreprenis ĉar de tempo al tempo revenas la demando: kial mankas virinoj en nia esperanto-movado jam de jaroj, eble jardekoj? ĉu ne la demando en si mem implicas ke subkuŝas iaspeca diferenco genra en nia agado? Spertinte neesperantajn lingvokursojn mi ne rimarkis tiun "manko de virinoj"-n, do...la klarigo verŝajne kuŝas en nia traktado de la lingvaj kaŭ movadaj aferoj.
Mi daŭrigos miajn esplorojn je privata nivelo kaj publikigos informojn kiujn mi trovos helpopovaj, kiel ekzemple: http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2523
www.virinamaternity.com/index.shtml
Enviat per Karles a 14:18 0 comentaris Enllaços a aquest missatge
Onomatopeaj verboj
(re)Vizitante la Hejman Vortaron, kies ĉefredaktoro estis Jouko Lindstedt, mi aparte haltis en la lastaj paĝoj, kiuj finiĝas per listo de verboj bazitaj sur son-imitoj. Jen mi selektis kelkajn el ili:aĥi: speco de ĝemado
aji: dolorkrio
bei: ŝafo
blablai: senĉesa babilado
boji: hundo
bubui: timigado de infanoj
ĉirpi: cikado, grilo, birdeto
gaki: ansero
graki: korvo,eligo de muko el gorĝo
grinci: akuta malagrabla sono de kunfrotiĝo
grunti: porko
heni: ĉevalo
hiki: singulto neplora
hurli: ventego, lupo
iai: azeno
jelpi: hundido, porkido
knari: seka bruo de skrapado, frotado
kraki: seka bruo de ŝirado, krevado, rompado
kukui: kukolo
lirli: rivereto
murmuri: urso, parolanta homamaso; homo parolanta mallaŭte aŭ malkontente
plaŭdi: marondoj kontraŭ rokoj; plata objekto aŭ mano kontraŭ akvo; infano en banujo
ronroni: kontenta kato
rukuli: kolomboj: kolombumantaj geamantoj
sibli: serpento, merlo,vento tra fendo, kuglo
susuri: ventro tra foliaro, ĉifata papero, silka vesto
ŝmaci: brua kiso, brua maĉado
tinti: glaso kontraŭ glaso, martelo kontraŭ amboso
ululi: gufo, strigo, lupo
zumi: fluganta insekto; homa kantado senvorta
divendres, 16 de novembre del 2007
Kabei ĉar
Unua respondo kiu venas al mia kapo estas...kial ne? Retrorigardante oni povas vidi la propran serion da rezignitaj projektoj, laboroj, hobioj, amikaroj, partneroj, ktp. Tamen ne estas la kazo de hazarda kaj senmotiva kabeo. Cetere, indas nuanci inter esperanto-labora kabeo kaj plenesperanta kabeo. Pri kio rezignis Kazimiro Bein en sia tempo? pri la movado? pri la esperantistoj? pri la lingvo? la ideo?
Ŝajne mi ka(t)beis. Dumlonge mi kunlaboris kun la kataluna e-movado, foje de ene, foje de ekstere ĝis kiam alvenis la decido ĉesi. Tiu decido venis post la sento de diverĝo en niaj vojoj. Jen mia unuapensa diraĵo al ili: mi kredas ke vi tro* PORas kaj maltro PERas! En la kazo de Katalunio, tiu "tro" intime rilatas ankaŭ al politiko. Mi ne kontraŭas politikan agadon, ofte male, mi kontribuas al konsciigo pri rajtoj sed lastatempe mi havis la timpercepton ke ni flankenlasas nian veran celon: Esperanto, ĝia uzo, ĝia pliriĉigo, ĝia maturigo,...
Jen mi kredis trovi gravan diferencon inter mia Esperanto kaj la Esperanto de aliaj homoj: mi ne kredas ke Esperanto estas "nur komunika instrumento". Kelkaj ne emas akcepti kaj eble eĉ malsimpatias al tio ke Esperanto estas la denaska lingvo de mia okjara filo. Eblas ami la katalunan kaj tamen ŝajne ne indas ami Esperanton...
Do, revenante al la temo, mi kabeis nur parte. Dum pluraj jaroj mi laboregis por la lingvo je kosto de mia cetera vivo, laboro, familio kaj amrilatoj inkluzive. La lingva agado elsuĉis tro da tempo, ĝis la punkto ke ĝi endanĝerigis eĉ mian sanon. Nepris halti kaj reorienti ĉion. Eble mi povintus fari tion malpli abrupte sed mi ne faris. Mia patro ĉesis fumi ĉe mia naskiĝo, post tio li neniam plu fumis. Li sukcesis plibonigi sian vivon per abrupta decido.
Sed mi ne kabeis pri Esperanto, mi parolas al mia filo per nia komuna lingvo kaj mi ne pretas ĉesigi la komunikadon kun miaj amikoj akiritaj ĉie en la mondo pere de renkontiĝoj kaj interreto. Mi ripozas kaj meditas. Mi rompis neniun kontrakton ĉar mi nenion estis kontraktinta, mi ne perfidis ĉar nenio estas perfidebla.
Cetere ne la unuan fojon mi kabeas. Iam mi estis enamiĝinta al kataluna esperantistino, tiu estis la plej ampasia periodo de mia vivo, sed la vivo foje kruele ŝercas. Ŝi enamiĝis al alia e-kataluno.
Tio signifis komencon de deprimkabeo: ne eblis ami, ne eblis esperantumi, ne eblis konservi amikojn. Kvankam ĝi estis unu el la plej teruraj epokoj iam spertita, la vivo, post la deprimtempo, denove surprizis min per malkovro de la budhisma vivsinteno. Tion oni povus nomi la alian flankon de la monero, mi eltrovis vojon al nova vivĝojo.
Kurioze, aŭ ne, ke mia dua kabeo revenigis al mi la memoron pri mia tiama amatino. Miaj okuloj subite kaj senpermese malsekiĝis kaj kiam ilin mi fermis, ŝi estis tie kaj mia koro denove malgajis.
Venas al mi la tento pensi ke mia dua kabeado ankaŭ iel rilatas al ŝi. Eble mi tenis min al Esperanto-movado dum multaj jaroj pro ŝi. Eble mi esperis iaspeca miraklo kaj la miraklotempo jam kadukis. Mi mem ankaŭ kadukis, plej verŝajne.
Sed mi ŝatas pensi ke kabeado estas intensa formo de esperantismo, maniero pruvi ke Esperanto estas grava afero. Nur vera esperantisto povas kabei, malvera simple rezignas. Ortega i Gasset (se mia memoro ne mokas min) diris: mi estas mi plus miaj cirkonstancoj. Esperanto estas miaj cirkonstancoj kaj malesperanti povas esti formo esperanti. Kial se ne, mi provas klarigi mian kabeadon per Esperanto?
elkore,
KaBe (Karles Berga)
(*) tiu "tro" envere havas la celon "tre". Mi kutime estas misa vortumanto, ĉefe se temas pri disvolviĝantaj pensoj, pro tio mi petas ne interpreti mian rakonton kiel kritikon al iu ajn asocio aŭ movado, mi kabeis pri diversaj, sen diskriminacie ĉu ŝtataj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Indas rimarkigi ke temas pri teksto en privata blogo (des pli nun), kvankam malferma al vizitantoj, kiel ĉiuj blogoj.
Ŝerco (el lernu.net)
Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?
dilluns, 12 de novembre del 2007
Katalunia bildvortaro
Se vi deziras ĝui ĝeneralan unuakontaktan impreson pri Katalunio kaj ĝia lingvo jen ebleco: trarigardi la paĝojn de broŝuro eldonita de la koncerna departemento de la kataluna registaro. Ĝi konsulteblas en pdf-formato, kun enkonduko en kelkaj lingvoj. Klaku ĉi tie.
dimecres, 7 de novembre del 2007
La makisoj
La vorto "makiso" pruntiĝis el la franca. Dum la dua mondmilito, kadre de la franca okupacio far la nazioj, ĝi estis uzata por aludi al la armitaj rezistorganizoj kontraŭ la okupaciantoj. Kiam tiuj organizoj estis forpuŝitaj al suda Francio, la nomo estis adoptita de la gerilanoj kiuj batalis kontraŭ Franco (legu Franko). Inter tiuj lastaj ĉefrolis komunistoj, socialistoj kaj anarkiistoj, disde la jaro 1944 ĝis 1952.En la girona regiono registriĝis ĉirkaŭ tridek bataloj inter makisoj kaj la frankismaj armeanoj. Sed tiuj gerilaj intervenoj ne fontis el la makisaj setlejoj en la montaro, kiel okazis en la interno de la duoninsulo, la agado kialis pro tio ke la zono estis en la landlimo franc-hispana, deviga irejo por tiuj kiuj celis transiri Orientajn Pireneojn, ĉu nord-suden ĉu sud-norden.
Teksto esperantigita el la libro Els maquis , Josep Clarà, Quaderns de la Revista de Girona, 1992.
En Youtube mi trovis ĉi tiun video-fotaron kiu bele ilustras tiun tragikan periodon.
dijous, 1 de novembre del 2007
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon) Copia, imprimeix, vota. Kopiu, pr...







