dimarts, 12 de febrer del 2008

Rekantaĵoj

Ekzistas fenomeno kiu verŝajne estas universala. Mi celas tion ke, de tempo al tempo, iu kanto aŭ parto de kanto eliras preskaŭ nekonscie tra nia buŝo kaj je la fino ni rekantas ĝin denove kvazaŭ ĝi venus de iu interna radio kiun ni ne regas kaj ne kapablas malŝalti. Ni kantas kaj rekantas eĉ spite al tio ke nia racio povas konsideri la kanton stulta. Kutime oni diras: fek! tiu kanto algluiĝis al mi kaj mi ne povas ĝin forpeli!
Klopodante trovi la kialon de tiu fenomeno venis al mi la ideo ke tio estas truko de nia menso por sanigi nin. Kanti kunportas internan gimnastikon kaj vibradon de niaj muskoloj, kio efikas kiel masaĝo. Ankaŭ la fakto eligi sonojn estas psike malpeziga, ni havas la senton ke ni malfermas pordon por ke foriru tio kion ni ne volas reteni kaj, samtempe, povu eniri freŝa aero. Estas formo de malstreĉigo. Povus esti ankaŭ ke la kantado utilas nekonscie por firmigi niajn ligojn al ceteraj homoj ĉar kantado estas ankaŭ ensociiga faktoro.
Laste, kaj ne balaste, rekantado pacigas la menson ĉar ĝi ne devas okupiĝi pri asimilado, ekzamenado, konstruado, defendado, ktp. Tio memorigas min pri la mantroj de la orientaj religioj kaj filozofioj kiuj celas ĝuste la trankvilon de la menso, kio finfine estas iaspeca plezuro.

2 comentaris:

Anònim ha dit...

Mi konsentas al via konkludo, kaj eĉ plivastigus ĝin: la funkcio de la menso estas ordigi niajn spertojn en kiel eble plej agrablan formon. Mi donos ekzemplon el lastatempa pensado: la morto.

Iuj pensistoj baraktis tiel forte kun la problemo de la morto, ke ili ne nur agnoskis ĝian realecon, sed konvinkis sin, ke la morto estas tute komprenebla kaj normala. La sekva paŝo neeviteblis: ili tiam decidis, ke ili bonvenigas la morton; la morto estas bona; sen la morto la vivo estus sensignifa. Ktp.

Mi ĉiam scivolis, kiel ili sentus sin, se subite ili ne plu devus morti. Ĉu ili plorus? Mi dubas :)

Mi iom deflankiĝis de via temo, sed...

Ken

Anònim ha dit...

Jes ja, sanige...

En la familio de la ĉiutagaj sanigiloj .... Se vi mokas la rigardon de preterpasanto ...

rajtigu vin je parolo, unusola... Ofte mi donacas al mi tiun rajton kaj plaĉon : voĉumi mian penson, per aŭdeblaj vortoj.. Eĉ tute simplaj kaj ĉiutagaj aferoj : Kiumado kaj ĉuado ...

"Ĉu mi ne forgesis ŝlosi pordon", "ĉu mi glutis la pilolojn", "ĉu..", "Kion mi manĝu", "De kiom da jaroj ekzistas la universo".


Kaj vi ankaŭ rajtas ellasi "tiu estas aĉulo..", "Do, nun, mi pripensu psikologiistan helpon", "pli bone restadi senfara subsune"..

Kiom bone rigardi la rigardon de la rigardanton iomete mirigitan..

ĝis,
ivo