dilluns, 11 de setembre del 2017

Varoufakis: Madrid volas frakasi Katalunion por doni al ĝi lecionon (parto 2)

Intervjuo al la greka eksministro pri financoj, kiu kritikas la administradon de la registaro de Rajoy rilate al la kataluna krizo.


Carlos Carnicero Urabayen. Ĵurnalisto kaj politika analizisto



Sed en la nuna situacio, montriĝas ke al la aliaj ŝtatoj  de Eŭropa Unio ne interesas ke iu regiono sendependiĝu kaj tuj reeniru en EU. Ĉar tiel oni plivigligus la senendependismajn procesojn de iliaj propraj landoj...
Tiu pensmaniero estas tre subevoluinta. Kiam jugoslavio kolapsis, ĉiuj en Europo defendis la rajton de Slovenio iĝi respubliko. Slovenio neniam estis sendependa. Kial ni permesis al ili formi ŝtaton? Ĉar oni pensis ke se ili deziris ili devis povi ĝin krei.
Vi scias ke tiam estis milito.
Ha jes. Milito okazis kiel sekvo de la granda subteno de kelkaj nordeŭropaj landoj al la sendependiĝo de Slovenio kaj Kroatio el tiama Jugoslavio. Se vi rigardos la mondmapon, vi konstatos ke Grekio estas la rezulto de la dispartiĝo de la Otomana Imperio, ankaŭ Bulgario, Hungario; Slovakio separiĝis de Ĉeĥio... Ni devus, kiel eŭropanoj, krei unu spacon en kiu landlimoj tute ne gravu. Se vi loĝas en Madrido, Barcelono aŭ Parizo, vi devus esti eŭropa civitano. Sed por krei tiun ĉi transnacian demokration sen landlimoj, ni devus elimini tiun pensmanieron: se ni permesas al eŭskoj separiĝi aŭ al kretanoj sendependiĝi el Grekio...En la momento en kiu oni komencas subpremi por eviti ion, oni perdas la argumenton, la kapablon krei kulturon de libereco, kio finfine estas la sola afero kiu permesas al homoj resti unuiĝintaj.
Vi tre bone konas la aferon. Ĉu vi ne timas pri kio okazus al la bankoj en Katalunio okaze de sendependiĝo kaj la sekva perdo de la protekton de la Eŭropa Centra Banko?
Ili ne perdus tiun protekton. La Centra Banko tre konscias pri la fragileco de la eŭropa banksistemo kaj ĝi trovus formulon por facile plivastigi la asiston per likidecaj sistemoj. Ekde 2008 la Centra Banko faris mirindajn elpaŝojn por savi bankojn, distordante regulojn preskaŭ ĉiutage. En la menciita kazu ĝi agus same.
"Mia mesaĝo por Madrido estas: malstreĉiĝu"
Sed kion vi opinias pri la frustiĝoj kiujn generas la referendumoj? Voĉdonantoj atendas rezultojn kiuj poste ne okazas. En Grekio vi antaŭenpuŝis referendumon kontraŭ la rigoreco kaj, post la venko, la grekoj suferis plian rigorecon.
Ĝi estis bonega referendumo. Sed tio ne estas argumento kontraŭ la referendumoj, tio estas argumento kontraŭ la diktaturoj [li ridas]
Ni spertis same okaze de la britliro, kiam oni promesis aferoj kiuj poste montriĝis falsaj.
Pri la briteliro ni devas esti singardaj. Nunaj enketoj montras ke, okaze de nova referendumo, briteliro denove venkus. La problemo pri referendumoj estas ke se uni uzas ĝin tre malofte, ĉiun dekan aŭ dudekan jaron, homoj ne scias kiel konduti kaj tio produktas stultajn rezultojn aŭ rezultojn tre malfacile trakteblajn en la parlamentaj procesoj. Male, en Svislando la sistemo estas superba kaj imitinda. Kombinaĵo de federacia parlamento, regionaj parlamentoj kaj oftaj referendumoj; bela miksaĵo el rekta kaj malrekta demokratio.
La problemo en Britio estas tiu, ke ĝi okazigis tri referendumojn en sia historio. Homoj ne scias kiel agi en tiuj procesoj. Ĉar ili ne estas kutimitaj uzi la referendumon kiel reginstrumento, ili uzas la referendumon kiel protestilon. Ni ne devus eviti la referendumojn, male, ni devus plimultigi ilin.