
Ĉijare la festivalo LGBTI aparte solidaris kun migrantoj kaj rifuĝintoj kaj plenplenigis la stratojn de Barcelono
Post kvardek jaroj, la parado denove paŝis tra la fama bulvardo Ramblas
Kiel kutime, oni manifestaciis por la rajtoj kaj libereco de lesbaninoj, gejoj, ambaŭsekemuloj, transeksuloj kaj aliaj homoj kun diversaj seksecoj. La unua parado-prezento, organizita de Pride Barcelona, iris tra strato Paral·lel. La dua, de la Unueca Komisiono por la 28a de junio, eliris el placo Universitato kaj trairis Ramblas-promenejon.
En iliaj diskursoj oni emfazis la rajtojn de rifuĝintoj kaj migrantoj. La ĉefa slogano estis: Fiero estas Bonvenigi - Barcelono kun la rifuĝintoj LGTBI. Dua slogano estis: Ni haltigu la malamon kaj la LGTBI-fobion.
Ankaŭ estis legita manifesto kontraŭ la rasismo kiu troveblas interne de iliaj kolektivoj.
Fonto: Vilaweb
Fonto: Vilaweb
La festivalo en 2017
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada