dilluns, 27 de gener del 2014

Libro pri ŝako senpage elŝutebla



Mi ĵus finis tradukon de didaktika libro pri ŝako, Juga i apren (Ludu kaj lernu), kiu celas potencigi sociemon kaj disvolvon de diversaj inteligentoj. Ĝi celas ĉefe bazlernejanojn sed ĝia abunda ilustrado kaj facila lingvo igas ĝin interesa por ĉiuj homoj.
Vi povas elŝuti ĝin tra la retejo de Educachess, klakante sur PDF-bildo kaj elektante esperanton en la menuo.

dijous, 23 de gener del 2014

Voko por internacia helpo

2014: Ĉu nun estas la momento de eksteraj helpantoj por puŝi antaŭen la katalunan procezon?

Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta asimiligo.

Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?

2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj - estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo. Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.

***

Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen, ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton, inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.

Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio. Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton, flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la kataluna elekto.

Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato, estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon de la libere esprimita volo de la popolo.

(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)
fonto: Col·lectiu Emma

divendres, 17 de gener del 2014

Kampanjo por ke la kataluna prezidento ne renkontiĝu kun la ksenofobia Roberto Maroni

La trezidento de Lombardio, la xenofoba Roberto Maroni, prezentis hieraŭ en barcelono Expo Milano 2015.
Kaj hodiaŭ estas antaŭplanita renkontiĝo kun la prezidento Artur Mas, el kio Maroni volas elpreni maksimuman amaskomunikilan profiton. Tamen, la alveno de Maroni ne estis ignorata de la organizoj kiuj batalas kontraŭ faŝismo kaj ili petis al Mas nuligi la eventon. La organizo SOS Racisme diskonigis komunikon en kiu ili premas al la prezidento rifuzi la renkontiĝon kun la dirigento de  Lega Nord, partio karakterizata pro sia rasisma kaj faŝisma diskurso, kaj oni memorigas ke ĝi havas ligojn kun la Nacia Fronto de Le Pen kaj ankaŭ kun similideologia Plataforma x Catalunya.
Amical de Mauthausen ankaŭ aliĝis al la peto kaj tion videbligis tra Twitter, per la etikedo #MaroniFotElCamp (MaroniForiru). Kaj Unitat contra el Racisme i el Feixisme (Unueco kontraŭ Rasismo kaj Faŝismo) startigis kampanjon tra la platformo Change.org. kie eblas aldoni subskribojn por peti al Mas la ne-akcepton de la renkontiĝo.




                                         
Foto: Roberto Maroni hieraŭ en iu prezento okazinta en la Nacia Muzeo (MNAC)
Tiu ĉi estas parto el novaĵo aperinta en Vilaweb.

diumenge, 12 de gener del 2014

Kataluna retĵurnalo en la angla

La reta ĵurnalo Vilaweb disponigas, de antau ne longa tempo, novaĵojn pri Katalunio en angla lingvo. Vilaweb estas probable la plej populara retkomunikilo por katalunoj. Ĝia redakcio, kiu dekomence uzis la katalunan por kontribui al la normaligo de nia kulturo, decidis aldoni la anglan version post konstato de la graveco de la eventoj nuntempe okazantaj en Katalunio.


diumenge, 5 de gener del 2014

Katalunaj moneroj de la "venonta" Kataluna Sendependa Respubliko

Jam cirkulas, ĉefe en Twitter, la proponoj pri kiel aspektu la ontaj katalunaj eŭroj (eblas uzado de eŭroj far landoj eĉ sen rekta aparteno al Europa Unio).


1, 2 kaj 5 centimoj  = Katalunŝildo kadre de fenikso
10, 20 kaj 50   "     = Sankta Georgo kontraŭ la drako
1 kaj 2 eŭroj           = Figuro de "castellers" (konstruado de homturoj)