dissabte, 4 de juny de 2011

(intervjuo, 2a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

(Interreto) Verŝajne ankaŭ faciligas interŝanĝon de materialoj, kontaktojn inter esperantistoj...
Jes,  en Interreto troveblas ampleksa repertuaro da resursoj, kaj ĉiuj devenas el volontuloj.

Ĉu ankaŭ estas specifaj sociaj retoj?
Jes, ekzemple www.esperanto.com, kvankam mi preferas ĝeneralajn retojn. Inter ili estas www.ipernity.com, kun esperantlingva prezento en sia menuo. Ankaŭ Facebook estas esperantigita sed mi ne scias ĉu komplete. La problemo en tiuj ĉi kazoj estas tiu, ke ilia renovigo estas konstanta kaj povas esti ke la voluntuloj ne havu tempon por ĉion ĝisdatigi...

Lingvoj ŝanĝiĝas...ĉu ankaŭ Esperanto?
Jes, esperanto evoluas. Zamenhof lanĉis la lingvon, li proponis bazan gramatikon kaj eldiris: "ekde nun vi mem faru la lingvon". El tio venas ke homoj sentas Esperanton kiel propra afero. Esperanto sin renovigadas, tio okazas spontane. Ekzemple, kiam aperas teknologiaj novaĵoj kutime kunaperas diversaj vortproponoj, tiam, same kiel okazas ĉe aliaj lingvoj, iu el tiuj proponoj elstaras super la aliaj. Ankaŭ junularo emas krei sian propran esprimmanieron kaj kelkaj el iliaj proponoj populariĝas.


Kiu estas la celo de Anoia-esperanto?
Krom tio ke mi ŝatas labori per Esperanto, la blogo estis utila por mia praktikado kaj plibonigado. Mi havas 10-jaran filon, denaska esperantisto, tial interesis min ĉio ajn taŭga por teni aŭ plialtigi mian lingvonivelon. La blogo estas ankaŭ bona maniero doni servon al homoj, diskonigi Esperanton.
Eĉ se mi pasigis multan tempon for de Igualada, mi daŭre sentas min Igualadano. Kio plej bona ol kunigi ambaŭ aferojn: mia igualada deveno kaj la informado pri Esperanto! Mi faris ankaŭ alian pri Montserrat...

Tiel do, via filo estas dulingva  esperanto-kataluna, ĉu?
Mi ĉiam parolas al li en Esperanto, la patrino en la kataluna. Oni povas diri ke li estas pasiva dulingvulo, infanoj emas elekti simplajn vojojn: se la tuta familio kaj amikoj parolas al li katalune kaj li scias ke ankaŭ mi regas la katalunan, do, li parolas al mi katalune. Ĉiuokaze li komprenas ĉion kion mi diras kaj legas al li en Esperanto. Mi tute ne deziras devigi ion ajn al li, se li mendas libron al mi, mi provizas lin, sentrude.

Revenante al Igualada: komence de la 20a jarcento estis tre vigla esperantovivo. Ĉu lastatempe okazas aranĝoj?
En la jaro 1988 mi estis laboranta en Igualada kaj tiam mi organizis du kursojn kaj kunredaktis bultenojn; eĉ ni sukcesis organizi katalunan esperanto-renkontiĝon. Se ni pli retroiras, Igualada estis vere grava urbo por la esperantistoj, ĉi tie oni redaktis kaj eldonis la revuon Stelo Kataluna, modernismostila revuo dulingva: hispana-esperanta.


Pri la Muzeo de Subirats, kio troveblas en ĝi?
Temas pri privata institucio. Barcelona kolektanto transloĝiĝis al la vilaĝo Sant Pau d'Ordal kaj, proksimume en la jaro 1958, li konatiĝis kun Esperanto. Li tuj entuziasmis pri la lingvo kaj lia kolektopasio estis dediĉita al esperantaĵoj, ĉefe revuoj kaj bultenoj venintaj el tre diversaj mondopartoj. Kial lia magazeno evidentiĝis nesufiĉa, en la jaro 1974, li ekkonstruigis la nuntempan muzeon. Nun la prioritato estas ricevi vizitojn, survoje ni planos aktivaĵojn laŭ la publika prefero. Entute temas pri la plej grava privata e-muzeo de la ŝtato.