dissabte, 4 de juny del 2011

(intervjuo, 1a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon:

Iĝi vivanta lingvo

Hodiaŭ ni parolas kun Karles Berga, membro de Kataluna Esperanto-Asocio
Merkredo 12a de majo 2010
_________________________________________________________________
"Esperanto. Ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj" Tiu ĉi reklamafiŝo ĉe la metroo de Barcelono altiris la atenton de Karles Berga, ĵus kiam li estis fininta sian militservon. "Mi estis ĉagrena al mi mem pro tio ke mi dediĉis unu tutan jaron al militaĵo, tial mi decidis dediĉi unu jaron al la paco". Tiel komenciĝis lia intereso pri la esperantaj lingvo kaj movado, kaj la engaĝiĝo daŭras ĝis nun. Tiu igualadano membras en Kataluna Esperanto-Asocio kaj , de antaŭ nelonge, li estas gvidanto de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Plene konvinkita esperantisto, li parolas esperanton al sia filo ekde lia naskiĝo. Jen li klarigas al ni pri la apero de la e-movado kaj ĝia ebla estonteco. "Dankon, Karles!"
__________________________________________________________________

Kiel naskiĝis Esperanto?
La baza ideo estis havi lingvon kiu faciligu la komunikadon inter homoj, el kiu ajn mondoparto, parolantaj malsamajn lingvojn. Ĝin kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof, juda okulkuracisto kaj filologo kiu perceptis la grandan influon de la latinaj lingvoj sur diversaj lingvoj kaj tio fariĝis la bazo por la konstruado de la nova lingvo. Li elpensis simplan sed efikan gramatikon kaj prielektis la plej vaste diskonigatan alfabeton kune kun la plej internacie rekonataj vortradikoj. La esenca ideo estis tiu, ke ĉiuj landoj de la mondo disponu pri unu lingvo por interkomunikado. La diferenco inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto estas tiu, ke la unuaj spegulas la koncernajn landtradiciojn dum la dua estas planita lingvo, celanta speguli la tradicion de la homaro.

Onidire ĝia lernado estas facila...
Jes, tio veras, tamen ĉiu ajn lingvo postulas penon. La aparta karakterizo de Esperanto estas ke ĝi evitas la malregulaĵojn: esceptojn, idiotismojn, esprimojn komprenatajn nur ene de konkretaj kulturoj...Esperanto ekiras sur tre regula bazo kaj tio ŝparigas al lernantoj multe da memorstreĉo.

Sed tiu "mondlingva rolo" estis forŝtelita de la angla lingvo, ĉu ne?
Nu, estas multaj antaŭjuĝoj pri Esperanto. Oni konsideru ĝin aparta fenomeno ĉar Esperanto havas alian celon ol la naciaj lingvoj. Ĉiam ekzistis superregantaj lingvoj: la latino, la angla, la franca...tiun inercon ne eblas ŝanĝi. Spite al tio, Esperanto proponas pli normalan komunikadon. Ĝi naskiĝis kiel "libera" lingvo, kiu ajn povas ĝin lerni libervole. La ideo estas starigi komunikadon sur bazo de plena respekto, t.e., ke la fakto esti denaska parolanto de iu landlingvo ne signifu misekvilibron. Kiam du esperantistoj interparolas, neniu el ili lingve superregas pro lia landdeveno.


Kiel statas Esperanto nuntempe?
Se konsideri la historion de la lingvoj, Esperanto estas juna projekto, pro sia apenaŭ 123-jara ekzisto. Tial oni ne rajtas postuli al ĝi amasajn atingojn! Ĉiuokaze, Esperanto jam atingis sian ĉefan celon: iĝi vivanta lingvo. Ĝi sukcesis enviciĝi inter la diversaj nunaj mondlingvoj.
Ni deziras respondi al kelkaj ideoj el la tipo: "se ne la tuta mondo ĝin parolas, do, ĝi malsukcesis". Kaj nu, kiu afero en la historio funkciis por 5.000 milionoj da homoj? Neniu. Kiam ni sukcesas trarompi tiun kliŝon, ĉio pli glatas: ĝi estas vivanta lingvo, oni povas ĝin uzi kaj utilas por tio kion oni planis, Laŭ mia vidpunkto, ĝi plene sukcesis.
Krom tio nun rimarkeblas kreskado en Interreto. Tiu nova ilo estas tre oportuna por profiti el Esperanto, fakte Esperanto kaj Interreto estas sama afero: Interreto malfermas fenestron al la mondo kaj Esperanto same celas. Oni povas paroli pri paralelaj fenomenoj.