dijous, 23 d’agost del 2007

Mi vidis ĝin, mortinta

Sidanta sur la necesujo, mi vidis ĝin tie, sur la planko, senmova, ventr' al plafone, brunkolora. Ĝi venis el Ameriko, mi aŭdis. Sed ĝi mortis ĉe mi, en Barcelono, en mia necesejo, inter skatolo kaj ŝtupareto. Kiom aĝa, mi ne scias, sed ĝi aspektis plenkreskula pro la grando. Tuŝi mi ne povis, ne kuraĝis, mi ne certis pri ĝia absoluta morto kaj, cetere, eĉ kadavre ne indus. Mi atendis, mi pripensis kion fari, ĝi ne devus tie pluresti, ne decus. Starinte mi serĉis, nur trovis maldikan kaj malnovan folion, mi decidis ĝin uzi, provi. Mi ŝovis la paperon sub ĝin, la blankan sed uzitan paperon. Mi kondukis ĝin per leĝeraj frapetoj ĝis la centro de la folio kaj mi levis, horizontale, paperon kaj ĝin, preta por transporto. Mi hezitis inter necesujo kaj paperkorbo. Lastfoje unu lia kamarado, ankaŭ mortinta, flosis sur la miksaĵo de akvo kaj urino. Mi decidis paperkorbon. Sed necesis piediri tra koridoro, zorgante la kvietecon de la kadavro surpapera, evitante stumbligajn barojn, ŝtelpaŝe. Jen la fino de la vojo, la atingo de la ujo. La mortinto restis sama, morta, senmova, meze de la blanko. Finiĝis la funebra marŝo, la silenta procesio post la forpaso. Mi klinis la folion kaj ĝi glitis en la paperkorbon, la malplenan paperkorbon nun iĝinta tombejo de enmigrinto. Mi enĵetis ankaŭ la paperon, kiu fine kovris la vivinton, ŝparante al aliuloj la tristan vidaĵon. Aliaj paperoj survenos kaj sedimentos ĝis la rando de la paperujo, tiam oni forportos al strato, al pli granda tombejo de vivintoj kaj nevivintoj, atendante la alvenon de kamiono kiu englutos ĉion mortan kaj forlasitan en la urbo. La vojaĝo de la amerika brunulo longos, sed ne gravas. Ĝi vivis sian tutan vivon. Eble ĝi reenkarniĝos iam, bruna, malgranda, rapidema, scivola...kiel kutimas blatoj.

3 comentaris:

Lito ha dit...

...KARA, NE. NE La blatoj ne ĉiam reenkarniĝas plu kiel blatoj...sed kiel kelk specoj da homoj.
Atentu tamen, kaj ne timu blatojn. Ili survivis dum miloj kaj miloj da generacioj kaj survivos la lastan homon sufokitan kaj dronintan kiam venos la novan diluvion kiun purigos la planedon de tia malnobla animalaĉo nomita homo...!
"-So spracht Zaratustra!"

Karulo ha dit...

he he, eble vi pravas :-)

Anònim ha dit...

I always inspired by you, your thoughts and attitude, again, appreciate for this nice post.

- Thomas