dilluns, 5 de febrer del 2007

Lernu ludante

Unu el la neeviteblaj taskoj en la lernado de lingvo estas la akirado de novaj vortoj. Ekzistas plural vojoj por tio: konsultado de vortaroj, poŝtaj interŝanĝoj, partopreno en prelegoj kaj aliaj aranĝoj, ktp.
Hodiaŭ mi volas mencii la ludon konata sub la nomo skrablo. Tiu ludo, laŭaspekte simila al la krucenigmoj aperantaj en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre amuza sistemo por la pliriĉigo de nia vorttrezoro. De antaŭ nelonge ĝi ekzistas en interreto facile atingebla kaj uzebla de la esperantistaro. Mia impreso estas ke ĝi ankoraŭ ne tre disvastiĝis kaj tio estas iom bedaŭra ĉar vere mi konsideras ĝin efika kaj amuza helpilo por la progreso de nia lingva scipovo. Do, mi invitas vin konatiĝi kun tiu risorso kaj, eventuale, ludi matĉon inter ni se niaj tempoj koincidos.
Fojfoje la programo povas ne respondi, pro teknikaj kialoj, en tiaj kazoj bv. pacienci ĉar certe ĝi ĉiam revenas, se ne en la sama tago en baldaŭa. Mi ludas en ĝi per la kromnomo karulo.

1 comentari:

Karulo ha dit...

Se la ligilo en la teksto ne funkcias, vi povas provi jene:
www.skrablo.ikso.net:80/skrablo.php

aŭ skribi simple "skrablo" en la krozilon kaj klakesplori la vojon mem.